sábado, 22 de maio de 2021

LA LEPRULO

Diris la leprul’ malriĉa:

“Di’, mi estas sen vivgrundo,

tuta jam pusanta vundo

en la mondo malfeliĉa!”


Sed l’ Anĝelo, Di-servisto

lin konsolas: “Fil’ , ne plendu;

la feliĉon ja atendu

kun espero, fid’, persisto.


Puso, kot’, se korpo via

estas meze de l’ turmentoj,

l’ anim’ estas lum’ radia

de l’ eternaj firmamentoj.”


João de Deus - (João de Deus, portugala poeto naskita en 1830 en Sankta Bartolomeo de Messines, mortinta en 1896. Ĉarme lirikaj estas liaj poemoj ĝis nun tre ŝatataj en la tuta portugallingva mondo.)

Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.

Pluraj Aŭtoroj – Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário