sábado, 16 de abril de 2022

Maljunaj cerboj restas funkciantaj

Estas vaste konata supozo ke la cerboj en alta aĝo ne plu ĝuste funkcias. Esploristoj prilumigis tion kaj atingis mirindajn rezultojn.

La homa cerbo en alta aĝo ne laboras pli malbone ol dum junaĝo, nur pli malrapide. Tion eltrovis sciencistoj en la germana universitata urbo Tübingen helpe de komputilaj modeloj. La modelo povas analizi homan konduton ĉe testoj por la pritakso de memorkapablo. "La malrapidiĝo en alta aĝo ne okazas pro malkresko de la funkcikapablo de matura cerbo, sed ĉar dum la kuro de la tempo amasiĝas pli da scio", klarigas lingvisto de la universitato de Tübingen.

Por la analizo la komputilo estis unue nutrita kun nur malmultaj datumaroj. Tiam ĝia memorkapablo estis komparebla kun tiu de gejunuloj. Pli poste oni uzis tre grandajn datumarojn por simuli la sperton de tuta vivo. En tiu kazo la memorkapablo korespondis al tiu de plenkreskulo. "En tiu lasta kazo la kapablo de la komputilo ne estis malkreskinta, ĝi nur bezonis pli longe ĉar esence pli da informoj devis esti prilaborataj", daŭrigas la lingvisto kaj tuj aldonas ekzemplon por tio. Se oni serĉas libron sur librobretaro kun 200 libroj, tiam fine tio ankaŭ daŭras pli longe ol se oni devas traserĉi 20 librojn.

Krome la esploristoj konstatis ke la testoj pri vortotrezoro kiel ili estas uzataj en studoj pri maljuneco, konsiderinde subtaksas la grandecon de vortotrezoro. La kaŭzoj por la pli longa serĉodaŭro ĉe plenkreksuloj en la analizoj ĝis nun ne estis sufiĉe enkalkulitaj. Spertoj kiuj kolektiĝas dum vivo, enorme pligrandigas la spacon de memoro kiu devas esti traserĉata ĉe enketo al la komputilo.

Surbaze de la rezultoj la sciencistoj pluiras eĉ unu paŝon. Ili opinias ke altaĝaj homoj regas la alkreskon de scio pli bone ol gejunuloj.

Mi emas konsenti kun tiuj rezultoj. Certe ankaŭ mia cerbo nun funkcias pli malrapide ol dum mia junaĝo, sed mi unuflanke senŝarĝigas mian cerbon forgesante superfluajn informojn kaj aliflanke mi alimaniere uzas la kapaciton de mia cerbo. Mi strebas aŭtomatizi laŭeble multajn aferojn. Do ekzemple la ĉiutaga laboro por la RetRadio grandparte okazas sufiĉe aŭtomate. Alia ekzemplo  estas la ĉiutaga preparado de la matenmanĝo por mia edzino. Tio ja devas okazi kiam mi estas ankoraŭ duone dormanta.

Do la respondo estas sufiĉe simpla: Ju pli oni posedas, des pli bone oni devas mastrumi tion. Tio validas ankaŭ por la cerbo.

https://esperantaretradio.blogspot.com/2022/01/maljunaj-cerboj-restas-funkciantaj.html

Nenhum comentário:

Postar um comentário