domingo, 25 de setembro de 2022

Preĝo de Karito - Voĉo de Adonis Saliba .


Priére de Carita, originale de la franca medium Mme W. Krell

(Rayonnements de la vie spirituelle : science et morale de la philosophie spirite, communications des esprits / obtenues par Watteville Krell, Madame de. Auteur du texte — https://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt...)

Traduko al Esperanto de Affonso Soares

Video kaj Voĉo de Adonis Saliba – 2021.

***

Preĝo de Karito

Dio, nia Patro, kiu estas la tuta Povo kaj la tuta Boneco, donu forton al tiuj trapasantaj  elprovadon, donu lumon al tiu serĉanta la veron, metu en la koron de l' homo  kompaton kaj  karitaton.

Dio! Donu al  la vojiranto  gvidstelon, al  la afliktito  konsolon, al  la malsanulo  ripozon.

Patro! Donu al  kulpulo  penton, al  Spirito  veron, al  infano  gvidanton, al  orfo  patron.

Sinjoro! Via boneco kovru ĉion, kion vi kreis.

Kompaton, Sinjoro, al tiuj, kiuj ne konas vin, esperon al tiuj, kiuj suferas.

Via boneco permesu al la konsolantaj Spiritoj ĉie dissemi  pacon,  esperon kaj  fidon.

Dio! unu radio, unu fajrero de via amo povas ardigi la Teron; konsentu al ni trinki en la fontoj de tiu fekunda kaj senlima boneco, kaj ĉiuj larmoj sekiĝos, ĉiuj doloroj kvietiĝos.

Unu sola koro, unu sola penso supreniros al vi kiel krio de danko kaj amo.

Kiel Moseo sur la monto, ni vin atendas kun malfermitaj brakoj, ho Boneco! ho Beleco! ho Perfekteco! kaj ni volas iamaniere meriti vian korfavoron.

Dio! Donu al ni  forton, ke ni helpu la progreson kaj ascendu al vi; donu al ni la puran karitaton, donu al ni  fidon kaj  prudenton; donu al ni  simplecon, kiu el niaj animoj faros  spegulon, en kiu reflektiĝos Via Bildo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário