sábado, 12 de agosto de 2023

Lecioneto / pequena lição. (Arto kaj Hejmo)

art/o 1 Tuto de la reguloj k procedoj, tradicie difinitaj por fari ion en iu aparta fako (ĝenerale ne teknika): la arto de parolado, de rezonado, de la milito; diplomatio, pedagogio estas veraj artoj; kian grandegan facilecon donas al la lingvo la enmiksiĝo de konscia arto! Z; ili prezentis majstraĵon de la friza arto Z; scipovi iun arton; (fari ion) laŭ ĉiuj leĝoj de la arto Z; la arto poezia (poetiko); al la fiŝo ne instruu naĝarton Z; (f) nun vi instruis al mi la arton, kiel mi devas vin turmenti Z; ŝi sciis la arton, kiel plaĉi al la viroj; vivon travivi estas art’ malfacila Z. scienco, praktiko. 2 Per studo k ekzerco akirita kapablo apliki tiujn regulojn k procedojn: montru al mi provon de via arto Z (aktora); mia arto plu ne povas iri Z ( latino); la arto de bona kuracisto, de granda ĉasisto B; li estas oratoro pli el naturo ol el arto. lerteco, sperto. 3 Maniero kiel per la verkoj de la homo esprimiĝas lia percepto de la belo: arto estas homo aldonita al naturo; la arto estas imito, ne kopio de la naturo; la arto vivas el lukto k mortas el libereco; la arto por la arto (devizo de skolo, por kiu la arto devas havi nenian utilan aŭ moralan celon); oni devas subteni la arton Z; longas arto, kurtas vivo K; en la regiono de la arto, tiel same kiel en la regiono de scienco aŭ metio […] Z; homo, kiu sin dediĉas al la arto Z. 4 Ĉiu el la ĝenroj aŭ ĝenrogrupoj apartaj, en kiu tradicie sin esprimas tia percepto: la movebla k surroka artoj de la paleolitiko; la ses klasikaj artoj; la sepa arto (kinematografio); majstro de la muzika arto; la antikva, renesanca, baroka arto; la helena, hinda, japana arto. arta 1 Farita per homa arto, k ne devenanta simple de la naturo: arta lingvo Z; ĉe la arta lumo; artaj floroj; arta (sintezita) rezino, kaŭĉuko; artmaterio ( plasto); arte daŭrigata juneco. 2 Konforma al la reguloj de belarto; celanta doni impreson de beleco: arta spektaklo, prezentado Z; arta ferkrado; arte polurita diamanto Z. artaĵo 1 Io farita kun arto: pereigi la korpon per la spirito […] tio ĉi estus artaĵo, kiu meritus, ke vi estu ĝia elpensinto! Z; ŝi ligis bukedon k sub ŝiaj manoj aperis artaĵo de neordinara beleco Z; la desegnaĵo prezentis belan, kvankam malgrandan artaĵon Z; povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran artaĵon Z; malgranda artaĵa objekto Z. 2 Io ne havanta la naturan simplecon, sed elfarita, artifika: mi petas, pli da enhavo, malpli da artaĵo! Z; mi parolas sen artaĵo Z. artismo. Plena dediĉiteco al arto: diletanteco estas amuzilo de la vivo, nur artismo povas esti por ĝi ŝtona starejo Z; artisma klereco, inspiro; artisme desegnita juvelo Z. artisto. Tiu, kiu praktikadas unu el la belartoj: se li estas ne sole diletanto, sed artisto […] Z; la amata peko de ĉiuj artistoj, kiuj koketas kun si pri sia verko […] Z; grandaj artistoj patrujon ne havas; super la artista diletanteco Z; plej perfekte artiste farita porko el kupro Z. artefarita. Arta 1: lingvo artefarita Z; artefarita najtingalo Z. senarta. Prezentanta nenian arton: 1 (laŭde) la senarta ĉarmo de freŝa knabino; elparolu la monologon tute libere k senarte Z; 2 (pj) senarta kruda skizo. belarto. Ĉiu el la artoj, kiuj celas la belon, k el kiuj oni tradicie kalkulas ses: arkitekturo, skulpturo, pikturo, poezio, muziko k danco. dancarto. Arto de gedancistoj. dentistarto (ark.) = denta medicino. desegnarto. La arto pri desegnado. edukarto. Pedagogio. kudrarto. Arto kudri modajn robojn, vestojn ktp: la centro de la vira kudrarto estas en Londono, de la virina en Parizo. kuirarto. La arto de kuirado. kuracarto. Profesio, arto de kuracado. memorarto. Mnemoniko. poparto Tendenco (aperinta ĉ. 1950 en Londono k disflorinta en Usono), kiu uzas aĵojn aŭ aĵfragmentojn el la ĉiutaga vivo, ekz. bildojn aŭ bildfragmentojn el reklamoj, revuoj ks. rajdarto. Arto elegante rajdi. skribarto. Arto bele skribi. sorĉarto. Tekniko de la sorĉistoj. envulti. teksarto. Arto elfari belajn teksaĵojn. vitrarto. Arto elfari objektojn el vitro.

PIV 2020. 

hejm/o 1 Propra aparta domo aŭ loĝejo, kie oni vivas konstante; familia restadejo: la migruloj k vaguloj ne posedas hejmon B; estu bonvena en mia hejmo!; pasis tri jaroj de la tempo, kiam li forlasis la hejmon Z; la hejmo de Anglo estas lia kastelo; (analoge) ili okupis la malplenan neston de hirundoj k rigardis ĝin kiel sian hejmon Z; amaso da cikonioj, kiuj forlasis la hejmon Z. domo, penatoj, loĝejo, mastrumaĵo, rezidejo. 2 Loko destinita servi kvazaŭ hejmo por aparta kategorio de personoj: infanhejmo, soldathejmo, studenthejmo. hospico, sidejo. 3 (evi) = hejmlando: se en mia hejmo ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco de unu speciala gento Z; mi esperis, ke mia popolo (hebrea) akiros iam sian antikvan hejmon Z. 4 Bazo 13. hejma 1 De hejmo, rilata al hejmo: la hejma lando Z, lingvo; kara hejma domo! Z; floroj de la hejma vilaĝo Z; hejma dometo estas kiel patrineto Z; adiaŭ, vi hejmaj valoj! Z; sklavo, sur kiun lumis nia hejma suno Z; nia lingvo estas al ili hejma Z (malfremda); hejmaj diaĵoj; hejma vesto (negliĝo). familiara, intima. 2 Vivanta ĉe hejmo: hejmaj bestoj, katoj, ŝafinoj Z. malsovaĝa. 3 (f) 🍁 Indiĝena: planto hejma en la Mediteranea regiono. hejme 1 En sia hejmo, en sia propra domo: unu vesperon, kiam li sidis hejme Z; venu, ĉar mia edzo ne estas hejme! X; ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme Z; senti sin kiel hejme; la patro silente revenas hejmen Z; li iris returne hejmen Z; ili rakontis pri tio post sia reveno hejmen Z. 2 (f) Tiel intime, senĝene, kiel en sia propra domo: al ŝi fariĝis en la koro ankoraŭ pli agrable k hejme Z; tiu ĉi ideo en la publiko ne estas tiel hejme, kiel ĝi devus esti Z; hejme vestita. gemuta. hejmeca. Kvazaŭ hejma: la siringo staris en plena florado k odoris tiel hejmece! Z. hejmigi. Kutimigi al kunvivado kun homoj: hejmigi sciuron, mungoton. hejmama, hejmosida. Amanta restadi hejme. alihejmulo. Fremdulo: malamo kontraŭ alihejmuloj Z. eksterhejme. For de la hejmo: resti eksterhejme Z. kvazaŭhejma 🍁 Kvazaŭindiĝena: glekomo estas hejma en Eŭropo k Azio, kvazaŭhejma en N Ameriko. rehejmiĝi. Reveni hejmen. samhejmano. Ano de la sama hejmo: patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj Z. senhejmulo. Homo, kiu ne havas hejmon. migri, nomado, vagabondo, vagulo.

PIV 2020.

Nenhum comentário:

Postar um comentário