sábado, 14 de dezembro de 2024

KRISTNASKA MESAĜO - Antoni Grabowski.

En la tuta mondo la kristana rondo

en preĝejaj festoj kaj per korespondo

Kriston rememoras, multaj Lin adoras,

kaj la sonoriloj en ĝojkant’ sonoras.


Sed malmultaj scias, ke – se l’ mond’ mencias

tiun sanktan Nomon, Lin ĝi ne konscias –

Kristo, la Mesio de l’ plej bona Dio,

venis al la mondo, alta kun misio:


instruadi Veron, de l’ spirit’ Liberon,

al ĉiela vivo similigi Teron.

Per naskiĝ’ humila, per labor’ utila,

per la granda amo, per instruo brila


montris Li la vojon por atingi ĝojon

veran, kaj forlasi jam la lastan fojon

dubojn kaj eraron, de l’ malbon’ la maron,

kaj per sinofero servi la homaron.

 

Estu la instruo viva de Jesuo

klara vojo al la homa evoluo

de infano plora al la vir’ labora,

de la mort-elspiro al Spirito glora!


25/12/1943 - Antoni Grabowski. (Antoni Grabowski, inĝeniero, naskiĝis en Nowe Dobre (Pomeranio) en la 11-6-1857 kaj mortis en Varsovio en 4-7-1921. La plej fama esperantista poeto de sia tempo, li grande influis en la formado de la lingvo kaj literaturo de Esperanto. Liaj verkoj estas klasikaj kaj citataj kiel modelo de stilo en egalrajteco kun Zamenhof.

Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo - Pluraj Aŭtoroj.

Poemoj rekte ricevitaj en Esperanto pere de FRANCISCO VALDOMIRO LORENZ (MEDIUMO)

Nenhum comentário:

Postar um comentário