La plej bona rimedo / A MELHOR MEDIDA.
“Kaj la pacienco
havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante
mankon. Jakobo, 1:4.
Pli ol vulgarajn
malsanojn en via korpo, vi suferas animajn problemojn, kiuj ĉiutage pligravigas
vian prematecon.
Pli ol atakon de
patogenaj mikroboj, kiuj invadas la histojn de via fizika korpo, vi suferas, en
vian menson, atakon de turmentaj elementoj atingantaj ĉiujn fibrojn de via
animo.
Ne malofte, vi
vekiĝas, je ĉiu tago, kun la samaj dramoj de la antaŭtago, kaj, antaŭ ol viaj
fortoj restariĝas, via menso ŝanceliĝas sub koleraj batoj de nekomprenemaj
familianoj.
Vi donas longajn
klarigojn favore al ĉies harmonio; tamen apenaŭ finiĝas la kortuŝa argumentado,
aperas iu falsanta viajn vortojn kaj komplikanta demandojn ĉirkaŭ la problemoj…
Vi mobilizas
ĝustecon kaj sincerecon, kaj plenumas viajn proprajn devojn; tamen, kiam vi
sentas vin super ĉia kritiko, iu venas, kaj trenas vian koron al kalumnia
stato…
Vi dediĉas viajn
afablecon kaj abnegacion por kultivo de amo al iu; tamen, kiam vi kredas vin en
harmonio, sur interkonsenta vojo, vi rimarkas, ke nedankemo venenas viajn plej
bonajn farojn…
Tamen, antaŭ ĉia
malfacilo, ne bedaŭru, nek senfortiĝu…
Kontraŭ ĉia
turmento, pacienco estas la plej bona rimedo.
Esprimu nenian
vorton, kiun, eble, vi pentos esti dirinta.
Silentu, kaj ĉiam
benu, ĉar tiuj hodiaŭ sin ĵetantaj en ombrojn, morgaŭ, denove venos en lumon.
Forgesite, uzu
paciencon, kaj helpu sen postuloj.
Insultite, tenu
paciencon, kaj forgesu malbonon.
Se estas doloroj,
apogu vin sur pacienco.
Se estas
problemoj, esperu pacience.
Ĉia homa progreso
estiĝas el la Dia Pacienco.
Restu do, ĉe la
potenco de pacienco, kaj, kie vi estas, vi ĉiam bonfaros kiom eble bone.
El la libro
“Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de
Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
https://konsolanto.org/category/mesagoj/
A MELHOR MEDIDA.
"Tenha,
porém, a paciência a sua obra perfeita, para que sejais perfeitos e completos,
sem faltar em coisa alguma." - TIAGO, 1:4.
Mais que as
doenças vulgares do corpo, sofres os problemas da alma, agravando-te a tensão,
a cada dia.
Mais que os
micróbios patogênicos a assaltarem-te os tecidos do instrumento físico, padeces
a intromissão de agentes mentais inquietantes, atormentando-te as fibras da alma.
Levantas-te, cada
manhã, muita vez, com as lutas da véspera e antes que se te rearmonizem as
forças, cambaleias mentalmente ao impacto da irritação de familiares incompreensivos.
Prestas longas
explicações a benefício da tranqüilidade ambiente; contudo, mal terminas o
arrazoado afetuoso, há quem te malsine a palavra, complicando as questões em
torno...
Movimentas
correção e sinceridade, honrando os próprios deveres; todavia, quando te julgas
a cavaleiro de toda a crítica, aparece alguém arrastando-te o coração ao
mercado da injúria...
Empenhas carinho e
abnegação no cultivo do amor ao lado de alguém; contudo, quando te crês em
segurança no caminho do entendimento, observas que a ingratidão te envenena os
melhores gestos...
Entretanto, há
frente de toda a dificuldade não te lastimes, nem desfaleças...
Para toda a
perturbação, a paciência é a melhor medida.
Não profiras
qualquer palavra de que te possas arrepender.
Silencia e abençoa
sempre, porque, amanhã, quantos hoje se precipitam na sombra voltarão novamente
à luz.
Esquecido, usa a
paciência e ajuda sem exigir.
Insultado, recorre
à paciência e esquece o mal.
Em todas as dores,
arrima-te à paciência.
Em todo o
embaraço, espera com paciência.
Todo o progresso
humano surge da paciência Divina. Conserva-te, pois, na força da paciência e,
onde estejas, farás sempre o melhor.
Livro: Palavras de
Vida Eterna.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário