Sed ne parolante
pri la problemoj de la pasema politiko de la mondo, ni ankoraŭ diru, ke la
leciono de la Kristo restis por ĉiam sur la Tero, kiel trezoro por ĉiuj
malfeliĉaj kaj por ĉiuj senprotektaj. Lia parolo konstruis la fidon en la animoj,
kaj faris ilin duonvidi siajn glorajn destinojn. En okazo de bezono ni ree
vidus la kredon kaj la esperon kuniĝantajn en novaj romaj katakomboj por
restarigi la kristanan senton de la Homaro.
Ĝuste, en la
humilaj kaj afliktitaj koroj ni multfoje renkontas la dian parolon kantantan la
mirindan himnon de la feliĉaj.
Kaj por fermi ĉi
tiun ĉapitron, pensante pri la influo de la Dia Majstro sur ĉiujn suferantajn
korojn sur la Tero, ni rememoru la epizodon pri la monaĥo el Manilo, kiu,
akuzita, ke li konspiras kontraŭ la jugo de la hispanoj, por restarigi la
liberecon de sia patrolando, estis kondamnita al morto kaj kondukita sur la
eŝafodon.
En la momento de
la puno, senespere singultas la mizera kondamnito: – “Kiel do estas eble, ke
oni mortigu min tiel senkulpa? Ĉu ne ekzistas justico? Kion do mi faris por
suferi tiel abomenan punon?”
Sed iu kamarado kuras
al li kaj flustras en lian orelon: – “Jesuo ankaŭ estis senkulpa!...”
Tiam ia lumo de
mistera beleco preterpasas la okulojn de la viktimo. La larmoj forviŝiĝas kaj
la sereneco revenas al lia suferanta vizaĝo, kaj kiam la ekzekutisto petas de
li pardonon, antaŭ ol li streĉis la fatalan ŝraŭbon, tiam la monaĥo rezignacie
respondas: – “Mia infano, mi ne nur vin pardonas, sed ankoraŭ petas vin, ke vi
plenumu vian devon.”
Libro: Sur Vojo al la Lumo – Emmanuel / Chico Xavier.
O EXEMPLO DO
CRISTO
Sem nos
referirmos, porém, aos problemas da política transitória do mundo, lembremos,
ainda, que a lição do Cristo ficou para sempre na Terra, como o tesouro de
todos os infortunados e de todos os desvalidos. Sua palavra construiu a fé nas
almas humanas, fazendo-lhes entrever os seus gloriosos destinos. Haja
necessidade e tornaremos a ver a crença e a esperança reunindo-se em novas
catacumbas romanas, para reerguerem o sentido cristão da civilização da
Humanidade.
É, muitas vezes,
nos corações humildes e aflitos que vamos encontrar a divina palavra cantando o
hino maravilhoso dos bemaventurados.
E, para fechar
este capítulo, lembrando a influência do Divino Mestre em todos os corações
sofredores da Terra, recordemos o episódio do monge de Manilha, que, acusado de
tramar a liberdade de sua pátria contra o jugo dos espanhóis, é condenado à
morte e conduzido ao cadafalso.
No instante do
suplício, soluça desesperadamente o mísero condenado - "Como, pois, será
possível que eu morra assim inocente? Onde está a justiça? Que fiz eu para
merecer tão horrendo suplício?"
Mas um companheiro
corre ao seu encontro e murmura-lhe aos ouvidos: - "Jesus também era
inocente!..."
Passa, então,
pelos olhos da vítima, um clarão de misteriosa beleza. Secam-se as lágrimas e a
serenidade lhe volta ao semblante macerado, e, quando o carrasco lhe pede
perdão, antes de apertar o parafuso sinistro, ei-lo que responde resignado: -
"Meu filho, não só te perdôo como ainda te peço cumpras o teu dever.
Livro: A Caminho
da Luz – Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário