“Kiu havas orelon por aŭdi, tiu aŭdu.” -
Jesuo / Mateo, 11:15.
Oreloj… Ilin, ĉiuj
havas.
Ni trovas, tamen,
ĉie, supraĵe aŭdantajn orelojn:
Orelojn kaptantajn
nur sonojn.
Orelojn
kroĉiĝantajn al skandalaj noticoj.
Orelojn
dediĉantajn sin al turmentaj onidiroj.
Orelojn
akceptantajn malnoblajn proponojn.
Orelojn alligitajn
nur al konvencio.
Orelojn por festo.
Orelojn por
intrigoj.
Orelojn por
pesimismo.
Orelojn aŭdantajn
ĉe muroj.
Orelojn
komplikajn.
Male, se vi
deziras perfektigi la aŭdeblecon de via propra animo, studu kaj meditu, analizu
kaj helpu fratece; tial vi kunportos la “orelon por aŭdi”, pri kiu parolis
Jesuo, kaj, per kiu vi estigos en vi mem komprenemon por asimilado de la Eterna
Saĝeco.
El la libro
“Palavras de vida eterna”, diktita de la Spirito Emmanuel, mediume skribita de
Chico Xavier, kaj al Esperanto tradukita de Joel do Ó.
https://konsolanto.org/category/mesagoj
OUVIDOS
“Quem tem ouvidos
de ouvir, ouça.” – Jesus / MATEUS, 11 : 15.
Ouvidos... Toda
gente os possui.
Achamos, no
entanto, ouvidos superficiais em toda a parte.
Ouvidos que apenas
registram sons.
Ouvidos que se
prendem a noticiários escandalosos.
Ouvidos que se
dedicam a boatos perturbadores.
Ouvidos de
propostas inferiores.
Ouvidos
simplesmente consagrados à convenção.
Ouvidos de festa.
Ouvidos de
mexericos.
Ouvidos de
pessimismo.
Ouvidos de colar
às paredes.
Ouvidos de
complicar.
Se desejas, porém,
sublimar as possibilidades de acústica da própria alma, estuda e reflete,
pondera e auxilia, fraternalmente, e terás contigo os "ouvidos de ouvir”,
a que se reportava Jesus, criando em ti mesmo o entendimento para a assimilação
da Eterna Sabedoria.
Livro: Palavras de
Vida Eterna – Emmanuel / Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário