Ke la Natur’ kruela estas, frato,
vi diras; ke por vivi ja bezonas
la hom’ kaj besto’ mortigi, sen kompato,
vivantojn, kiel la malsat’ ordonas.
Ke en militbuĉad’ la mondo dronas,
milmile detruiĝas viv’ sen ŝato,
la malamikon neniu pardonas,
detrui lin ja devas la soldato.
Vi pravas; sed memoru ke surtere
ne povas regi pac’, dum la homaro
ne vivos kiel bonaj fratoj vere;
la tera vivo estas nur preparo
por vivo en spiritaj altaj sferoj,
en kiuj realiĝas pacesperoj.
Spirito: Abel Gomes
Mediumo: Porto Carreiro Neto
Reformador (FEB), Aŭg 1946, p. 189
https://tempa.bitarkivo.org/gazetoj/Komunikoj/Komunikoj%20n-ro%20187.pdf


Nenhum comentário:
Postar um comentário