quinta-feira, 13 de dezembro de 2012

LA PACIENCO / A Paciência

7. La doloro estas beno, kiun Dio sendas al Siaj elektitoj; ne afliktiĝu do, kiam vi suferas, sed kontraŭe, laŭdu la ĉiopovan Dion, kiu markis vin per la doloro sur la tero, por la gloro en la ĉielo.
Estu paciencaj; pacienco estas ankaŭ karito, kaj vi devas praktiki la leĝon de karito instruita de la Kristo, la sendito de Dio. La karito, kiu konsistas el almozo donata al la malriĉuloj, estas la plej facila el la karitoj; sed estas alia multe pli peniga kaj sekve multe pli merita: pardoni tiujn, kiujn Dio metis sur nian vojon, por ke ili estu instrumentoj de niaj suferoj kaj elprovu nian paciencon.
La vivo estas malfacila, mi tion scias; ĝi estas kunmetita el mil neniaĵoj, kiuj estas pikoj de pingloj, sed kiuj fine vundas; sed estas necese rigardi unuflanke la devojn trudatajn al ni, kaj aliflanke la ricevatajn konsolojn kaj kompensojn: tiam ni vidos, ke la benoj estas pli multenombraj ol la doloroj. La ŝarĝo ŝajnas malpli peza, kiam oni rigardas supren, ol tiam, kiam oni klinas la frunton al la tero.
Kuraĝon, amikoj. La Kristo estas via modelo; li suferis pli, ol iu ajn el vi, kaj li havis nenion pentindan; vi, kontraŭe, devas elaĉeti vian pasintecon kaj fortigi vin por la estonteco. Estu do paciencaj; estu kristanoj; tiu ĉi vorto enfermas ĉion. Amika Spirito. Le Havre, 1862. La Evangelio laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. IX - Feliĉaj tiuj, kiuj estas Mildaj kaj Pacamaj.
A Paciência
            7 – A dor é uma benção que Deus envia aos seus eleitos. Não vos aflijais, portanto, quando sofrerdes, mas, pelo contrário, bendizei a Deus todo poderoso, que vos marcou com a dor neste mundo, para a glória no céu.
            Sede paciente, pois a paciência é também caridade, e deveis praticar a lei de caridade, ensinada pelo Cristo, enviado de Deus. A caridade que consiste em dar esmolas aos pobres é a mais fácil de todas. Mas há uma bem mais penosa, e conseqüentemente bem mais meritória, que é a de perdoar os que Deus colocou em nosso caminho para serem os instrumentos de nossos sofrimentos e submeterem à prova a nossa paciência.
            A vida é difícil, bem o sei, constituindo-se de mil bagatelas que são como alfinetadas e acabam por nos ferir. Mas é necessário olhar para os deveres que nos são impostos, e para as consolações e compensações que obtemos, pois então veremos que as bênçãos são mais numerosas que as dores. O fardo parece mais leve quando olhamos para o alto, do que quando curvamos a fronte para a terra.
            Coragem, amigos: o Cristo é o vosso modelo. Sofreu mais que qualquer um de vós, e nada tinham de que se acusar, enquanto tendes a expiar o vosso passado e de fortalecer-vos para o futuro. Sede, pois, paciente, sede cristãos: esta palavra resume tudo. UM ESPÍRITO AMIGO - Havre, 1862 / O Evangelho Segundo O Espiritismo – Allan Kardec, cap. IX – Bem-Aventurados os Mansos e Pacíficos.

Nenhum comentário:

Postar um comentário