domingo, 20 de outubro de 2013

Lecioneto / Pequena lição 31

Promenante

Karlo, Maria kaj alilandaj geamikoj promenas.
Ili jam vidis plurajn lokojn de la urbo.
Nun ili estas en la urbo-centro.

Lila: Via lando estas tre bela.
Leno: Jes! kaj ĉefe ĉi tiu urbo! Ĝi estas vere mirinda!
Maria: - Dankon!... Vi estas tre ĝentilaj!....
Karlo: - Sed nun ni devas reveni hejmen, ĉar estas preskaŭ la horo de la tagmanĝo...
Lila: Do ni revenu tuj, ĉar ankaŭ la manĝo em via lando estas vere bongusta! Ĉu ne, Leno?
Leno: - Jes! Vi pravas.
***
Respondu:
1 – Kion faras Karlo, Maria kaj la alilandaj geamikoj?
 - Ili promenas.
2 – kion ili jam vidis?
 - Ili jam vidis plurajn lokojn de la urbo.
3 – kie ili estas nun?
 - Ili estas nun en la urbo-centro.
4 – Kion opinias Leno pri la Urbo?
- Li opinias, ke ĝi estas vere mirinda.
5 – Kial ili devas nun reveni hejmen?
 - Nun ili devas reveni hejmen, ĉar estas preskaŭ la horo de la tagmanĝo.
Libro: Esperanto Conversacional – Curso Básico.
Jair Sales
***
Mirinda. Tia, ke oni prave miras pri ĝi: ĝi estas mirinda afero, tiu tiraneco de sinjoroj la edzoj!; mirinda elpensaĵo, lerteco.
*tagmanĝi (ntr) manĝi ĉirkaŭ tagmezo.
Kial
1 Demanda morfemo, signifanta «el kia kaŭzo?», «el kia motivo?»: kial vi ploras?; kial vi ne dankas iomete vian edzinon?; ni lasu ĝis morgaŭ.—kial morgaŭ?; kial ne?; kial do mia patro kaŝus antaŭ mi ĉi tion?; (preskaŭ ekkrie) ho, kial mi ne restis en Jeruzalemo!.
2 Samsignifa morfemo, enkondukanta dependan demandon: li diris al mi, kial li tiam ne volis respondi; detale klarigi la motivojn, kial ni ĝin ne efektivigas; la kaŭzo, kial (pro kiu); jen kial mi venis.
3 La sama, subst-e uzata: ĉiu «tial» havas sian «kial»; kiel do mi respondus al vi pri via «kial»?.
Kialo. Kaŭzo, motivo: jen la kialo de ilia decido.
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

Nenhum comentário:

Postar um comentário