segunda-feira, 12 de outubro de 2015

Preĝo en la Momento ekdormi / Prece no Momento de Dormir

Preĝo en la Momento ekdormi
38. Antaŭparolo. La dormo estas la ripozo de la korpo, sed la Spirito ne bezonas ripozon. Dum la sentumoj malvigliĝas, la animo parte liberiĝas el la materio kaj uzas siajn kapablojn de Spirito. La dormo estas donita al la homo por riparo de la korpaj fortoj kaj por reakiro de moralaj fortoj. Dum la korpo reakiras la elementojn, kiujn ĝi perdis per la agado dum la maldormo, la Spirito iras revigliĝi ĉe aliaj Spiritoj; li ĉerpas el tio, kion li vidas, el tio, kion li aŭdas kaj el la konsiloj, kiujn oni donas al li, ideojn, kiujn li retrovas ĉe la vekiĝo en stato de intuicio; la dormo estas la dumtempa reveno de l’ ekzilito en sian veran patrujon; dormanto estas malliberulo, momente reakirinta la liberecon.
Sed okazas, kiel ĉe malvirta malliberulo, ke la Spirito ne ĉiam profitas tiun momenton da libereco por sia progreso; se li havas malbonajn instinktojn, anstataŭ serĉi la societon de la bonaj Spiritoj, li serĉas la Rondon de siaj similuloj, kaj iras viziti lokojn, kie li povas libere konduti laŭ siaj inklinoj.
Kiu estas konvinkita pri tiu vero, tiu levu sian penson en la momento, kiam li sentas alproksimiĝon de la dormo; petu la konsilojn de la bonaj Spiritoj kaj de tiuj, kies memoro estas al li kara, por ke ili venu kolektiĝi al li dum la mallonga tempo, kiu estas al li donata, kaj ĉe la vekiĝo li sentos pli da forto kontraŭ la malbono, pli da kuraĝo kontraŭ la malprospero.
39. Preĝo. Mia animo estas vidiĝonta dum momento kun aliaj Spiritoj. La bonuloj venu helpi min per siaj konsiloj. Mia Gardanĝelo, permesu, ke ĉe mia vekiĝo mi konservu daŭran kaj utilan impreson de tiuj konsiloj.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec. Ĉap. XXVIII.
Prece no Momento de Dormir
38. Prefácio - O sono é o repouso do corpo, mas o Espírito não necessita desse repouso. Enquanto os sentidos se entorpecem, a alma se liberta parcialmente da matéria, gozando das suas faculdades espirituais. O sono foi dado ao homem para a reparação de suas forças orgânicas e das suas forças morais, enquanto o corpo recupera as energias gastas no estado de vigília, o espírito vai se retemperar entre os outros Espíritos. É então que ele tira, de tudo o que vê, de tudo que percebe, e dos conselhos que lhe são dados, as idéias que lhe ocorrem depois, em forma de intuições.É o retorno temporário do exilado à sua verdadeira pátria, a liberdade momentaneamente concedida ao prisioneiro.
Mas acontece, como no caso dos prisioneiros perversos, que o Espírito nem sempre aproveita esse momento de liberdade para o seu adiantamento. Se conserva maus instintos, em vez de procurar a companhia dos Bons Espíritos, busca a dos seus semelhantes, e dirige-se aos lugares em que pode liberar as suas más inclinações.
Aquele que se acha compenetrado desta verdade eleve o seu pensamento, no momento em que sente aproximar-se o sono; solicite o conselho dos Bons Espíritos e daqueles cuja memória lhe seja cara, a fim de que venham assisti-lo, no breve intervalo que lhe é concedido. Se assim fizer, ao acordar se sentirá fortalecido contra o mal, com mais coragem para enfrentar as adversidades.
39. Prece - Minha alma vai encontrar-se por um instante com os outros Espíritos. Que venham os Bons ajudar-me com os seus conselhos. Meu Anjo Guardião, fazei que ao acordar eu possa conservar uma impressão durável e benéfica desse encontro.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo - Allan Kardec, XXVIII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita