segunda-feira, 12 de outubro de 2015

Virtoj kaj malvirtoj / As Virtudes e os Vícios (1)

Virtoj kaj malvirtoj
893. Kiu estas la plej merita el ĉiuj virtoj?
Ĉiuj virtoj havas sian meriton, ĉar ĉiuj estas signoj de progreso sur la vojo de l' bono. Virto ekzistas ĉiufoje, kiam estas kontraŭstaro al la forlogo de la malnoblaj inklinoj; sed la superbeleco de virto konsistas en la ofero de l' persona intereso por la bono de la proksimulo, sen ia kaŝita penso; la plej merita virto estas tiu bazita sur la plej neprofitama karitato.
894. Iuj personoj faras bonon pro spontanea ekmovo, ne bezonante superi ian ajn kontraŭan senton; ĉu ili estas tiel meritaj, kiel tiuj, kiuj devas batali kontraŭ sia propra naturo kaj kiuj ĝin venkas?
Ĉe tiuj, ne bezonantaj batali, progreso estas jam farita: ili batalis pasintatempe kaj venkis; tial la bonaj sentoj postulas de ili nenian penon, kaj iliaj agoj ŝajnas al ili tute naturaj: bono fariĝis ĉe ili kvazaŭ kutimo.
Oni devas do honori ilin kiel spertajn batalantojn, kiuj permilitis siajn rangojn.
Ĉar vi ankoraŭ staras malproksime de perfekteco, tial tiuj ekzemploj mirigas vin pro la kontrasto, kaj vi ilin admiras des pli, ĉar ili estas maloftaj; sed sciu, ke, en la mondoj pli progresintaj ol la via, tio estas regulo, kio ĉe vi estas escepto. En tiuj mondoj, la sento de bono estas ĉie propramova, ĉar ilin loĝas nur bonaj Spiritoj, kaj unu sola fia intenco estus tie monstra escepto. Jen, kial en tiuj mondoj la homoj estas feliĉaj, kaj tio sama okazos sur la Tero, kiam la homaro aliiĝos, kaj kiam ĝi komprenos kaj praktikos karitaton, laŭ ties vera signifo.
895. Krom la malbonaj flankoj kaj malvirtoj, pri kiuj neniu povus erari kiu estas la plej karakteriza signo de neperfekteco?
Ĝi estas la persona intereso. La moralaj kvalitoj estas ofte kiel orumaĵo sur kupra objekto: ĝi ne rezistas al provilo. Iu homo povas posedi realajn kvalitojn, pro kiuj la mondo lin kredus virtulo; sed tiuj kvalitoj, kvankam ili estas progreso, ne ĉiam eltenas iajn provojn, kaj sufiĉas iafoje tuŝi lian personan intereson, por ke ties fundo estu malkaŝita. Vera sinforgesemo estas tiel malofta sur la Tero, ke, kiam ĝi aperas, ĝi estas rigardata kiel stranga fenomeno.
La alligiteco al materiaj aferoj estas senduba signo de malsupereco, ĉar, ju pli la homo sin krampas al ĉimondaj havaĵoj, des malpli li komprenas sian destinon; per sinforgesemo, kontraŭe, li pruvas, ke li vidas la estontecon el pli alta, punkto.
896. Estas personoj abnegaciemaj sen ia distingo, malŝparantaj siajn havaĵojn sen ia profito, manke de prudenta uzado; ĉu tiuj personoj havas ian meriton?
Ili estas meritaj pro sia abnegaciemo, sed ne pro la bono, kiun ili povus fari. Sinforgesemo estas virto, sed senpripensa malŝparemo estas ĉiam almenaŭ neprudento.
Riĉeco ne estas donata al kelkaj homoj por esti disĵetata en la vento, same kiel al aliaj ne por esti tenata en ŝranko: ĝi estas deponitaĵo, pri kiu ili devas prezenti siajn kalkulojn, ĉar ili iam respondos por la tuta bono, kies farado estis en iliaj manoj, sed kiun ili ne faris, kaj, ankaŭ, por ĉiuj larmoj, kiujn ili povus sekigi per mono, kiun ili donis al homoj, ĝin ne bezonantaj.
Libro: La Libro de La Spiritoj – Allan Kardec, ĉap. XII.
As Virtudes e os Vícios
893. Qual a mais meritória de todas as virtudes?
Todas as virtudes têm o seu mérito, porque todas são indícios de progresso no caminho do bem. Há virtude sempre que há resistência voluntária ao arrastamento das más tendências; mas ti sublimidade da virtude consiste no sacrifício do interesse pessoal para o bem do próximo, sem segunda intenção. A mais meritória é aquela que se baseia na caridade mais desinteressada.
894. Há pessoas que fazem o bem por um impulso espontâneo, sem que tenham de lutar com nenhum sentimento contrário. Têm elas o mesmo mérito daquelas que têm de lutar contra a sua própria natureza e conseguem superá-la?
Os que não têm de lutar é porque já realizaram o progresso: lutaram anteriormente e venceram; é por isso que os bons sentimentos não lhes custam nenhum esforço e suas ações lhes parecem tão fáceis: o bem tornou-se para eles um hábito. Deve-se honrá-los como a velhos guerreiros que conquistaram suas posições. Como estais ainda longe da perfeição, esses exemplos vos espantam pelo contraste e os admirais tanto mais porque são raros. Mas sabei que nos mundos mais avançados que o vosso, isso que entre vós é exceção se torna regra O sentimento do bem se encontra por toda parte e de maneira espontânea, porque são mundos habitados somente por bons Espíritos e uma única intenção má seria neles uma exceção monstruosa. Eis porque os homens ali são felizes e assim será também na Terra, quando a Humanidade se houver transformado e quando compreender e praticar a caridade na sua verdadeira acepção.
895. À parte os defeitos e os vícios sobre os quais ninguém se enganaria, qual é o indício mais característico da imperfeição?
O interesse pessoal. As qualidades morais são geralmente como a douração de um objeto de cobre, que não resiste à pedra de toque. Um homem pode possuir qualidades reais que afazem para o mundo um homem de bem; mas essas qualidades, embora representem um progresso, não suportam em geral a certas provas, e basta ferir a tecla do interesse pessoal para se descobrir a fundo. O verdadeiro desinteresse, é de fato tão raro na Terra que se pode admirá-lo como a um fenômeno, quando ele se apresenta. O apego às coisas materiais é um indício notório de inferioridade, pois, quanto mais o homem se apega aos bens deste mundo, menos compreende o seu destino. Pelo desinteresse, ao contrário, ele prova que vê o futuro de um ponto de vista mais elevado.
896 Há pessoas desinteressadas, mas sem discernimento, que prodigalizam os seus haveres sem proveito real, por não saberem empregá-los de maneira razoável. Terão por isso algum mérito?
Têm o mérito do desinteresse mas não o do bem que poderiam fazer. Se o desinteresse é uma virtude, a prodigalidade irrefletida é sempre, pelo menos uma falta de juízo. A fortuna não é dada a alguns para ser lançada ao vento como não o é a outros para ser encerrada num cofre. E um depósito de que terão de prestar contas, porque terão de responder por todo o bem que poderiam ter feito e não o fizeram: por todas as lágrimas que poderiam ter enxugado com o dinheiro dado aos que na verdade não estavam necessitados.
Livro: O Livro dos Espíritos – Allan Kardec, Cap. XII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita