sábado, 3 de outubro de 2015

Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn... / Perdoai as nossas dívidas...

Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn...
V. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. - Pardonu al ni niajn ofendojn, kiel ankaŭ ni pardonas tiujn, kiuj nin ofendis.
Ĉia malobeo al Via leĝoj, Sinjoro, estas ofendo al Vi, kaj ŝuldo farita, kiun pli malpli baldaŭ ni devos pagi.
Ni petas de Via senlima favorkoreco la pardonon de niaj ŝuldoj, kun la promeso klopodi, por ne fari novajn. Vi faris por ni el la karito difinitan leĝon; sed karito ne konsistas nur en la helpo al nia similulo en la bezono;
ĝi estas ankaŭ la forgeso kaj la pardono de la ofendoj.
Per kia rajto petus ni Vian indulgon, se ni mem ne indulgus la homojn, pri kiuj ni plendas?
Donu al ni, ho mia Dio, la forton por sufoki en nia animo ĉian venĝemon, ĉian malamon kaj ĉian koleron; konsentu, ke la morto ne surprizu nin kun deziro je venĝo en la koro. Se al Vi plaĉas repreni nin ankoraŭ hodiaŭ de sur la tero, konsentu, ke ni povu prezentiĝi al Vi puraj de ĉia malamo, laŭ la ekzemplo de la Kristo, kies lastaj paroloj estis pardonpeto por liaj turmentantoj. (Ĉap. X.)
La persekutoj, kiujn la malbonuloj igas nin suferi, estas parto de niaj surteraj provoj; ni devas ilin akcepti sen murmuro, kiel ĉiujn aliajn provojn, kaj ne malbeni tiujn, kiuj per siaj malicaĵoj preparas nian vojon al la eterna feliĉo, ĉar Vi diris al ni per la buŝo de Jesuo: “Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutataj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo!” Ni benu do la manon, kiu nin frapas kaj humiligas, ĉar la kontuzoj sur la korpo fortigas nian animon, kaj ni estos altigitaj pro nia humiliĝo. (Ĉap. XII, § 4.)
Glorata estu Via nomo, Sinjoro, ĉar Vi al ni instruis, ke nia sorto ne estas senrimede fiksita post la morto; ke ni trovos en aliaj ekzistadoj la rimedojn por elaĉeti kaj pagi niajn pasintajn kulpojn, por plenumi en nova vivo tion, kion ni ne povas fari en la nuna por nia progreso. (Ĉap. IV; ĉap V, § 5.)
Tiel klariĝas ĉiuj ŝajnaj anomalioj de la vivo; lumo estas ĵ¼etata sur nian pasintecon kaj nian estontecon, kiel signo de Via suverena justeco kaj de Via senlima boneco.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XXVIII.
Perdoai as nossas dívidas...
V - Perdoai as nossas dívidas, assim como nós perdoamos os nossos devedores.
Cada uma das nossas infrações às Vossas leis, Senhor, é uma ofensa que Vos fazemos, e uma dívida contraída, que cedo ou tarde teremos de pagar. Solicitamos à Vossa infinita misericórdia a sua remissão, sob a promessa de empregarmos os nossos esforços em não contrair outras.
Fizestes da caridade, para todos nós, uma lei expressa; mas a caridade não consiste unicamente em assistirmos os nossos semelhantes nas suas necessidades, pois consiste ainda no esquecimento e no perdão das ofensas. Com que direito reclamaríamos a Vossa indulgência, se faltamos com ela para aqueles de que nos queixamos?
Daí-nos, Senhor, a força de sufocar em nosso íntimo todo ressentimento, todo ódio e todo rancor. Fazei que a morte não nos surpreenda com nenhum desejo de vingança no coração. Se Vos aprouver retirar-nos hoje mesmo deste mundo, fazei que possamos nos apresentar a Vós inteiramente limpos de animosidade, a exemplo do Cristo, cujas últimas palavras foram em favor dos seus algozes. (Cap. X).
As perseguições que os maus nos fazem sofrer são parte das nossas provas terrenas; devemos aceitá-las sem murmurar, como todas as outras provas, sem maldizer os que, com as suas perversidades, nos abrem o caminho da felicidade eterna, pois Vós nos dissestes, nas palavras de Jesus: "Bem-aventurados os que sofrem pela justiça!" Abençoemos, pois, a mão que nos fere e nos humilha, porque as mortificações do corpo nos fortalecem a alma, e seremos levantados da nossa humildade. (Cap. XII, nº 4).
Bendito seja o Vosso nome, Senhor, por nos haverdes ensinado que a nossa sorte não está irrevogavelmente fixada após a morte; que encontraremos, em outras existências, os meios de resgatar e reparar as nossas faltas passadas, e de realizar numa nova vida aquilo que nesta não pudemos fazer, para o nosso adiantamento. (Cap. IV; cap. V, nº 5).
Assim se explicam, enfim, todas as aparentes anomalias da vida: a luz é lançada sobre o nosso passado e o nosso futuro, como um sinal resplendente da Vossa soberana justiça e da Vossa infinita bondade.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XXVIII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita