domingo, 6 de agosto de 2017

Amasfinancado

Kiu havas ideojn, sed ne havas monon por la realigo, tiu povas iri al la banko - aŭ povas serĉi la ĝustajn sponsorojn. Kelkfoje jam sufiĉas kelkaj pagemaj privatuloj por la financado. La sukceso ĉe la amasfinancado tamen dependas de la preparoj.
"Al ni estis relative klare, ke ni ne iros al la banko", rakontas la estro de nova malgranda radiostacio en la germana urbo Lepsiko. "Ni volis produkti matenan programon kun interparoloj", li klarigas. Kaj por tio necesis mono, nome 50.000 eŭroj. Sed tiu mono mankis al la stacio. "Ni pensis: Ni do demandu la geaŭskultantojn, ĉu ili bontrovas tion - kaj ĉu ili estas pretaj pagi ion por tio."
La aŭskultantoj konsentis kaj amasfinancis la novan matenan elsendon. Ĉe tiu nova maniero de monkolektado kiun oni povas ankaŭ nomi svarmfinancado, la svarmo - do certa nombro da homoj, donas monon por projekto, por ideo, por vizio. Oni prezentas tion plej ofte sur apartaj platformoj en la interreto.
La koncepto funkcias tiel: Subtenantoj donas certan sumon kaj tiel akcelas la realigon de la projekto. Fine ili ricevas novan produkton, ekzemple radioprogramon aŭ bileton por kinofilmo por la tiel finance akcelita filmo. Oni povas distingi inter tri formoj de amasfinancado:
- la financintoj ricevas iun dankan bonuson - ekzemple kinobileton,
- la financintoj donacas la monon kaj rericevas nenion,
- la financintoj ricevas interezojn.
Multaj projektoj ne sukcesas atingi la starigitajn celojn aŭ malsukcesas ĉe la realigo. Necesas aktivigi la propran socian reton. Nur se certa amaso da donacoj estas atingita, tiam ankaŭ pli da homoj estas pretaj doni sian monon. La sojlo de engaĝiĝo situas ĉe proksimume 70 procentoj de la investota sumo. Tiam pli da homoj vidas la projekton sur la platformo kaj pli emas doni monon.
La donaco ĉe normala amasfinancado estas senriska: Se la celita sumo estas maltrafita, ĉiuj donacintoj rericevas sian monon.
Sukcesaj kampanjoj kolektas du kvinonojn dum la unua semajno. Amasfinancado povas esti bona alternativo se mankas propra kapitalo aŭ se la banko trovas la ideon tro nebuleca aŭ se la disvolvita koncepto ankoraŭ ne estas tiom matura ke investanto aliĝas al ĝi.
Ĉe la amasfinancado la plej granda motivo por doni monon ne estas la interezoj, sed la emo partopreni en komunumo. La prezento de projekto sur amasfinanca platformo estas bona testo de la merkato. Kaj oni ricevas de la komunumo de donacantoj kelkfoje valorajn konsilojn por la disvolvado - kaj krome faras reklamon por la produkto.
Kiu sukcese volas kolekti monon, tiu devas atenti pri kelkaj aferoj. "Oni devas rakonti kiun avantaĝon la homoj havos, se la afero funkcias", diras la estro de radiostacio. Al tio apartenas ankaŭ ke necesas komuniki prokrastojn aŭ klarigi partajn celojn. La kampanjo devas esti aŭtentika kaj travidebla. La sukceso dependas je 80 procentoj de la preparoj: Kiel mi interesigas homojn por mia ideo? Pri kiuj kostoj mi devas kalkuli? Kion mi povas doni kiel dankaĵon?
La ideala daŭro por kampanjo situas ĉe 40 tagoj. En la mezo de la donaca fazo - la tiel nomata "valo de larmoj" - oni devas havi planon kiel oni tenas la projekton en diskutado. Laŭ spertoj je la komenco kaj antaŭ la fino de la donaca fazo fluas plej multe da mono. Kaj oni zorge elektu la dankaĵ-artiklojn. La homoj preferas ion kio rilatas al la posta produkto. Ĉe la radiostacio en Lepsiko la donacintoj plej ŝatis simplan tason kun la logotipo de la stacio.

Nenhum comentário:

Postar um comentário