quarta-feira, 2 de agosto de 2017

Ĉu Esperanto ekzistas? Ĉu Esperanto mortis? - Herbert A. Welker.

La grandega plejmulto de la homaro (verŝajne 99%) scias nenion pri Esperanto, ne scias, ke ĝi ekzistas. Multaj homoj kiuj jam aŭdis pri Esperanto pensas, ke ĝi jam mortis, aŭ demandas, ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas.
Vi, karaj legantoj, scias, ke ĝi pluekzistas, sed ankaŭ, ke ĝi ankoraŭ ne atingis la intencitan celon de la esperantistaro, t.e. ke nia lingvo estu uzata en internaciaj kongresoj kaj aliaj internaciaj aranĝoj de neesperantistoj.  La Deklaracio de Munkeno (farita dum la UK de 1951) jenas: “La celo de la Esperanto-Movado estas plena apliko de la Internacia Lingvo Esperanto en ĉiuj sferoj de la internacia vivo kaj por ĉiuj internaciaj rilatoj.”
Evidente vi (ni) deziras, ke tiu “fina venko” (“termino kiu reprezentas la ideon ke estontece [Esperanto] povos uziĝi kiel internacia neŭtrala lingvo mondskale, kaj ĉiufoje pliaj homoj havos Esperanton kiel duan lingvon” - https://eo.wikipedia.org/wiki/Fina_Venko) alvenos plejeble frue, sed ni konsciiĝu, ke grandaj revoluciaj movadoj (kiel Esperanto) bezonis multajn jarojn por disvastiĝi. Kompreneble opozicias multaj potencoj al enkonduko de Esperanto. Nia lingvo estis eĉ nomita “danĝera lingvo”. Tiu fakto estis tre detale montrita en la bonega libro “La Danĝera Lingvo – Studoj pri la persekutoj kontraŭ Esperanto”, de Ulrich Lins.
Tamen Esperanto pluekzistas – kaj tre bone fartas.
Estas fakto, ke nuntempe estas malpli da membroj en E-organizaĵoj, sed unue tio estas sufiĉe normala, ĉar la esperantistoj ne bezonas vizitadi klubojn por komuniki kun samideanoj, povante interkomunikiĝi per interreto, kaj due ĝuste pro la interreto Esperanto estas multe pli uzata ol antaŭe.
Al la homoj, kiuj volas scii ion pri Esperanto, ni povas ne nur diri tion (ke nuntempe estas multegaj interkomunikiĝoj per la reto: retmesaĝoj, fejsbukaj kaj ŭatsapaj mesaĝoj, tviteroj, tekstoj kaj komentarioj en blogoj ktp.), sed povas ankaŭ mencii kelkajn aliajn faktojn:
Esperanto estis rekonita de Unesko; ekzistas pli ol 35.000 (!) libroj en nia lingvo (inter ili tradukoj de famaj verkoj de la monda literaturo); ekzistas ĉirkaŭ 2.000 E-revuoj en la mondo (pluraj el ili ankaŭ virtualaj); en Vikipedio legeblas preskaŭ 240.000 artikoloj en Esperanto; en Jutubo oni povas spekti multajn esperantajn videojn (kun tekstoj aŭ/kaj muziko); ekzistas kelkaj radiostacioj kiuj elsendas programojn en Esperanto (verŝajne la plej gravaj – kun la plej granda kvanto da E-elsendoj – estas la Pola Retradio kaj la Ĉina Radio Internacia, ambaŭ alireblaj en la interreto). Ekzistas ankaŭ alia “Retradio”, la “Esperanta Retradio”, sed ĝi ne estas vera radio; en ĝi estas publikigataj ĉiutage – ekde pluraj jaroj – esperantaj tekstoj, kies avantaĝo estas, ke ili estas kaj legeblaj kaj aŭskulteblaj.
Se vi, kara leganto, esperantiĝis antaŭ multaj jaroj, sendube vi jam legis multajn librojn kaj aliajn tekstojn en Esperanto. Ankaŭ mi mem eklernis tiun lingvon antaŭ sufiĉe da jaroj, sed pro manko de tempo kaj de profunda intereso mi legis tre malmulte, kaj ĉar mi vere esperantiĝis nur antaŭ malpli ol kvar jaroj, mi ankoraŭ ne havis tempon por legi tion kion mi ŝatus legi. Ekzistas TIOM da interesaj tekstoj (en libroj, revuoj, la interreto)! Neeblas legi kaj aŭskulti ĉion tion, kio interesas al oni.
Ĉu tia lingvo estas morta lingvo? Ĉu tia lingvo ne ekzistas, ne pluekzistas?
Tamen: ni ĉiuj scias, ke necesas fari pli da reklamo por Esperanto, peni pli forte diskonigi ĝin.

Nenhum comentário:

Postar um comentário