sábado, 5 de agosto de 2017

Kiel prokrasti demencon

La imago esti en alta aĝo forgesema, interrompema, senorientiĝa aŭ eĉ fali en demencon, por multaj homoj estas teruriga. Kiu laŭeble longtempe volas esti vigla en sia kapo, tiu povas mem fari ion por tio. Jen kelkaj konsiloj por mensa forteco.
Plej gravas resti agema en la kapo - tion multaj homoj deziras pri la maljuniĝo. Ili timas pri nekuraceblaj malsanoj kiel demenco. Aliflanke ja la mensa produktivo laŭ la aĝo ĉiukaze iom ŝrumpas. Tamen la bona novaĵo estas: Ĉiu povas iom influi kiel rapide tiu procezo progresas. Kiu trejnas sian cerbon, tiu povas eĉ prokrasti la aperon de malsanoj kiel demenco.
Utiligu viajn kapablojn
"Kiu ripozas, tiu rustiĝas". Kiu ne utiligas siajn kapablojn, tiu perdas ilin laŭ la tempo. Ili kvazaŭ rustiĝas. Validas tamen ankaŭ la malo: Kiu restas mense aktiva, tiu povas plidensigi la kunnodiĝon inter la nervoĉeloj kaj povas lerni ĝis alta aĝo.
Moviĝu multe
Moviĝado estas verŝajne la decida vivostila faktoro ĉe la prevento de demenco. Ne necesas sportumi multe. Moviĝado celas la korpan aktivecon: Promeni, laŭiri ŝtuparojn, bicikladi. Kaj rekomendindas kombini moviĝadon kun trejnado de la memoro.
Tio funkcias plej bone duope: Oni kune promenas kaj dume retronombras de 1000 en paŝoj de po tri, ĉiam alterne, kaj pensas dum la alternado pri personoj kies antaŭnomo kaj familia nomo komenciĝas per la sama litero kiel ekzemple ĉe Brigitte Bardot aŭ oni alterne pensas pri vortoj kiuj finiĝas per iuj difinitaj literoj.
Manĝu sane
La nutrado estas ege grava por forta menso: Ĝis 30 procentoj de la konsumitaj kalorioj fluas en la funkciadon de la cerbo. Tial ekvilibrita nutrado estas grava. Aparte rekomendinda estas la mediteranea pladaro. Oni komprenas ĉe tio interalie multe da bona oleo kun unuoble kaj pluroble nesaturitaj grasacidoj, kaj freŝan legomon kaj fiŝon.
Grava por la mesaĝaj substancoj en la cerbo, inter ili ankaŭ la tiel nomata feliĉhormono dopamino, estas ankaŭ la vitamino B. Tio troviĝas ekzemple en bovaĵo, en sezamo aŭ en la salatplanto valerianelo. Kiu ofte estas elĉerpita kaj laca kaj kiu havas problemojn pri la koncentriĝo, al tiu eble mankas vitaminoj de la vitamina B-komplekso. Tion oni senprobleme povas konsumi kiel kromnutraĵon ĉar la korpo ne povas konservi plej multajn B-vitaminojn.
Trejnu celite
Tio funkcias per "mensa aktiviga trejnado". Per tio trejniĝas la mallongtempa prilaborado de informoj. Sufiĉas por tio kelkaj minutoj ĉiutage.
Trarompu rutinojn
Zorgu ke via vivo ne fariĝu monotona, ĉar ĉiam fari la samajn aferojn havas negativajn efikojn pri la cerbo. Jen kelkaj simplaj trukoj por rompi rutinojn: Foje iru alian vojon al la tramhaltejo. Dekstramanuloj povas jen kaj jen skribi la liston de aĉetotaĵoj per la maldekstra mano. Maldekstramanuloj foje brosu siajn dentojn dekstramane, do uzu pli ofte vian nedominantan manon.
Submetiĝu al kuracado de diabeto
Diabeto kaj demenco interligiĝas. Tro alta nivelo de la sukero en la sango plialtigas la riskon de demenco.
Serĉu kontaktojn
Plej aktivas la cerbo dum konversacio kun aliaj homoj. Necesas ja aŭskulti kaj reagi. Tio ja estas defio por la cerbo. Tial la socia medio gravas. Plej bone eblas interparoli kun amikoj, najbaroj aŭ la familio. Ankaŭ kiu ludas muzikinstrumenton, tiu faras multe por sia mensa forteco. 
Estas decide esti dum ĉiu aĝo malferma por lerni ion novan. Ĉar tio tenas onin vigla kaj mense kaj korpe.

Nenhum comentário:

Postar um comentário