quinta-feira, 17 de agosto de 2017

Emancipiĝo akcelas mensan produktivon

Pli da justeco inter viroj kaj virinoj estas ne nur socia demando, sed ankaŭ efikas pri la sano. Laŭ nova studaĵo virinoj en emancipitaj landoj estas mense pli produktivaj ol tiuj en konservemaj landoj.
"Ni scias ke nia mensa produktivo dum la kuro de nia vivo malkreskas", klarigas la aŭtorino de la studaĵo. Homoj kiuj en la ĉiutago ricevas pli da mensa instigo, ne estas tiel forte trafitaj de tio, diras la direktorino de la centro pri esplorado de maljuniĝo ĉe la Kolumba universitato en Novjorko.
Kiu aliflanke dum sia vivo "nur" purigas por sia propra familio, kiu kuiras kaj prizorgas infanojn, tiu laŭ la studaĵo en alta aĝo havas kognajn malavantaĝojn: Virinoj kiuj sekvas tiujn tradiciajn rolbildojn, havas ekzemple malpli bonan memorkapablon kaj same malpli bonan senson pri orientiĝo.
La unuan rangon de landoj okupas la svedinoj. Ilia cerbo estas je 10 procentoj pli produktiva ol tiu de la svedaj viroj. Similan avantaĝon havas virinoj el Usono, Danlando kaj Nederlando. Ankaŭ aŭstrinoj kun kvar procentoj okupas mezan rangon.
En ok landoj regas inversa situacio, tie la viroj avanas: Ekzemple en Rusio, Ĉinio kaj Hindio. La esploristoj kredas ke la testrezultoj kunrilatas kun la malsamaj niveloj de samrajteco. Por kontroli tiun tezon, ili starigis "egalec-indekson" de la landoj kaj jen montriĝis: Ju pli emancipita estas lando, des pli mense produktivaj estas virinoj en progresinta aĝo.
Kial tio estas tiel? "Ni supozas ke virinoj kiuj partoprenas en la labormerkato, havas duoblan rolon. Ili laboras, sed estas ankaŭ patrinoj kiuj edukas siajn infanojn, kaj ili ofte ankaŭ transprenas la flegadon de siaj gepatroj", diras la aŭtorino. Virinoj laŭ tio plenumas en samrajtecaj socioj pli da "plurtaskumado" kaj tio estas bona trejnado por la cerbo.
La progreso en emancipitaj socioj cetere ne ŝarĝas la virojn: La mensa nivelo de ambaŭ seksoj plialtiĝas de generacio al generacio - tio ĉefe baziĝas sur la plivastigo de la kleriga sistemo.
"Se virino aliflanke vivas en lando, en kiu virinoj pro la kultura valoro ke ili restu hejme kaj ke la viroj laboru profesie, ĝuas malpli longan aŭ tute neniun klerigadon, tiam ili ne povas partopreni en tiuj progresoj."
Tiel ekzemple okazas en landoj kun tradiciaj seksaj roloj, kiel Ganao, kiu estas la lasta lando en la listo: La kognaj kapabloj de la virinoj tie estis averaĝe je sep procentoj malpli bonaj ol tiuj de la viroj en Ganao.
Apud kleriga kaj profesia nivelo la esploristoj vidas ankoraŭ alian mekanismon. "Ni kredas ke ankaŭ la diversaj sintenoj kiujn ni portas en nia kapo havas forton influon pri la konservado de kognaj kapabloj."
Ĉu ni defias nian cerbon, tio do ankaŭ dependas de nia kultura medio. "El tio kompreneble ekestas grandega respondeco por homoj kiuj formas la medion por aliaj. Tio validas kompreneble ankaŭ por ĉiu unuopa homo, laŭ la devizo: Ĉu ni donu ion al nia cerbo aŭ ĉu ni emas al komforto kaj lasu la cerbon dormi?"

Nenhum comentário:

Postar um comentário