domingo, 13 de agosto de 2017

El kio amikeco konsistas

Stabila reto de aliancanoj pliriĉigas la ĉiutagon kaj povas eĉ plilongigi la vivon. Sed kio estas la konstruelementoj de longjaraj amikecoj?
Bonaj amikoj helpas nin tra krizoj, ili feliĉigas kaj tenas nin sanaj: Homoj kiuj praktikas pliriĉigajn rilatojn malpli ofte suferas pri depresioj kaj pri kor-sangocirkulaj malsanoj kaj sentas ĝenerale malpli da streso. Por ke amikaj rilatoj povu disvolviĝi, necesas tamen pli ol nur similaj interesoj. La sekvaj faktoroj devas kunefiki:
1. Loka proksimeco
Ni volonte kredas ke en nia plej bona amiko ni estas trovintaj animan parencon. Sed studaĵoj montras la elrevigan rezulton ke plej ofte dependas de hazardo al kies ŝultro ni iutage apogas nin. Ofte oni povas prognozi pro tute profanaj cirkonstancoj, ĉu du homoj interamikiĝos.
2. Ofta kontakto
Ĉu el unua renkontiĝo disvolviĝas pli, tio decide dependas de tio kiom ofte oni vidas unu la alian. Ekzemple homoj kiuj hazarde loĝas unuj apud la aliaj plej ofte havas bonajn, foje eĉ amikajn rilatojn.
Homoj ŝatas bone konatajn cirkonstancojn. Kion ni bone konas, tion nia cerbo povas prilabori pli facile. Kanzono kiu komence eble ne vekis emociojn pli kaj pli eniras la orelon, se ni pli ofte aŭdas ĝin en la radio. Simile kreskas ankaŭ nia simpatio por aliaj homoj de renkontiĝo al renkontiĝo - escepte se iun personon jam dekomence ni malŝatis.
3. Simileco
Regulaj renkontiĝoj tamen ne sufiĉas. La ĥemio devas kongrui. Ni tendencas al la sama ondolongo se ni kune havas centrajn sintenojn kaj interesojn, se ni troviĝas en kompareblaj vivosituacioj, se ni estas en sama aĝo. Kiu kunhavas valorojn kaj preferojn, tiu havas sufiĉe da temoj por priparoli kaj tiu malpli ofte disputas. Eĉ korpaj similecoj igas amikecon pli probabla: Simile allogaj homoj pli facile trovas unu la alian. Aliflanke la personeco de malvastaj amikoj ne similas tiom kiel oni ĝenerale supozas - kiel parton de la kunjugo ni nur sentas tion tiel. Jen kaj jen eĉ kontraŭaj ecoj altiras unu al la alia. Por iu kiu estas timema kaj retenema, eksterendirektita amiko povas esti taŭga kompletigo.
4. Intimeco
Se la bazo por amikeco estas metita, tiam gravas doni al ĝi profundecon. Ĉe la unua interŝanĝo homoj normalkaze ne malkaŝas multe pri si mem. Kiu malobservas tiun normon, tiun rapide donas strangan impreson. En la fruaj stadioj de amikeco tamen estas decide preni certan riskon kaj malkaŝi intimajn pensojn kaj sentojn. Se tiu fido trovas pozitivan eĥon, la ŝancoj por malvasta rilato kreskas. Tiu sinprezento plifortigas ĉe homoj kiuj jam bone konas unu la alian la korinklinon. La vidalvidulo ricevas per tio la impreson esti mem ŝatata.
5. Aprezo
Unu sola faktoro decidas kiun post longa amikeco homoj nomis sian plej bonan amikon: Estas la sento esti rekonata de la amiko en la propra identeco. Bonaj amikoj evidente konfirmas nin en la sociaj roloj pere de kiuj ni difinas nin. Tio povas esti la rolo de patrino, la rolo en la profesio, aparta talento aŭ la pozicio en sporta klubo. Gravas ke la interŝanĝo kun niaj plej intimaj amikoj spronas la memvalorsenton. Ŝajne ni elektas tiujn amikojn ne nur pro tio ĉar ili estas por ni aparte impresaj, sed ankaŭ ĉar ili donas al ni la senton esti aparte valoraj.

Nenhum comentário:

Postar um comentário