quinta-feira, 11 de outubro de 2018

Jam iom da sporto tenas la cerbon kapabla

Moviĝado kaj sporto tenas ne nur la korpon kapabla - ankaŭ la cerbo profitas de tio. Japana studaĵo nun montras: Ne necesas plenumi alte produktivan trejnadon. Jam post dek minutoj da leĝera aktiveco montriĝas pliboniĝoj.
Sporto tenas la cerbon kapabla, tio estas konata. Laŭ japana studaĵo jam tre leĝera trejnado kiel promenado, jogo aŭ taj-ĉio povas sufiĉi por aktivigi la memoron, kio tiel povus helpi en la batalo kontraŭ malsaniĝoj de demenco kiel alchejmero. Esploristoj de la universitato de Tsukuba raportas en usona faka ĵurnalo ke testpersonoj jam post dek minutoj da leĝera aktiveco montris pli bonajn rezultojn en memorekzercoj.
"Moviĝado alportas benon" estas germana parolturno kiu ŝajnas ankaŭ esti valida por niaj kognaj kapabloj. Multaj studaĵoj pruvas la pozitivajn efikojn de korpaj aktivecoj pri nia cerbo. Sed kiom necesas ŝviti por tio?
La esploristoj de la universitato de Tsukuba pristudis la efikon de tre leĝera senstresa trejnado pri nia memoro. Tiucele ili igis 36 sanajn testpersonojn en la aĝo de proksimume 20 jaroj treti dum dek minutoj sur kuŝergometro. Post tio la testpersonoj plenumis diversajn memortaskojn.
Ĉe parto de la grupo krome estis faritaj skanaĵoj de la cerbo por kontroli la aktivecon en la hipokampo. Tiu parto de la cerbo estas ĉefe respondeca por la memorkapablo kaj apartenas al la limba sistemo. Laŭ kreskanta aĝo ĉe la homo la hipokampo ŝrumpas, kaj per tio sekve malboniĝas pensaj kaj memoraj procezoj. Studaĵo de la universtitato de Pittsburgh montris jam en la jaro 2011 ke regulaj leĝeraj aerobikaj sportekzercoj kondukas al relativa pligrandiĝo de la hipokampo.
Kiel la sciencistoj de la aktuala studaĵo montris, sufiĉas jam mallonga unuo de sporto sur la kuŝbiciklo por plialtigi la konektivon inter la tiel nomata gyrus dentatus en la hipokampo kaj la cerba kortekso. En la gyrus dentatus ekestas ĉe la homo ĝis la plenkreska aĝo novaj nervoĉeloj, koresponde al tio tiu regiono estas grava por la fleksebleco de la cerbo - kaj tio validas supozeble ĝis la alta aĝo. Ju pli alta estas la konektivo, des pli bonaj estis laŭ la esploristoj la rezultoj en la memorekzercoj.
Restas tamen malklare kiuj molekulaj, sinapsaj kaj ĥemiaj procezoj en la cerbo estas stimulataj per la leĝeraj movoj. Por tio laŭ la esploristoj necesas sekvaj esploroj.

Nenhum comentário:

Postar um comentário