domingo, 20 de novembro de 2022

Lecioneto / pequena lição 95

-ant/. Suf. prezentanta la plenumanton de procezo dum ties plenumiĝo (t.n. «de aktiva prezenca participo»): lupo dormanta ŝafon ne kaptas Z; en la kandelingo sidis brulanta kandelo Z; beleta servistino estis prenanta akvon: ŝi refreŝigis Knuton per freŝa trinko Z. imperfekto.

-ante. Responda adv., uzebla nur, kiam la plenumanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: promenante sur la strato, mi falis Z. Rim. «La adv-an formon ni uzas nur anst. «kiam li (ŝi, ĝi, ili) antas aŭ «ĉar li… antas» (Z.)».

-anto. Persono aŭ objekto, kiu plenumas iun procezon: la parolanto; la Estanto sendis min al vi! X; 💡 aganto (substanco), dividanto (nombro), deterganto (solvaĵo), fleksanto (muskolo), rezultanto (vektoro) ks.

-int/. Suf., prezentanta la plenumanton de procezo post ties plenumiĝo (t.n. «de aktiva preterita part.»): pasinta doloro for el memoro Z; la suno ankoraŭ ne estis leviĝinta Z; la mopso estis mortinta tiun matenon k enterigita tie en la korto Z; li estis dirinta, k ĉiuj silentadis; se Volapük estus aperinta 5−6 jarojn pli frue, li (Z) certe perdus la paciencon Z; kiam vi venis, mi estis jam fininta mian laboron Z. perfekto.

-inte. Responda adv., uzebla nur, kiam la plenumanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: trovinte pomon, mi ĝin manĝis Z.

-into. Persono aŭ objekto, kiu finplenumis iun procezon: la parolinto (la homo, kiu finis sian paroladon); falinton ĉiu atakas Z


-ont/. Suf., prezentanta la plenumanton de procezo pli frue ol ties plenumiĝo (t.n. «de aktiva futura part.»): la venonta gasto estas ankoraŭ en la vojo Z; la edzino de Pinehas estis graveda, baldaŭ naskonta X; la sekvonta tempo glorigos la Galileon de la nacioj X; la bopatrino veturis, por preni sur sin la mastrumaĵon: Kala (ŝia filino) estis sidonta sub vitra kloŝo! Z; en Aprilo devis iri ŝipo al Norvegujo, k G. estis kunveturonta Z.

-onte. Responda adv., uzebla nur, kiam la plenumanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: ironte promeni, purigu (sk. «vi») vian veston Z.

-onto. Persono aŭ objekto, kiu plenumos iun procezon: mi scias, ke mia liberigonto vivas X; sieĝontoj venas el lando malproksima X; pendonto ne dronos Z; la Savonto Z.

PVI – 2020

https://vortaro.net/#ont_kd

Nenhum comentário:

Postar um comentário