sábado, 12 de novembro de 2022

Liberiĝo de la animo / Emancipação da alma.

24. Dum la dormo nur la korpo ripozas, sed la Spirito ne dormas, profitante la korpan ripozon kaj la tempon, kiam lia ĉeesto ne estas necesa, por memstare agi kaj iri kien li volas; tiam li ĝuas sian liberecon kaj la plenecon de siaj fakultoj. Dum la vivo la Spirito neniam komplete apartiĝas de la korpo; kiel ajn malproksimen li transportiĝas, li ĉiam restas al ĝi ligita per ia fluideca ligilo, kiu servas por lin voki, en la okazo kiam lia ĉeesto estas necesa. Nur la morto rompas tiun ligilon.

“La dormo parte liberigas la animon el la korpo: kiam oni dormas, oni troviĝas, dum kelkaj momentoj, en stato, en kiu oni daŭre restadas post la morto. La Spiritoj, kiuj, ĉe la morto, tuj liberiĝas de la materio, havis, dum la vivo, saĝajn sonĝojn; dum dormado, ili iras renkonte al estuloj superaj ol ili, kaj kun tiuj ili vojaĝas, interparolas kaj sin instruas; ili eĉ kunhelpas por verkoj, kiujn ili postmorte trovas jam finitaj. Ankaŭ tio devas instrui vin ne timi la morton, ĉar vi mortas ĉiutage, kiel asertis sankta viro.

“Tio validas rilate la altrangajn Spiritojn; la granda plimulto de la Spiritoj enkarniĝintaj sur la Tero, tiuj, kiuj, ĉe la momento de l’ morto, restas longajn horojn konsternitaj kaj senkonsilaj —, tiuj, dum dormo, iras al mondoj pli malaltaj ol la Tero, al kiuj malnovaj amikoj ilin vokas, aŭ al plezuroj pli malnoblaj ol tiuj, kiujn ili ĉi tie trovas; ili iras sorbi doktrinojn pli trivialajn, pli abomenajn, pli malutilajn, ol tiuj praktikataj de ili ĉe vi. La origino de simpatio inter la terloĝantoj kuŝas ĝuste sur tiu fakto, ke, vekiĝante, oni sin sentas alligita per la koro al tiuj, kun kiuj oni ĵus pasigis ok aŭ naŭ horojn de feliĉo aŭ plezuro. Kio ankaŭ klarigas neforigeblajn antipatiojn inter la homoj estas tio, ke ni intime scias, ke la antipatiataj personoj havas konsciencon alian ol la nia, ĉar ni konas tiujn personojn, eĉ se neniam antaŭe ni ilin vidis per niaj okuloj mem. Tio ankoraŭ klarigas nian indiferentecon, ĉar al iu ne interesas novaj amikoj, kiam ili scias, ke aliaj homoj lin amas kaj al li sin donas. Resume, dormo havas sur la vivon influon pli grandan, ol vi supozas.

“Per dormo la enkarniĝintaj Spiritoj ĉiam kontaktas kun la spirita mondo; ĝuste pro tio la Superaj Spiritoj konsentas, sen tro granda malvolonto, enkarniĝi sur la Tero. Dio volis, ke, dum sia kontakto kun la malvirto, ili povu iri refreŝiĝi ĉe la fonto de bono, por ke ili, kiuj ĉi tien venas por instrui siajn fratojn, ankaŭ ne forfalu. Dormo estas la pordo, kiun Dio malfermis al iliaj ĉielaj amikoj; ĝi estas la senlaciga amuzo post laboro, dum ili atendas la grandan finan elliberiĝon, kiu ilin rekondukos al ĉies vera patrujo.

“Sonĝo estas la memoro pri tio, kion via Spirito vidis dum dormo; sed, rimarku, ke vi ne ĉiam sonĝas, ĉar vi ne ĉiam memoras, kion vi vidis, aŭ ĉion, kion vi vidis. Tiu memoro ne troviĝas en via animo tute plene; ĝi estas ofte nur memoro pri la konfuziĝo de la animo ĉe sia forflugo aŭ reveno, transiĝo, al kiu aliĝas la memoro pri tio, kion vi faris aŭ kio vian Spiriton okupas en maldormeco; se ne estus tiel, kiel vi klarigus la absurdajn sonĝojn, kiujn ĉiu havas, tiel la plej kleraj, kiel la plej simplaj homoj? La malbonaj Spiritoj profitas ankaŭ la sonĝojn, por turmenti la malfortajn kaj malkuraĝajn animojn.

“La mallogikeco de la sonĝoj estas klarigata ankaŭ per la mankantaj punktoj, estigitaj de nekompleta memorado pri tio, kion ni vidis dum dormo. Io sama okazus al rakonto, el kiu oni senelekte fortranĉus frazojn aŭ partojn de frazoj; se kunigitaj, la restintaj fragmentoj havus nenian logikan signifon. “Cetere, vi baldaŭ vidos elvolviĝi alian ankoraŭ nekonatan specon de sonĝoj; ĝi estas tiel malnova kiel tiu de vi jam konata. La sonĝo de Johana de Arko, tiu de Jakobo, tiuj de la judaj profetoj kaj de kelkaj hindaj divenistoj estas memoro de la animo tute libera de la korpo, memoro pri tiu dua vivo, pri kiu mi antaŭ nelonge parolis al vi.” (La Libro de la Spiritoj, Dua Parto, ĉap. VIII, n-ro 400 kaj sekvantaj.)

25. La sendependeco kaj libereco de la animo evidente manifestiĝas ĉefe en la fenomeno de la natura, magneta somnambulismo, en la katalepsio kaj en la letargio. La somnambula klarvideco estas nenio alia, ol la kapableco de la animo vidi kaj senti sen la helpo de la materiaj organoj. Tiu kapableco estas unu el la animaj atributoj, kuŝanta en ĝia memo, dum la korpaj organoj estas malvastaj kanaloj, tra kiuj venas al ĝi certaj perceptoj. La transvidado, kiun kelkaj somnambuloj posedas, rezultas el translokiĝo de la animo, kiu vidas tion, kio okazas en la lokoj, kien ĝi transportiĝis. Dum siaj migradoj la animo ĉiam estas vestita per sia perispirito, peranto de ĝiaj sensacoj, kiu, kiel ni jam diris, neniam plene malligiĝas de la korpo. La apartiĝo de la animo kaŭzas la inertecon de la korpo, kiu iafoje ŝajnas senviva.

26. Tiu apartiĝo ankaŭ povas ekesti, en diversaj gradoj, dum la maldorma stato, sed en tiuj okazoj la korpo neniam plene ĝuas sian normalan aktivecon; ĉiam estas ia absorbiteco, ia pli aŭ malpli kompleta forliberiĝo de la surteraj aferoj; la korpo ne dormas, ĝi paŝas, agas, sed la okuloj rigardas ne vidante, per kio oni komprenas, ke la animo estas aliloke. Kiel ĉe somnambulismo, la animo vidas forestantajn aferojn, havas perceptojn kaj sensacojn al ni ne konatajn, kaj iafoje antaŭscias certajn estontaĵojn, kies ligitecon kun la nunaĵoj ĝi perceptas. Penetrante la nevideblan mondon, ĝi vidas la Spiritojn, kun kiuj ĝi povas interparoli kaj kies pensojn ĝi al ni povas transsendi.

La forgeso pri la okazintaĵo ordinare sekvas la revenon en la normalan staton, sed la animo kelkfoje konservas pri ĝi pli aŭ malpli svagan memoron, kiel post iu sonĝo.

27. Iafoje la liberiĝo de la animo malfortigas la fizikajn sensacojn en tia maniero, ke ĝi estigas veran nesentivecon, kiu, en la momentoj de ekzaltiteco, povas igi la animon indiferente elporti la plej vivajn dolorojn. Tiu nesentiveco devenas de la liberiĝo de la perispirito, transigilo de la korpaj sensacoj: la forestanta Spirito ne sentas la vundojn faritajn al la korpo.

28. La kapableco de la animo por liberiĝo, en ties plej simpla manifestiĝo, estigas la tiel nomatan maldorman sonĝon; al certaj personoj tiu kapableco ankaŭ havigas la antaŭscion, el kiu fontas la antaŭsentoj; ĉe pli alta grado de elvolviĝo ĝi estigas la fenomenon nomatan dua vidado, duobla vidado aŭ maldorma somnambulismo.

29. La ekstazo prezentas la plej altan gradon de liberiĝo de la animo. Dum sonĝo kaj dum somnambulismo, la animo travagas la terajn mondojn; dum ekstazo, ĝi penetras nekonatan mondon, tiun de la eterecaj Spiritoj, kun kiuj ĝi komunikiĝas, tamen ne transpasante difinitajn limojn, ĉar, alie, ĝi rompus la ligilojn, kiuj ĝin tenas ĉe la korpo. Ia blindiga stranga brilego ĝin ĉirkaŭas; harmonioj, ne konataj sur la Tero, ĝin ravas; nedireble agrabla stato ĝin penetras: ĝi anticipe ĝuas la ĉielan feliĉon, kaj oni povas diri, ke ĝi metas piedon sur la sojlon de la eterneco. En la ekstazostato la neniiĝo de la korpo estas preskaŭ kompleta; restas al ĝi, por tiel diri, nur la organa vivo, kaj oni sentas, ke la animo estas al ĝi alligita per nenio krom simpla fadeno, kiun la plej malgranda peno rompus senrevene.” (La Libro de la Spiritoj, n-ro 455.)

30. La ekstazo, ne malpli ol la aliaj gradoj de liberiĝo de la animo, ne estas imuna de eraroj, pro kio la ekstazulaj revelacioj tute ne esprimas ĉiam la absolutan veron. La kaŭzo de tio kuŝas en la neperfekteco de la homa Spirito, kiu, nur post sia alveno al la pinto de la skalo, povas klare juĝi la aferojn. Ĝis tiam al li ne estas donite ĉion vidi kaj ĉion kompreni. Se, post la morto, kiam kompleta estas la disiĝo, li ne ĉiam ĝuste vidas; se estas tiuj ankoraŭ influataj de la surteraj antaŭjuĝoj kaj ne komprenantaj la aferojn de la nevidebla mondo, en kiu ili troviĝas, do tiel same devas okazi, kaj pro des pli forta motivo, al Spirito ankoraŭ ligita al la karno.

Ĉe la ekstazuloj estas kelkfoje pli da ekzaltiteco ol vera klarvideco, aŭ, pli ĝuste, la ekzaltiteco malhelpas lian klarvidecon, pro kio liaj revelacioj ofte prezentas ian miksaĵon el veraĵoj kaj eraroj, el sublimaj kaj eĉ ridindaj aferoj. Malsuperaj Spiritoj ankaŭ profitas tiun ekzaltitecon – kiu ĉiam estas kaŭzo de malforteco kiam oni ne scias ĝin regi - por mastri la ekstazulon. Tiucele ili prenas antaŭ liaj okuloj eksteraĵojn, kiuj lin tenas ĉe liaj ideoj aŭ antaŭjuĝoj en tia maniero, ke liaj revelacioj ofte estas nenio alia ol reflektoj de liaj kredoj. Tio estas rifo, kiun nur altrangaj Spiritoj povas al si evitigi kaj kontraŭ kiu esploranto devas sin gardi.

31. Estas personoj, kies perispirito identiĝas kun la korpo en tia maniero, ke la disiĝo de la animo ne fariĝas alie ol kun pleja malfacilo, eĉ en la momento de la morto; ili estas ĝenerale tiuj, kiuj vivis prefere por la materio; ankaŭ tiuj, kies morto fariĝas pli suferiga, pli angora, kaj kies agonio estas pli longa kaj dolora. Sed estas male aliaj, kies animoj teniĝas al la korpo per tiel malfortikaj ligiloj, ke la disiĝo efektiviĝas sen skuoj, kun pli granda facilo kaj ofte antaŭ ol la korpo mortis. Proksimiĝante al la vivofino, tiaj animoj jam duonvidas la mondon, en kiun ili eniros kaj al kiu ili aspiras en la momento de la kompleta liberiĝo.

Libro: Postmortaj Verkoj - Allan Kardec.

24. Durante o sono, apenas o corpo repousa; o Espírito, esse não dorme; aproveita-se do repouso do primeiro e dos momentos em que a sua presença não é necessária para atuar isoladamente e ir aonde quiser, no gozo então da sua liberdade e da plenitude das suas faculdades. Durante a encarnação, o Espírito jamais se acha completamente separado do corpo; qualquer que seja a distância a que se transporte, conserva-se preso sempre àquele por um laço fluídico que serve para fazê-lo voltar à prisão corpórea, desde que a sua presença ali se torne necessária. Esse laço só a morte o rompe.

O sono liberta a alma parcialmente do corpo. Quando dorme, o homem se acha por algum tempo no estado em que fica permanentemente depois que morre. Tiveram sonos inteligentes os Espíritos que, desencarnando, logo se desligam da matéria. Esses Espíritos, quando dormem, vão para junto dos seres que lhes são superiores. Com estes viajam, conversam e se instruem. Trabalham mesmo em obras que se lhes deparam concluídas, quando volvem, morrendo na Terra, ao Mundo Espiritual. Ainda esta circunstância é de molde a vos ensinar que não deveis temer a morte, pois que todos os dias morreis, como disse um santo.

Isto, pelo que concerne aos Espíritos elevados. Pelo que respeita ao grande número de homens que, morrendo, têm que passar longas horas na perturbação, na incerteza de que tantos já vos falaram, esses vão, enquanto dormem, ou a mundos inferiores à Terra, aonde os chamam velhas afeições, ou em busca de gozos quiçá mais baixos do que os em que aqui tanto se deleitam. Vão beber doutrinas ainda mais vis, mais ignóbeis, mais funestas do que as que professam entre vós. E o que gera a simpatia na Terra é o fato de sentir-se o homem, ao despertar, ligado pelo coração àqueles com quem acaba de passar oito ou nove horas de ventura ou de prazer. Também as antipatias invencíveis se explicam pelo fato de sentirmos em nosso íntimo que os entes com quem antipatizamos têm uma consciência diversa da nossa. Conhecemo-los sem nunca os termos visto com os olhos. É ainda o que explica a indiferença de muitos homens. Não cuidam de conquistar novos amigos, por saberem que muitos têm que os amam e lhes querem. Numa palavra: o sono influi mais do que supondes na vossa vida.

Graças ao sono, os Espíritos encarnados estão sempre em relação com o mundo dos Espíritos. Por isso é que os Espíritos Superiores assentem, sem grande repugnância, em encarnar entre vós. Quis Deus que, tendo de estar em contato com o vício, pudessem eles ir retemperar-se na fonte do bem, a fim de igualmente não falirem, quando se propõem a instruir os outros. O sono é a porta que Deus lhes abriu, para que possam ir ter com seus amigos do Céu; é o recreio depois do trabalho, enquanto esperam a grande libertação, a libertação final, que os restituirá ao meio que lhes é próprio.

O sonho é a lembrança do que o Espírito viu durante o sono. Notai, porém, que nem sempre sonhais. Que quer isso dizer? Que nem sempre vos lembrais do que vistes, ou de tudo o que havias visto, enquanto dormíeis. É que não tendes então a alma no pleno desenvolvimento de suas faculdades. Muitas vezes, apenas vos fica a lembrança da perturbação que o vosso Espírito experimenta à sua partida ou no seu regresso, acrescida da que resulta do que fizestes ou do que vos preocupa quando despertos. A não ser assim, como explicaríeis os sonhos absurdos, que tanto os sábios, quanto as mais humildes e simples criaturas têm? Acontece também que os maus Espíritos se aproveitam dos sonhos para atormentar as almas fracas e pusilânimes.

Em suma, dentro em pouco vereis vulgarizar-se outra espécie de sonhos. Conquanto tão antiga como a de que vimos falando, vós a desconheceis. Refiro-me aos sonhos de Joana, ao de Jacó, aos dos profetas judeus e aos de alguns adivinhos indianos. São recordações guardadas por almas que se desprendem quase inteiramente do corpo, recordações dessa segunda vida a que ainda há pouco aludíamos (O livro dos espíritos, q. 402).

25. A independência e a emancipação da alma se manifestam, de maneira evidente, sobretudo no fenômeno do sonambulismo natural e magnético, na catalepsia e na letargia. A lucidez sonambúlica não é senão a faculdade, que a alma tem, de ver e sentir sem o concurso dos órgãos materiais. É um de seus atributos essa faculdade e reside em todo o seu ser, não passando os órgãos do corpo de estreitos canais por onde lhe chegam certas percepções. A visão a distância, que alguns sonâmbulos possuem, provém de um deslocamento da alma, que então vê o que se passa nos lugares a que se transporta. Em suas peregrinações, ela se acha sempre revestida do seu perispírito, agente de suas sensações, mas que nunca se desliga completamente do corpo, como já ficou dito. O afastamento da alma produz a inércia do corpo, que às vezes parece sem vida.

26. Esse afastamento ou desprendimento pode também operar-se, em graus diversos, no estado de vigília. Mas, então, jamais o corpo goza inteiramente da sua atividade normal; há sempre uma certa absorção, um alheamento mais ou menos completo das coisas terrestres. O corpo não dorme, caminha, age, mas os olhos olham sem ver, dando a compreender que a alma está algures. Como no sonambulismo, ela vê as coisas distantes; tem percepções e sensações que desconhecemos; às vezes, tem a presciência de alguns acontecimentos futuros pela ligação que percebe existir entre eles e os fatos presentes. Penetrando no Mundo Invisível, vê os Espíritos com quem lhe é possível entabular conversação e cujos pensamentos lhe é dado transmitir.

À sua volta ao estado normal, de ordinário sobrevém o esquecimento do que se passou. Algumas vezes, porém, ela conserva uma lembrança mais ou menos vaga do ocorrido, como se tivesse tido um sonho.

27. Não raro, a emancipação da alma amortece tanto as sensações físicas, que chega a produzir verdadeira insensibilidade que, nos momentos de exaltação, lhe possibilita suportar com indiferença as mais vivas dores. Provém essa insensibilidade do desprendimento do perispírito, agente transmissor das sensações corporais. Ausente, o Espírito não sente as feridas feitas no corpo.

28. Em sua manifestação mais simples, a faculdade que a alma tem de emancipar-se produz o que se denomina o devaneio em vigília. A algumas pessoas, essa emancipação também dá a presciência, que se traduz pelos pressentimentos; em grau mais avançado de desprendimento, produz o fenômeno conhecido pelo nome de “segunda vista”, “vista dupla”, ou “sonambulismo vígil”.

29. O êxtase é a emancipação da alma no grau máximo. No sonho e no sonambulismo, o Espírito anda em giro pelos mundos terrestres. No êxtase, penetra em um mundo desconhecido, o dos Espíritos etéreos,com os quais entra em comunicação, sem que, todavia, lhe seja lícito ultrapassar certos limites, porque, se os transpusesse, totalmente se partiriam os laços que o prendem ao corpo. Cerca-o então resplendente e desusado fulgor, inebriam-no harmonias que na Terra se desconhecem, indefinível bem-estar o invade: goza antecipadamente da beatitude celeste e bem se pode dizer que pousa um pé no limiar da eternidade. No estado de êxtase, o aniquilamento do corpo é quase completo. Fica-lhe somente, pode-se dizer, a vida orgânica. Sente-se que a alma se lhe acha presa unicamente por um fio, que mais um pequenino esforço quebraria sem remissão (O livro dos espíritos, q. 455).

30. Como em nenhum dos outros graus de emancipação da alma, o êxtase não é isento de erros, pelo que as revelações dos estáticos longe estão de exprimir sempre a verdade absoluta. A razão disso reside na imperfeição do espírito humano; somente quando ele há chegado ao cume da escala pode julgar das coisas lucidamente; antes não lhe é dado ver tudo, nemtudo compreender. Se, após o fenômeno da morte, quando o desprendimento é completo, ele nem sempre vê com justeza; se muitos há que se conservam imbuídos dos prejuízos da vida, que não compreendem as coisas do mundo visível, onde se encontram, com mais forte razão o mesmo há de suceder com o Espírito ainda retido na carne.

Há por vezes, nos extáticos, mais exaltação que verdadeira lucidez, ou, melhor, a exaltação lhes prejudica a lucidez, razão por que suas revelações são com frequência mistura de verdades e erros, de coisas sublimes e outras ridículas. Também Espíritos inferiores se aproveitam dessa exaltação, que é sempre uma causa de fraqueza quando não há quem saiba governá-la, para dominar o extático, e, para conseguirem seus fins, assumem aos olhos deste aparências que o aferram às suas ideias e preconceitos, de modo que suas visões e revelações não vêm a ser mais do que reflexos de suas crenças. É um escolho a que só escapam os Espíritos de ordem elevada, escolho diante do qual o observador deve manter-se em guarda.

31. Pessoas há cujo perispírito se identifica de tal maneira com o corpo, que só com extrema dificuldade se opera o desprendimento da alma, mesmo por ocasião da morte; são, em geral, as que viveram mais para a matéria; são também aquelas para as quais a morte é mais penosa, mais cheia de angústias, mais longa e dolorosa a agonia. Outras há, porém, cujas almas, ao contrário, se acham presas ao corpo por liames tão frágeis, que a separação se efetua sem abalos, com a maior facilidade e frequentemente antes que se dê a morte do corpo. Ao aproximar-se-lhes o termo da vida, essas almas entreveem o mundo onde vão penetrar e pelo qual aspiram no momento da libertação completa.

Livro: Obras Póstumas – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário