sábado, 26 de novembro de 2022

Lecioneto / pequena lição 96

Pro = Por causa de, em troca de.

Mi dankas al vi pro via atendo al mia deziro

La homo demandas ŝin pro kio ŝi ploras.

Ni venis pro serioza afero.

Estis vintro, kaj pro tio la bestoj dormadis.

Mi amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj pro ŝia bonkoreco.

Livro: As Preposições em Esperanto.

Celso Martins.


📖★pro.

I -

Prep., montranta:

1 la kaŭzon de ago: pro multo da arboj li arbaron ne vidas Z; pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela Z; liaj okuloj ĉesis funkcii pro maljuneco X; pro manko de loko mi ne povas ĉi tie […] Z; ŝi pro li perdis fianĉon Z (Kp: kiu perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla A. Z); miaj palpebroj malleviĝis pro stranga dormemeco Z;

2 la motivon de ago: mi venis pro serioza afero Z; mi ridas pro lia naiveco Z; li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco Z; mi timas pro la urbo Z; trinki pro ies sano Z; pro pano k mosto ili kunvenas X; (oferojn) ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi X; restu, pro Dio! Z ( per); pro plezuro, pro ĝentileco Z; pro formo potenculon ni demandas Z; li demandis ŝin, pro kio ŝi ploras Z;

3 (ark.) la objekton kiun oni interŝanĝas kontraŭ alia: kion vi donos pro tio? Z; pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon k oleon X; David aĉetis la bovojn pro 50 sikloj X; manĝaĵon aĉetu de ili pro mono X; ili vendu la bovon k dividu inter si la monon pro ĝi X; kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi X; ili demandis, kiom li postulas pro la feloj Z; okulon pro okulo, denton pro dento X; niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro (anstataŭ) la loĝantoj de la lando X; vi manĝos grenon malnovan, k vi elportos la malnovan pro (anstataŭ) la nova X; ne prenu elaĉeton pro animo de mortiginto X. kontraŭ 4, por 3, 4. Rim. La distingo inter kaŭzo k celo de ago ne estas ĉiam klara, k tial la prep-oj por k pro povas havi sencojn preskaŭ identajn. Oni ne povas diri «morti por nesingardemo» anst. «morti pro nesingardemo»; sed inter «morti por la patrujo» k «morti pro la patrujo» ekzistas nur nuanco: la unua esprimas plivole la entuziasmon, la dua la rezignacion. Same pri «pagi monon pro io» (oni insistas pri la elspezo) k «pagi monon por io» (oni insistas pri la akiro). En «ĉiuj Egiptoj fosis pro akvo por trinki», Z. ne skribis «por akvo» nur por eviti ripeton, sed por estus tie pli konvena. pro tio, ke. Subjunkcio, esprimanta kaŭzon aŭ motivon: mi ne indulgos ilin pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn X; vi vidas do, ke vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron Z. tial ke, ĉar.

PIV 2020.

Nenhum comentário:

Postar um comentário