terça-feira, 14 de fevereiro de 2012

Antaŭaj Kaŭzoj de la Afliktoj / Causas Anteriores das Aflições

Antaŭaj Kaŭzoj de la Afliktoj
Sed, se kelkaj malbonoj, en tiu ĉi vivo, havas kiel kaŭzon la homon mem, ekzistas aliaj, al kiuj, almenaŭ laŭŝajne, li estas tute fremda, kaj kiuj lin frapas kvazaŭ fatale. Tiaj, ekzemple, la perdo de l’ amataj estuloj, la malapero de la subtenantoj de familio; tiaj ankaŭ la akcidentoj, kiujn nenia antaŭvidemo povis eviti; ekonomiaj malsukcesoj, kiuj spitas ĉiajn zorgojn de la singardemo; la naturaj plagoj; fine, la denaskaj kriplaĵoj, precipe tiuj, kiuj malebligas al tiom da malfeliĉuloj la rimedojn perlabori sian vivon: misformaĵoj, idioteco, kreteneco, kc.
Tiuj, kiuj naskiĝas en tiaj kondiĉoj certe nenion faris en tiu ĉi vivo por meriti, sem kompenso, la bedaŭrindan sorton, kiun ili ne povis eviti, kiun ili estas senpovaj por ŝanĝi per si mem, kaj kiu metas ilin sub la arbitron de la publika kompato. Kial do estuloj tiel malfeliĉaj, dum ĉe ilia flanko, sub la sama tegmento, en la sama familio, aliaj estas favorataj en ĉiaj manieroj?
Fine, kion diri pri l’ infanoj, kiuj mortas en frua aĝo kaj konis de la vivo nur la suferojn? Jen problemoj, kiujn nenia filozofio povis iam solvi, anomalioj, kiujn nenia religio povis pravigi kaj kiuj estus la neo de la Boneco, de la Justeco kaj de la Providenco de Dio, laŭ la hipotezo, ke la animo estus kreita samtempe kun la korpo kaj ke ĝia sorto estus neŝanĝeble fiksita post kelkmomenta restado sur la tero. Kion ili faris, tiuj animoj, kiuj ĵus eliris el la manoj de la Kreanto, por suferi tiom da ĉagrenoj en ĉi tiu mondo kaj meriti en la estonteco iun rekompencon aŭ punon, se ili ne povis fari bonon, nek malbonon?
Tamen, laŭ la aksiomo, ke  ĉiu efiko havas ian kaŭzon, tiuj ĉagrenoj estas efikoj, kiuj devas havi ian kaŭzon; kaj se oni akceptas Dion justan, tiu kaŭzo devas do esti justa. Nu, la kaŭzo antaŭiras ĉiam la efikon, kaj se ĝi ne troviĝas en la nuna vivo, ĝi devas esti antaŭa je tiu ĉi vivo, tio estas, aparteni al iu antaŭa ekzistado. Aliflanke, ĉar Dio ne povas puni pro farita bono, nek pro ne farita malbono, se ni estas punataj, ni do faris malbonon; se ni ne faris malbonon en tiu ĉi vivo, ni ĝin faris en alia. Tiun alternativon ne estas eble eviti, kaj la logiko montras, en kiu flanko estas la justeco de Dio.
La homo ne estas do ĉiam punata, aŭ plene punata, en sia nuna ekzistado, sed li neniam sin tiras el la sekvo de siaj kulpoj. La prosperado de malbonulo estas nur momenta, kaj se siajn kulpojn li ne elpagas hodiaŭ, li ja ilin elpagos morgaŭ, dum tiu, kiu suferas, elaĉetas sian pasintecon. La malfeliĉo, kiu, unuavide, ŝajnas nemeritita, havas do sian pravon de ekzisto, kaj kiu suferas, tiu povas ĉiam diri: “Pardonu min, Sinjoro, ĉar mi pekis.”
La suferoj pro antaŭaj kaŭzoj estas ofte, kiel la suferoj pro nunaj kulpoj, la natura sekvo de eraro farita; tio estas, obeante rigoran justecon, laŭmerite disdonatan, la homo suferas tion, kion li igis aliajn suferi; se li estis malmolkora kaj nehumana, li povos esti siavice traktata severege kaj senkompate; se li estis malhumila, li povos naskiĝi en la plej humiliga kondiĉo; se li estis avara, aŭ egoista, aŭ se li misuzis sian riĉecon, li povos esti senigita je la vivrimedoj; se li estis malbona filo, li povos suferi pro la konduto de siaj infanoj, ktp.
Tiel, per la plureco de l’ ekzistadoj kaj per la destino de la tero kiel kulpelaĉeta mondo, estas klarigitaj la anomalioj, kiujn prezentas la disdivido de la feliĉo kaj de la malfeliĉo inter la bonuloj kaj la malbonuloj sur la tero. Tiu anomalio ŝajnas ekzisti nur tial, ke oni havas sian vidpunkton nur el la nuna vivo; sed, se oni leviĝas per la penso, tiel, ke oni ampleksas tutan serion da ekzistadoj, oni vidas, ke ĉiu ricevas laŭ sia merito, sem elkalkulo de tio, kio estas farata al li en la mondo de la Spiritoj, kaj ke la justeco de Dio neniam estas interrompata.
La homo neniam devas forgesi, ke li troviĝas em malsupera mondo, al kiu li estas tenata nur de siaj malperfektaĵoj. ĉe ĉiu bato de la sorto, li devas diri al si, ke, se li apartenus al mondo pli progresinta, tio ne okazus al li, kaj ke dependas de li ne plu reveni ĉi tien, se li laboros por sia pliboniĝo.
La ĉagrenoj de la vivo povas esti trudataj al Spiritoj obstinaj aŭ treege malkleraj, por ke ili plenscie faru elekton; sed tiuj ĉagrenoj estas libere elektataj kaj akceptataj de la pentintaj  Spiritoj, kiuj volas ripari la malbonon, kiun ili faris, kaj provi pli bone konduti. Tiel agas iu, kiu, fuþinte sian taskon, petas rekomenci ĝin, por ne perdi la profiton de sia laboro. Tiuj ĉagrenoj estas do samtempe kulpelaĉeto de la pasinteco, kiun ili punas, kaj provoj por la estonteco, kiun ili preparas. Ni danku Dion, kiu, laŭ Sia Boneco, donas al la homo la eblon ripari siajn erarojn kaj lin ne kondamnas senrimede pro l’ unua kulpo.
Tamen oni ne devas opinii, ke ĉiu sufero elportata en tiu ĉi mondo estas nepra montro de difinita kulpo; ili ofte estas simplaj provoj, kiujn elektis la Spirito, por fini sian puriĝon kaj plirapidigi sian progreson. Tiel, la kulpelaĉeto estas ĉiam provo, sed la provo ne ĉiam estas kulpelaĉeto; sed provoj kaj kulpelaĉetoj estas ĉiam signo de ia malsupereco, ĉar kio estas perfekta, tio ne plu bezonas esti elprovata. Iu Spirito povas do esti atinginta difinitan gradon de alteco, sed, dezirante progresi plu, li petas ian mision, ian taskon, en kiu ju pli peniga estos la batalo, des pli granda estos lia rekompenco, se li fine venkos. Tiaj estas precipe tiuj personoj kun nature bonaj instinktoj, nobla animo, superaj denaskaj sentoj, kiuj laŭŝajne nenion malbonan kunportis el sia antaŭa ekzistado kaj kiuj eltenas kun rezignacio tute kristana la plej grandajn dolorojn, petante Dion, ke ili povu suferi senmurmure. Kontraŭe, oni povas konsideri kulpelaĉeto la afliktojn kiuj instigas murmurojn kaj puŝas la homon al ribelo kontraŭ Dio.
La sufero, kiu ne instigas murmurojn, povas sendube esti kulpelaĉeto, sed ĝi montras, ke ĝi estas memvole elektita, kaj ne trudita, kaj pruvas fortan decidon, kio estas signo de progreso.
La Spiritoj povas aspiri al la perfekta feliĉo nur tiam, kiam ili estas puraj: ĉiu makulo malpermesas al ili eniri en la feliĉajn mondojn. Tiaj estas la pasaĝeroj de ŝipo atakita de pesto, al kiuj la eniro en urbon estas malpermesata, ĝis ili estos elpurigitaj. En siaj diversaj enkorpaj ekzistadoj la Spiritoj iom post iom liberiĝas de siaj malperfektaĵoj. La provoj de la vivo progresigas, kiam oni bone eltenas ilin; kiel kulpelaĉetoj, ili forviŝas la kulpojn kaj purigas; ili estas medikamento, kiu purigas la vundon kaj resanigas la malsanulon; ju pli grava estas la malsano, des pli energia devas esti la kuracilo. Kiu multe suferas, tiu devas konfesi, ke li havis multon elaĉetotan, kaj ĝoji esti baldaŭ resanigita; dependas de lia rezignacio fari profita tiun suferon, kaj ne perdi ties frukton per murmuroj, ĉar, sen rezignacio, li devus rekomenci.
La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec (Ĉapitro V).



          Causas anteriores das aflições

                 (O Evangelho Segundo o Espiritismo, Allan Kardec - Capítulo V, 1864)

6. Mas, se há males nesta vida cuja causa primária é o homem, outros há também aos quais, pelo menos na aparência, ele é completamente estranho e que parecem atingi-lo como por fatalidade. Tal, por exemplo, a perda de entes queridos e a dos que são o amparo da família. Tais, ainda, os acidentes que nenhuma previsão poderia impedir; os reveses da fortuna, que frustram todas as precauções aconselhadas pela prudência; os flagelos naturais, as enfermidades de nascença, sobretudo as que tiram a tantos infelizes os meios de ganhar a vida pelo trabalho: as deformidades, a idiotia, o cretinismo, etc.

Os que nascem nessas condições, certamente nada hão feito na existência atual para merecer, sem compensação, tão triste sorte, que não podiam evitar, que são impotentes para mudar por si mesmos e que os põe à mercê da comiseração pública. Por que, pois, seres tão desgraçados, enquanto, ao lado deles, sob o mesmo teto, na mesma família, outros são favorecidos de todos os modos?

Que dizer, enfim, dessas crianças que morrem em tenra idade e da vida só conheceram sofrimentos? Problemas são esses que ainda nenhuma filosofia pôde resolver, anomalias que nenhuma religião pôde justificar e que seriam a negação da bondade, da justiça e da providência de Deus, se se verificasse a hipótese de ser criada a alma ao mesmo tempo que o corpo e de estar a sua sorte irrevogavelmente determinada após a permanência de alguns instantes na Terra. Que fizeram essas almas, que acabam de sair das mãos do Criador, para se verem, neste mundo, a braços com tantas misérias e para merecerem no futuro urna recompensa ou uma punição qualquer, visto que não hão podido praticar nem o bem, nem o mal?

Todavia, por virtude do axioma segundo o qual todo efeito tem uma causa, tais misérias são efeitos que hão de ter uma causa e, desde que se admita um Deus justo, essa causa também há de ser justa. Ora, ao efeito precedendo sempre a causa, se esta não se encontra na vida atual, há de ser anterior a essa vida, isto é, há de estar numa existência precedente. Por outro lado, não podendo Deus punir alguém pelo bem que fez, nem pelo mal que não fez, se somos punidos, é que fizemos o mal; se esse mal não o fizemos na presente vida, tê-lo-emos feito noutra. E uma alternativa a que ninguém pode fugir e em que a lógica decide de que parte se acha a justiça de Deus.

O homem, pois, nem sempre é punido, ou punido completamente, na sua existência atual; mas não escapa nunca às conseqüências de suas faltas. A prosperidade do mau é apenas momentânea; se ele não expiar hoje, expiará amanhã, ao passo que aquele que sofre está expiando o seu passado. O infortúnio que, à primeira vista, parece imerecido tem sua razão de ser, e aquele que se encontra em sofrimento pode sempre dizer: 'Perdoa-me, Senhor, porque pequei.

7. Os sofrimentos devidos a causas anteriores à existência presente, como os que se originam de culpas atuais, são muitas vezes a conseqüência da falta cometida, isto é, o homem, pela ação de uma rigorosa justiça distributiva, sofre o que fez sofrer aos outros. Se foi duro e desumano, poderá ser a seu turno tratado duramente e com desumanidade; se foi orgulhoso, poderá nascer em humilhante condição; se foi avaro, egoísta, ou se fez mau uso de suas riquezas, poderá ver-se privado do necessário; se foi mau filho, poderá sofrer pelo procedimento de seus filhos, etc.

Assim se explicam pela pluralidade das existências e pela destinação da Terra, como mundo expiatório, as anomalias que apresenta a distribuição da ventura e da desventura entre os bons e os maus neste planeta. Semelhante anomalia, contudo, só existe na aparência, porque considerada tão-só do ponto de vista da vida presente. Aquele que se elevar, pelo pensamento, de maneira a apreender toda uma série de existências, verá que a cada um é atribuída a parte que lhe compete, sem prejuízo da que lhe tocará no mundo dos Espíritos, e verá que a justiça de Deus nunca se interrompe.

Jamais deve o homem olvidar que se acha num mundo inferior, ao qual somente as suas imperfeições o conservam preso. A cada vicissitude, cumpre-lhe lembrar-se de que, se pertencesse a um mundo mais adiantado, isso não se daria e que só de si depende não voltar a este, trabalhando por se melhorar.

8. As tribulações podem ser impostas a Espíritos endurecidos, ou extremamente ignorantes, para levá-los a fazer uma escolha com conhecimento de causa. Os Espíritos penitentes, porém, desejosos de reparar o mal que hajam feito e de proceder melhor, esses as escolhem livremente. Tal o caso de um que, havendo desempenhado mal sua tarefa, pede lha deixem recomeçar, para não perder o fruto de seu trabalho As tribulações, portanto, são, ao mesmo tempo, expiações do passado, que recebe nelas o merecido castigo, e provas com relação ao futuro, que elas preparam. Rendamos graças a Deus, que, em sua bondade, faculta ao homem reparar seus erros e não o condena irrevogavelmente por uma primeira falta.

9. Não há crer, no entanto, que todo sofrimento suportado neste mundo denote a existência de uma determinada falta. Muitas vezes são simples provas buscadas pelo Espírito para concluir a sua depuração e ativar o seu progresso. Assim, a expiação serve sempre de prova, mas nem sempre a prova é uma expiação. Provas e expiações, todavia, são sempre sinais de relativa inferioridade, porquanto o que é perfeito não precisa ser provado. Pode, pois, um Espírito haver chegado a certo grau de elevação e, nada obstante, desejoso de adiantar-se mais, solicitar uma missão, uma tarefa a executar, pela qual tanto mais recompensado será, se sair vitorioso, quanto mais rude haja sido a luta. Tais são, especialmente, essas pessoas de instintos naturalmente bons, de alma elevada, de nobres sentimentos inatos, que parece nada de mau haverem trazido de suas precedentes existências e que sofrem, com resignação toda cristã, as maiores dores, somente pedindo a Deus que as possam suportar sem murmurar. Pode-se, ao contrário, considerar como expiações as aflições que provocam queixas e impelem o homem à revolta contra Deus.

Sem dúvida, o sofrimento que não provoca queixumes pode ser uma expiação; mas, é indício de que foi buscada voluntariamente, antes que imposta, e constitui prova de forte resolução, o que é sinal de progresso.

10. Os Espíritos não podem aspirar à completa felicidade, enquanto não se tenham tornado puros: qualquer mácula lhes interdita a entrada nos mundos ditosos. São como os passageiros de um navio onde há pestosos, aos quais se veda o acesso à cidade a que aportem, até que se hajam expurgado. Mediante as diversas existências corpóreas é que os Espíritos se vão expungindo, pouco a pouco, de suas imperfeições. As provações da vida os fazem adiantar-se, quando bem suportadas. Como expiações, elas apagam as faltas e purificam. São o remédio que limpa as chagas e cura o doente. Quanto mais grave é o mal, tanto mais enérgico deve ser o remédio. Aquele, pois, que muito sofre deve reconhecer que muito tinha a expiar e deve regozijar-se à idéia da sua próxima cura. Dele depende, pela resignação, tornar proveitoso o seu sofrimento e não lhe estragar o fruto com as suas impaciências, visto que, do contrário, terá de recomeçar.

Nenhum comentário:

Postar um comentário