domingo, 22 de novembro de 2015

Kutimo / HÁBITO

Kutimo
Kutimo estas ia vico da akumuliĝintaj mensaj reflektoj, efikantaj per konstanta instigo al rutino.
Heredantoj de la jarmiloj, kiujn ni konsumis en refarado de multaj inter si analogaj spertoj, ni ĝis nun vivis preskaŭ simile al barkoj flupelataj en la rivero el kutimoj, al kiuj ni senreziste alkonformiĝis.
Kun naturaj esceptoj, ni ĉiuj akiris la kutimon konsumi, per aŭtomata reflekto, la aliulajn pensojn, kio igis nin troigi niajn bezonojn kaj apartiĝi de simpleco, per kiu ni ja facile konstruus al ni pli bonan vivon.
Ĉirkaŭ tiuj bezonoj ni starigis tutan defendan sistemon surbaze de krueleco, per kiu ni vundis la proksimulon kaj konsekvence nin mem disŝiris.
Tiamaniere ni strukturis komplikan mekanismon el antaŭzorgo kaj malkonfido, translime de justa singardo, pasie konservante la instinkton de posedo. Per ĉi tiu instinkto ni kreis la reflektojn de egoismo kaj orgojlo, vantamo kaj timo, sub kies regado ni vane provis eskapi el la Diaj Leĝoj, irante, en la plimulto de la cirkonstancoj, kvazaŭ senatentaj, malfidelaj laboristoj, kiuj forlasus la altvaloran maŝinon, ĉe kiu ili devus fari gloran servadon, por fali, senspiraj aŭ maltrankvilaj, en ties dentradoarojn mem.
Ĉe tiu senelira rondo, la homo ordinare vivas sub la potenco de volonta nesciado, sin mem trompante depost la lulilo por elreviĝi transtombe, enfermita en la binomo iluziiĝo-seniluziiĝo, kie li restas longajn jarcentojn, komencante kaj rekomencante la vojon, sur kiu li nepre devas antaŭeniri.
Neniel tamen pravigeblus malŝati la konstruan rutinon, ĉar ja per ĝi la estaĵo leviĝas en la spaco kaj en la tempo, konkerante la rimedojn, kiuj nobligas al li la vivon.
Sed la evoluo ja trudas novajn kutimojn, celante, ke ni dekroĉiĝu de la malsuperaj formuloj kaj strebu pli altajn ciklojn de la ekzistado.
Jen kial ni rigardas en la Kristo - dia mejloŝtono de la homa renoviĝo - tutan programon de profundaj transformiĝoj por la spirito. Sen ia ajn perforto, li ŝanĝas la regulojn de la morala modo, en kiu la Tero vivadis de antaŭ pluraj jarmiloj. Kontraŭ la uzo de la sistema kondamno, li proponas la praktikadon de pardono. Antaŭ la rasa tradicio li kontraŭmetas la veran fratecon. Ĉe la forlasiteco de l’ malĝojo kaj senkuraĝo, en la krizaj horoj, li portas la novaĵon pri la eternaj feliĉoj rezervitaj al la afliktitoj, kiuj scias esperi, kaj al la justuloj, kiuj scias suferi.
La tuta apostola irado de Jesuo inter la homoj, ekde la Staltrogo, kiu starigas la kutimon de simpleco, ĝis la malhonorega kruco, kiu estigas la kutimon de sereneco kaj pacienco kun la certeco pri la releviĝo en la eternan vivon, estas splenda vico da reflektoj el la ĉiela vojo por la elaĉeto de la surtera homaro.
Ĝis nun, en la mondo, nia justeco spiras venĝon kaj nia amo gustas egoismon pro la kondiĉita reflekto de niaj senpripensaj agoj dum la jarmiloj antaŭintaj nian “hodiaŭon”. Ni tamen ne povas ignori, ke nur adoptante bonkorecon kaj komprenemon, ĉe la nepra devo edukiĝi kaj servadi, kiel aŭtomatajn kutimojn por la travivado de ĉiu tago, krom ankaŭ kunlaborante por ĉies sekureco kaj feliĉo eĉ koste de sinofero, ni reflektos en ni mem la veran feliĉon kiel rezulton de nia strebado al la vera bono.
Libro: Penso Kaj Vivo.
Emmanuel / Chico Xavier.
HÁBITO
O hábito é uma esteira de reflexos mentais acumulados, operando constante indução à rotina.
Herdeiros de milênios, gastos na recapitulação de muitas experiências análogas entre si, vivemos, até agora, quase que à maneira de embarcações ao gosto da correnteza, no rio de hábitos aos quais nos ajustamos sem resistência.
Com naturais exceções, todos adquirimos o costume de consumir os pensamentos alheios pela reflexão automática, e, em razão disto, exageramos as nossas necessidades, apartando-nos da simplicidade com que nos seria fácil erguer uma vida melhor, e formamos em torno delas todo um sistema defensivo à base de crueldade, com o qual ferimos o próximo, dilacerando conseqüentemente a nós mesmos.
Estruturamos, assim, complicado mecanismo de cautela e desconfiança, para além da justa preservação, retendo, apaixonadamente, o instinto da posse e, com o instinto da posse, criamos os reflexos do egoísmo e do orgulho, da vaidade e do medo, com que tentamos inutilmente fugir às Leis Divinas, caminhando, na maioria das circunstâncias, como operários distraídos e infiéis que desertassem da máquina preciosa em que devem servir gloriosamente, para cair, sufocados ou inquietos, nas engrenagens que lhes são próprias.
Nesse círculo vicioso, vive a criatura humana, de modo geral, sob o domínio da ignorância acalentada, procurando enganar-se depois do berço, para desenganar-se depois do túmulo, aprisionada no binômio ilusão-desilusão, com que despende longos séculos, começando e recomeçando a senda em que lhe cabe avançar.
Não será lícito, porém, de modo algum, desprezar a rotina construtiva. É por ela que o ser se levanta no seio do espaço e do tempo, conquistando os recursos que lhe enobrecem a vida.
A evolução, contudo, impõe a instituição de novos costumes, a fim de que nos desvencilhemos das fórmulas inferiores, em marcha para ciclos mais altos de existência.
É por esse motivo que vemos no Cristo - divino marco da renovação humana - todo um programa de transformações viscerais do espírito. Sem violência de qualquer natureza, altera os padrões da moda moral em que a Terra vivia há numerosos milênios. Contra o uso da condenação metódica, oferece a prática do perdão. A tradição de raça opõe o fundamento da fraternidade legítima.
No abandono à tristeza e ao desânimo, nas horas difíceis, traz a noção das bem-aventuranças eternas para os aflitos que sabem esperar e para os justos que sabem sofrer.
Toda a passagem do Senhor, entre os homens, desde a Manjedoura, que estabelece o hábito da simplicidade, até a Cruz afrontosa que cria o hábito da serenidade e da paciência, com a certeza da ressurreição para a vida eterna, o apostolado de Jesus é resplendente conjunto de reflexos do caminho celestial para a redenção do caminho humano.
Até agora, no mundo, a nossa justiça cheira a vingança e o nosso amor sabe a egoísmo, pelo reflexo condicionado de nossas atitudes irrefletidas nos milênios que nos precedem o “hoje”. Não podemos desconhecer, todavia, que somente adotando a bondade e o entendimento, com a obrigação de educar-nos e com o dever de servir, como hábitos automáticos nos alicerces de cada dia, colaborando para a segurança e felicidade de todos, ainda mesmo à custa de nosso sacrifício, é que refletiremos em nós a verdadeira felicidade, por estarmos nutrindo o verdadeiro bem.
Livro: Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita