sábado, 14 de novembro de 2015

Preĝo de Submetiĝo kaj Rezignacio / Submissão e Resignação

Preĝo de Submetiĝo kaj Rezignacio
30. Antaŭparolo. Kiam motivo de aflikto venas al ni, se ni serĉas ĝian kaŭzon, ni ofte konstatas, ke ĝi estas sekvo de nia malprudento aŭ neantaŭzorgemo, aŭ de ia antaŭa ago; en tiu okazo, ni devas plendi nur kontraŭ ni mem. Se la kaŭzo de iu malfeliĉo estas sendependa de io, kion ni mem faris, ĝi estas provo por la nuna vivo aŭ kulpelaĉeto de pasinta ekzistado, kaj, en ĉi tiu lasta okazo, la speco de la elaĉeto povas konatigi al ni la specon de la kulpo, ĉar ni estas ĉiam punataj laŭ la farita peko. (Ĉap. V, §§ 4, 6, kaj sekv.)
En tio, kio nin afliktas, ordinare ni nur vidas la nunan malbonaĵon, sed ne la postajn favorajn sekvojn, kiujn la aflikto povas alporti. La bono ofte estas sekvo de mallongedaŭra malbono, same kiel la resaniĝo de malsanulo estas rezultato de dolorigaj rimedoj, kiujn oni uzas por ĝin atingi. En ĉiuj okazoj ni devas submetiĝi al la volo de Dio, elteni kun kuraĝo la ĉagrenojn de la vivo, se ni volas, ke ili estu de Li prenataj en kalkulon kaj ke jena parolo de la Kristo estu aplikata al ni: “Feliĉaj tiuj, kiuj suferas”. (Ĉap. V, § 18.)
31. Preĝo. Mia Dio, Vi estas suverene justa; ĉiu sufero sur la tero devas do havi sian kaŭzon kaj sian utilecon. Mi akceptas la aflikton, kiun mi ĵus suferis, kiel elaĉeton de pasintatempaj kulpoj kaj provon por la estonteco.
Bonaj Spiritoj, kiuj protektas min, donu al mi forton por elteni ĝin senmurmure; permesu, ke ĝi estu por mi utila averto; ke ĝi pligrandigu mian sperton; ke ĝi venku en mi fieron, ambicion, stultan vantamon kaj egoismon, kaj ke ĝi kontribuu ankaŭ al mia progreso.
32. (Alia). Mi sentas, mia Dio, bezonon preĝi al Vi, por ke Vi donu al mi forton, por elteni la provojn, kiujn al Vi plaĉis sendi al mi. Permesu, ke la lumo fariĝu sufiĉe viva en mia spirito, por ke mi komprenu la tutan
amplekson de amo, kiu min afliktas, ĉar ĝi volas min savi. Mi submetiĝas kun rezignacio, ho mia Dio; sed, ve! La kreito estas tiel malforta, ke, se Vi ne subtenos min, mi timas perei. Ne forlasu min, Sinjoro, ĉar sen Vi mi nenion povas.
33. (Alia). Mi levis mian rigardon al Ci, ho Eternulo, kaj mi sentas min fortigita. Ci estas mia forto, ne forlasu min; ho mia Dio! Mi estas frakasita sub la pezo de miaj maljustaĵoj! helpu min; Ci konas la malfortecon de mia karno, kaj Ci ne deturnas Ciajn okulojn for de mi! mi estas konsumata de arda soifo; ŝprucigu la fonton de vivanta akvo, kaj mi estos sensoifigita. Mia buŝo malfermiĝu, nur por kanti Ciajn laŭdojn kaj ne por murmuri kontraŭ la afliktoj de mia vivo. Mi estas malforta, Sinjoro, sed Cia amo subtenos min.
Ho Eternulo! nur Ci estas granda, nur Ci estas la fino kaj la celo de mia vivo. Cia nomo estu glorata, se Ci min frapas, ĉar Ci estas la Mastro kaj mi la malfidela servanto; mi klinos mian frunton sen plendo, ĉar nur Ci estas granda, nur Ci estas la celo.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, Cap. XXVIII.
Submissão e Resignação
30. Prefácio - Quando sofremos uma aflição, se procurarmos a sua causa, encontraremos sempre a nossa própria imprudência, a nossa imprevidência, ou alguma ação anterior. Nesses casos, como se vê, temos de atribuí-la a nós mesmos. Se a causa de uma infelicidade não depende absolutamente de nenhuma de nossas ações, trata-se de uma prova para a existência atual, ou de uma expiação de falta cometida em existência anterior e, neste caso, pela natureza da expiação podemos conhecer a natureza da falta, desde que somos sempre punidos naquilo em que pecamos. (Cap. V, nº s 4, 6 e segs.).
Naquilo que nos aflige, vemos em geral apenas o mal presente, e não as conseqüências ulteriores e favoráveis que ele pode ter. O bem é freqüentemente a conseqüência de um mal passageiro, como a cura de um doente resulta dos meios dolorosos que se empregam para obtê-la. Em todos os casos, devemos submeter-nos à vontade de Deus, suportar corajosamente as atribulações da vida, se quisermos que elas nos sejam contadas, e que se apliquem a nós estas palavras do Cristo: Bem-aventurados os que sofrem. (Cap. V, nº 18).
31. Prece - Meu Deus, soberana é a Vossa justiça: todo sofrimento neste mundo, portanto, deve ter uma causa justa e a sua utilidade. Aceito a aflição que estou provando (ou que acabo de provar) como uma expiação para as minhas faltas passadas e uma prova com vistas ao futuro. Bons Espíritos que me protegem, dai-me a força de a suportar sem murmurar (ou de a lembrar sem queixa); fazei que eu a encare como uma advertência providencial; que ela enriqueça a minha experiência; que abata o meu orgulho e diminua a minha ambição, a minha tola vaidade e o meu egoísmo; que contribua, enfim, para o meu adiantamento.
32. Prece - Sinto, Meu Deus, a necessidade de orar para Vos pedir as forças necessárias a suportar as provas que me enviastes. Permiti que a luz se faça em meu espírito, com a devida intensidade, para que eu possa apreciar toda a extensão de um amor que me aflige porque me quer salvar! Submeto-me com resignação, oh! Meu Deus, ai de mim! É tão frágil a criatura humana que, se não me sustentardes, poderei sucumbir! Não me abandoneis, Senhor, pois sem o Vosso amparo eu nada posso!
33. Prece - Elevei o meu olhar para Ti, oh! Eterno, e me senti fortalecido. Porque és a minha força e te peço, meu Deus, que não me abandones! Estou esmagado ao peso das minhas iniqüidades! Ajuda- me, pois conheces a fraqueza de minha carne! Não afastes de mim o teu olhar! Estou devorado por uma sede ardente. Faze brotar a fonte de água viva, que me dessedentará! Que meus lábios só se abram para te louvar, e não para reclamar das aflições da vida. Sou fraco, Senhor, mas o teu amor me sustentará. Oh! Eterno, só Tu és grande, só Tu é as razão e o fim da minha vida! Seja bendito o Teu nome, quando me feres, pois Tu és o Senhor e eu o servo infiel. Curvarei a fronte sem uma queixa, porque só Tu és grande, só Tu és o alvo das nossas vidas!
Livro: O Evangelho segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. XXVIII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita