domingo, 29 de novembro de 2015

Preĝo por la Harditaj Spiritoj / Prece pelos Espíritos Endurecidos

Preĝo por la Harditaj Spiritoj
75. Antaŭparolo. La malbonaj Spiritoj estas tiuj, kiujn la pento ankoraŭ  ne tuŝis; kiuj plezuras ĉe la malbono kaj nenian bedaŭron eksentas pro ĝi; kiuj estas sensentaj pri la riproĉoj, forpuŝas la preĝon kaj ofte blasfemas la nomon de Dio. Tiuj hardiĝintaj animoj post la morto venĝas al la homoj la suferojn, kiujn ili elportis, kaj persekutas per sia malamo tiujn, kiujn ili malamis dum la vivo, aŭ per obsedo aŭ per iu ajn pereiga influo. (Ĉap. X, § 6; ĉap. XII, §§ 5 kaj 6.)
De malicaj Spiritoj estas du kategorioj tre distingeblaj; tiuj, kiuj estas senkaŝe malbonaj, kaj la hipokritaj. La unuaj estas multe pli facile rekondukeblaj al la bono, ol la duaj; plej ofte ili estas krudaj kaj maldelikataj karakteroj, kiajn oni vidas ankaŭ ĉe la homoj; ili faradas la malbonon pli per instinkto ol laŭ kalkulo, kaj ne penas kredigi, ke ili estas pli bonaj ol ili estas; sed en ili estas latenta ĝermo, kiun oni devas elvolvi, kaj preskaŭ ĉiam oni sukcesas en tio per persistemo, per firmeco kunigita kun bonvolemo, per konsiloj, rezonadoj kaj preĝoj. Per mediumo, ilia malfacileco skribi la nomon de Dio, estas signo de instinkta timo, de intima voĉo de la konscienco, kiu diras al ili, ke ili ne indas ĝin fari; tiam ili staras sur la sojlo de la konvertiĝo, kaj oni povas ĉion esperi de ili: sufiĉas trovi la vundeblan punkton de ilia koro.
La hipokritaj Spiritoj estas preskaŭ ĉiam tre inteligentaj, sed en la koro ili havas neniun senteman fibron; nenio tuŝas ilin; ili ŝajnigas ĉiujn bonajn sentojn por kapti konfidon, kaj estas feliĉaj trovante stultulojn, kiuj akceptas ilin kiel sanktajn Spiritojn kaj kiujn ili povas regi laŭ sia plaĉo. La nomo de Dio, anstataŭ inspiri al ili eĉ la plej malgrandan timon, servas al ili kiel masko, por kovri iliajn hontindaĵojn. En la nevidebla, same kiel en la videbla mondo, la hipokritaj estas la plej danĝeraj estuloj, ĉar ili agadas en la ombro kaj oni ne malfidas ilin. Ili havas nur ŝajnon de fido, sed neniel sinceran fidon.
76. Preøo. Sinjoro, konsentu ĵeti bonvolan rigardon sur la malperfektajn Spiritojn, kiuj estas ankoraŭ en la mallumo de la nescio kaj Vin ne rekonas, kaj precipe sur la Spiriton de N...
Bonaj Spiritoj, helpu nin komprenigi al li, ke kondukante la homojn al la malbono, ilin obsedante aŭ turmentante, li plilongigas siajn proprajn suferojn; penu, ke la ekzemplo de la feliĉo, kiun vi ĝuadas, estu kuraĝigo por li. Spirito, kiu plezuras ankoraŭ en la malbono, vi ĵus aŭdis la preĝon, kiun ni faras por vi; ĝi devas pruvi al vi, ke ni deziras fari al vi la bonon, kvankam vi faras la malbonon.
Vi estas malfeliĉa, ĉar estas neeble esti feliĉa farante la malbonon; kial do resti en turmento, kiam nur de vi dependas liberiĝi de ĝi? Rigardu la bonajn Spiritojn, kiuj ĉirkaŭas vin; vidu, kiel feliĉaj ili estas kaj ĉu ne estus al vi pli agrable ĝuadi la saman feliĉon.
Vi diras, ke tio ne estas al vi ebla; sed nenio estas neebla al tiu, kiu volas, ĉar Dio donis al vi, same kiel al ĉiuj Liaj kreitoj, la liberecon elekti inter la bono kaj la malbono, tio estas inter la feliĉo kaj la malfeliĉo, kaj neniu estas kondamnita fari la malbonon. Se vi havas volon fari ĝin, vi povas havi ankaŭ volon fari la bonon kaj esti feliĉa.
Turnu vian rigardon al Dio; levu vin unu solan momenton al Li per la penso, kaj radio de Lia dia lumo venos prilumi vin. Diru kun mi tiujn ĉi simplajn vortojn: Mia Dio, mi pentas, pardonu min. Provu penti kaj fari la bonon anstataŭ la malbono, kaj vi vidos, ke tuj Lia favorkoreco etendiĝos sur vin kaj ke nekonata feliĉo venos anstataŭi la angorojn, kiujn vi suferas.
Kiam vi estos farinta la unuan paŝon sur la bona vojo, la restanta marŝo ŝajnos al vi facila. Tiam vi komprenos, kiom da tempo perdis via feliĉo pro via kulpo; sed ridanta estonteco plena de espero malfermiĝos antaŭ vi kaj igos vin forgesi vian mizeran pasintecon, plenan de konfuzo kaj de moralaj turmentoj, kiuj estus por vi la infero, se ili devus eterne daŭri. Venos tago, kiam tiuj turmentoj estos tiel neelporteblaj, ke je iu ajn kosto vi volos ĉesigi ilin; sed ju pli longe vi ĝin prokrastos, des pli malfacile tio fariĝos.
Ne kredu, ke vi restos ĉiam en la stato, en kiu vi staras; ne, tio estas neebla; vi havas antaŭ vi du perspektivojn: aŭ suferi multe pli ol vi suferas nun, aŭ esti feliĉa, kiaj estas la bonaj Spiritoj ĉirkaŭ vi; la unua estas neevitebla, se vi persistos en via obstineco; simpla peno de via volo sufiĉas, por tiri vin de la malbona vojo, kie vi estas. Rapidu do, ĉar ĉiu tago de malfruiĝo estas tago perdita por via feliĉo.
Bonaj Spiritoj, penu, ke ĉi tiuj paroloj trafu tiun  animon ankoraŭ ne sufiĉe progresintan, por ke ili helpu ĝin alproksimiĝi al Dio. Ni petas vin pri tio en la nomo de Jesuo Kristo, kiu havis tiel grandan povon super la
malbonaj Spiritoj.
         Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XXVIII.
Prece pelos Espíritos Endurecidos
75. Prefácio _ Os maus Espíritos são os que ainda não foram tocados pelo arrependimento; que se comprazem no mal e não sentem nenhuma pena pelo que fazem; que são insensíveis às repreensões, repelem a prece e freqüentemente blasfemam contra Deus. São essas almas endurecidas que, após a morte, se vingam dos homens pelos sofrimentos que suportaram, e perseguem com o seu ódio aqueles a quem detestaram durante a vida, seja obsedando-os, seja perturbando-os com alguma falsa influência. (Caps. X, nº 6 e XII, nº 5 e 6).
Entre os Espíritos perversos, há duas categorias bem distintas: dos que são francamente maus, e a dos hipócritas. Os primeiros são infinitamente mais fáceis de serem conduzidos ao bem, do que os segundos. Porque são, na maioria das vezes, de natureza estúpida e grosseira, como podemos ver entre os homens, e como estes, fazem o mal mais por instinto do que por cálculo, e não pretendem passar por melhores do que são. Há neles um germe latente, que é necessário fazer germinar, o que se consegue quase sempre com perseverança, firmeza e benevolência, através de conselhos, da argumentação e da prece. Nas comunicações mediúnicas, a dificuldade que sentem para pronunciar o nome de Deus revela um temor instintivo, e uma recriminação da consciência, que os acusa de indignidade. Os que assim se apresentam estão no limiar da conversão, e tudo podemos esperar deles: basta encontrar-lhes o ponto vulnerável do coração.
Os Espíritos hipócritas são quase sempre muito inteligentes e não têm no coração nenhuma fibra sensível. Nada os toca. Fingem todos os bons sentimentos para ganhar a confiança, e ficam felizes quando encontram todos que os aceitam como Espíritos bons, pois então podem dirigi-los à vontade. O nome de Deus, longe de lhes inspirar o menor temor, serve-lhes de máscara para as suas torpezas. No mundo invisível, como no mundo visível, os hipócritas são os seres mais perigosos, porque agem na sombra, e deles não se desconfia. Eles têm as aparências da fé, mas não a sinceridade da fé.
76. Prece - Senhor, dignai-vos lançar um olhar de bondade aos Espíritos imperfeitos, que estão ainda nas trevas da ignorância e que vos desconhecem, principalmente ao Espírito de Fulano. Bons Espíritos, ajudai-nos a fazê-lo compreender que, induzindo os homens o mal, obsedando-os e atormentando-os, prolonga os seus próprios sofrimentos; fazei que o exemplo da felicidade que gozais se torne um encorajamento para eles. Espírito que te comprazes ainda na prática do mal, ouviste a prece que fizemos por ti; ela deve provar-te que desejamos fazer-te o bem, embora faças o mal.
És infeliz, porque é impossível ser feliz praticando o mal. Por que, pois, permanecer no sofrimento, quando depende de ti sair dele? Não vês os Bons Espíritos que te cercam, como são felizes, e não te seria agradável gozar também dessa felicidade? Dirás que isso é impossível, mas nada é impossível para aquele que o quer, porque Deus te deu, como a todas as criaturas, a liberdade de escolher entre o bem e o mal, o que vale dizer: entre a felicidade e a desgraça, e ninguém é condenado a fazer o mal. Se tens a vontade de o fazer, podes ter também a de fazer o bem e ser feliz. Eleva os teus olhos a Deus; eleva o teu pensamento a Ele, apenas por um instante, e um raio de sua divina luz virá esclarecer-te. Dize conosco estas simples palavras: Meu Deus, eu me arrependo, perdoa-me! Tenta arrepender-te e fazer o bem em lugar do mal, e verás que prontamente a sua misericórdia descerá sobre ti, e um bem-estar desconhecido virá substituir as agonias que sofres.
Quando tiveres dado um passo no caminho do bem, o resto será fácil. Compreenderás, então, quanto tempo perdeste da tua felicidade, por tua própria culpa. Mas um futuro radioso e cheio de esperança se abrirá diante de ti, fazendo-te esquecer o teu miserável passado, cheio de perturbações e de torturas morais, que seriam para ti um inferno, se tivessem de durar eternamente. Chegará o dia em que essas torturas serão tais, que a todo custo quererás fazê-las cessar: porém, quanto mais esperares para tomar uma decisão, mais difícil te será escapares a elas. Não creias que ficarás sempre nesse estado. Não, porque isso é impossível. Tens duas perspectivas pela frente: uma, é a de sofreres muitíssimo mais do que até agora; outra, a de seres feliz como os Bons Espíritos que estão ao teu redor. A primeira é inevitável, se persistires na tua obstinação; para a segunda, basta um simples esforço da tua vontade, que te afastará do mau caminho. Apressa-te, portanto, pois cada dia de atraso é um dia de felicidade que perdeste!
Bons Espíritos, fazei que estas palavras encontrem acesso nessa alma ainda atrasada, e possam ajudá-la a aproximar-se de Deus! Nós vo-lo pedimos em nome de Jesus Cristo, que teve tão grande poder sobre os Espíritos maus.
Livro: O Evangelho Segundo O Espiritismo – Allan Kardec, cap. XXVIII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita