domingo, 22 de novembro de 2015

La Laboristoj de la Sinjoro / Os Obreiros do Senhor

La Laboristoj de la Sinjoro
5. Alproksimiĝas la tempo, kiam realiĝos la aferoj, antaŭdiritaj por la transformiĝo de la homaro; feliĉaj estos tiuj, kiuj estos laborintaj sur la kampo de la Sinjoro kun abnegacio kaj sen alia motivo ol karito! Iliaj labortagoj estos pagitaj centoble pli, ol kiom ili esperis. Feliĉaj estos tiuj, kiuj diris al siaj fratoj: “Fratoj, ni kune laboradu kaj ni kunigu niajn klopodojn, por ke la mastro, alveninte, trovu finita la laboron”; ĉar la mastro diros al ili: “Venu al mi, vi, kiuj estas bonaj servantoj, vi, kiuj silentigis viajn ĵaluzojn kaj viajn malpacojn, por ke el tio ne venu malutilo en la verkon!”
Sed ve al tiuj, kiuj pro siaj malkonsentoj malfruigis la horon de la rikolto; ĉar la ventego venos kaj ilin forportos la ciklono! Ili krios: “Pardonu! Pardonu!” Sed la Sinjoro diros al ili: “Kial vi petas pardonon, vi, kiuj subpremis la malfortulon, anstataŭ lin subteni? Kial vi petas pardonon, vi, kiuj serĉis vian rekompencon en la ĝojoj de la tero kaj en la kontentigo de via fiero? Vi jam ricevis vian rekompencon, kia vi ĝin volis; ne petu pli: la ĉielaj rekompencoj estas destinataj por tiuj, kiuj ne petis la surterajn rekompencojn.”
Dio faras en la nuna momento la denombradon de Siaj fidelaj servantoj kaj jam markis per Sia fingro tiujn, kies sindonemo estas nur ŝajna, por ke ili ne uzurpu la salajron de la kuraĝaj servantoj, ĉar nur al la homoj, kiuj ne hezitas ĉe sia tasko, Li konfidos la plej malfacilajn postenojn en la granda laboro de rebonigo per Spiritismo. Tiam plenumiĝos tiu ĉi parolo; La unuaj estos lastaj, kaj la lastaj estos unuaj en la regno de la ĉielo!” (La Spirito de Vero. Parizo, 1862.)
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XX.
Os Obreiros do Senhor
5. Chegastes no tempo em que se cumprirão as profecias referentes à transformação da Humanidade. Felizes serão os que tiverem trabalhado o campo do Senhor com desinteresse, e movidos apenas pela caridade! Suas jornadas de trabalho serão pagas ao cêntuplo do que tenham esperado. Felizes serão os que houverem dito a seus irmãos: "Trabalhemos juntos, e unamos os nossos esforços, a fim de que o Senhor, na sua vinda, encontre a obra acabada", porque a esses o Senhor dirá: Vinde a mim, vós que sois os bons servidores, vós que soubestes calar os vossos melindres e as vossas discórdias, para que a obra não sofresse!"
Mas infelizes os que, por suas dissenções, houverem retardado a hora da colheita, porque a tempestade chegará e eles serão levados no turbilhão! Nessa hora clamarão: "Graça! Graça!" Mas o Senhor lhes dirá: "Por que pedis graça, se não tivestes piedade de vossos irmãos, se vos recusastes a lhes estender as mãos, e se esmagastes o fraco em vez de o socorrer ? Por que pedis graça, se procurastes a recompensa nos prazeres da terra e na satisfação do vosso orgulho? Já recebestes a vossa recompensa, de acordo com a vossa vontade. Nada mais tendes a pedir. As recompensas celestes são para aqueles que não houverem pedido recompensas da terra".
Deus faz, neste momento, a enumeração dos seus servidores fiéis. E já marcou pelo seu dedo os que só têm a aparência do devotamento, para que não usurpem o salário dos servidores corajosos. Porque é a esses, que não recuaram diante de sua tarefa, que vai confiar os postos mais difíceis, na grande obra da regeneração pelo Espiritismo. E estas palavras se cumprirão: "Os primeiros serão os últimos, e os últimos serão os primeiros no Reino dos Céus!"
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XX.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita