quinta-feira, 30 de março de 2017

Kio estas la karno? / QUE É A CARNE?

Kio estas la karno?
“Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaŭ iradu.” – Paŭlo / GALATOJ, 5 : 25.
Preskaŭ ĉiam, kiam oni parolas pri spiriteco, multaj personoj sin prezentas kun plendoj kontraŭ la postuloj de la karno.
Estas vero, ke la apostoloj multfoje parolis pri la voluptoj de la karno, pri ĝiaj krimaj impulsoj kaj malutilaj deziroj. Eĉ ni ofte sentas la bezonon profiti tiun simbolon por igi pli kompreneblaj la instruojn de la Evangelio. La Majstro mem figure instruis, ke la spirito, kiel dia elemento, estas forta, sed la karno, kiel homa esprimo, estas malforta.
Sed kio estas tamen la karno?
Ĉiu spirita individuo havas sian fluidecan korpon, kaj ĉu vi ankoraŭ ne komprenis, ke la karno estas nenio alia ol kunmetaĵo el densiĝintaj fluidaĵoj? Kompreneble tiuj fluidaĵoj, post kombiniĝo, submetiĝas al la postuloj de la surtera ekzistado laŭ tio, kion vi nomas leĝo de heredeco ; sed tiu kunmetaĵo estas pasiva kaj per si mem ne decidas.
Ni povas rigardi ĝin, kiel surteran loĝejon direktatan de la spirito kaj alprenantan la bonajn aŭ malbonajn karakterizaĵojn de sia posedanto.
Parolante pri pekoj de la karno, ni do komprenu tiun esprimon, kiel erarojn naskitajn de la morale malsupera stato de la surtera spirita homo.
La malnoblaj deziroj, la brutaj impulsoj, la maldankemo, la trompemo, la perfidemo neniam apartenis al la karno.
Necesas, ke la homo ekkomprenu sian bezonon de memregado, kiu vekus lian kapablon sin mem disciplini kaj renovigi en Jesuo Kristo.
Unu el la plej grandaj absurdoj de kelkaj disĉiploj estas atribui al tiu kunmetaĵo el pasivaj ĉeloj, servantaj al la homo, la aŭtorecon de la krimoj kaj eraroj farataj sur la Tero, ĉar ni ja scias, ke ĉio fontas el la spirito.
Emmanuel / Chico Xavier.
Livro: Vojo, Vero kaj Vivo - ĉapitro 13.
QUE É A CARNE?
“Se vivemos em Espírito, andemos também em Espírito.” - Paulo / GÁLATAS, capítulo 5, versículo 25.
Quase sempre, quando se fala de espiritualidade, apresentam-se muitas pessoas que se queixam das exigências da carne.
É verdade que os apóstolos muitas vezes falaram de concupiscências da carne, de seus criminosos impulsos e nocivos desejos. Nós mesmos, freqüentemente, nos sentimos na necessidade de aproveitar o símbolo para tornar mais acessíveis as lições do Evangelho. O próprio Mestre figurou que o espírito, como elemento divino, é forte, mas que a carne, como expressão humana, é fraca.
Entretanto, que é a carne?
Cada personalidade espiritual tem o seu corpo fluídico e ainda não percebestes, porventura, que a carne é um composto de fluídos condensados?
Naturalmente, esses fluídos, em se reunindo, obedecerão aos imperativos da existência terrestre, no que designais por lei de hereditariedade; mas, esse conjunto é passivo e não determina por si. Podemos figurá-lo como casa terrestre, dentro da qual o espírito é dirigente, habitação essa que tomará as características boas ou más de seu possuidor.
Quando falamos em pecados da carne, podemos traduzir a expressão por faltas devidas à condição inferior do homem espiritual sobre o planeta.
Os desejos aviltantes, os impulsos deprimentes, a ingratidão, a má-fé, o traço do traidor, nunca foram da carne.
É preciso se instale no homem a compreensão de sua necessidade de autodomínio, acordando-lhe as faculdades de disciplinador e renovador de si mesmo, em Jesus Cristo.
Um dos maiores absurdos de alguns discípulos é atribuir ao conjunto de células passivas, que servem ao homem, a paternidade dos crimes e desvios da Terra, quando sabemos que tudo procede do espírito.
Livro: Caminho, Verdade e Vida, cap.: 13.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita