sexta-feira, 21 de julho de 2017

Kio estas normaleco? - Andreo Bach.

Kiel vi supozeble bone scias, la identecon de la okcidenta civilizacio kreas la heredaĵo de la kulturoj greka kaj romia, kaj de la kristana. Ĝi estas la heredaĵo, en kiu bone sentis sin ĝis nun pluraj eŭropanoj, opiniantaj ĝin io sekura kaj normala. Intertempe ni vidas, ke tiu ĉi heredaĵo iufoje estas rifuzata, ke fariĝas iu „nova homo” kaj iu „nova socio” kaj estas tre malfacile retrovi sin kaj trovi iun referencpunkton.
Kio do estas normaleco? La normalecon ni povas ligi kun la vorto „naturo”. La naturo estas tio, kion ni renkontas, kiam ni naskiĝas. La naturo estas ĉio, kio ne estis ŝanĝita aŭ elfarita de la homo. Oni malkovris, ke la naturo estas io dinamika kaj ke ĝi agas. La agado de la naturo ne estas io kaosa, sed ĝi havas siajn direkton kaj celon. La naturo volas antaŭ ĉio konservi la vivon kaj tiucele ĝi volas postlasi idaron. Ĉiu generacio postlasas la sekvan generacion. La naturo volas konservi la vivon, tial ĉiuj vivantaj estaĵoj nutras sin, kaj kiam estas necese, ili defendas sin aŭ atakas sian malamikon. Cele transdoni la vivon kreiĝas paroj de individuoj homaj, bestaj kaj aliaj. Tio ĉi estas normala. Kaze de la homo okazas ankaŭ la scivolemo ekkoni la veron pri la mondo, la realeco kaj Dio.
Kiu do estas normala? Normala estas tiu, kiu volas vivi kaj havi la familion, kiu kapablos generi idaron. Estas la homo, kiu volas kompreni la realecon kaj la veron. Baze de la menciitaj deziroj oni difinis la principojn de la natura leĝo. Se ni volas ion, ni havas la rajton al tio. Rimarkigis tion grekoj, kaj precipe la romia filozofo, leĝisto kaj bonega parolisto Cicerono. Ne temas do pri iu kristana elpensaĵo, kiel povus ŝajni al kelkaj nuntempuloj. Ĝi estas la heredaĵo post la kulturo greka romia, kiu sian plej precizan respegulon trovis en la Universala Deklaracio pri la Rajtoj de la Homo de UNO el la 1948-a jaro. Danke al tio estis malkovrita kaj agnoskita la universala pozicio de la homo en la mondo kiel la persono, kiu havas la rajton por la vivo, familio, infanoj kaj por la vero. Tiuj veroj troviĝas ankaŭ en la dekalogo.
Sed lastatempe en la okcidenta historio okazas strangaj aferoj, kiam ĉio estas inversigata en la maniero neimagebla, kiam la reguloj de la natura leĝo kaj dekalogo estas ĉiam pli ofte neataj fare de la kontraŭuloj de la iama sed ŝajne daŭre ĝisnuna ordo. Aŭdiĝas ĉiam pli multaj voĉoj, laŭ kiuj la rajto por vivi estas komprenata kiel la rajto mortigi infanon ankoraŭ en la pubo de la patrino, simile malsanaj maljunuloj povas libere mortiĝi. Dum la geedziĝintaj gepatroj ofte maldeziras infanojn pro sia trolaborado kaj mizero, samtempe kreiĝas paroj de viro kun viro kaj virino kun virino sed sen la natura eblo generi proprajn infanojn. Anstataŭ unu vero en t.n. „progresema socio” ĉiu povas havi sian propran opinion pri ajna temo, sed kun tiu diferenco, ke unuj havas la rajton paroli antaŭ kameraoj al milionoj, dum la aliaj povas paroli nur al kolomboj en parko. Dio laŭ multaj malekzistas, kaj la homo estas simio aŭ aparataro en kiu oni povas ŝanĝi unuopajn partojn. Kaj la homo ja estas nek greko, nek romiano, nek kristano. Kiel homoj ni havas la samajn rajtojn, ĉar ni estas personoj, kaj niaj rajtoj ne devenas de parlamentoj. Niaj homaj rajtoj estas la heredaĵo de la natura leĝo, kiu leĝo estas konstante detruata kadre de t.n. revolucio kultura. Ĉi revolucio signifas la detruadon de la okcidenta tradicio. La revolucio nomiĝas kultura, ĉar ĝi iras tra la kulturo, scienco, arto kaj tekniko. La revolucio signifas la inversigon de la natura ordo, en kiu naskiĝas perforto kaj brutaleco, kiam ni vidas batalulojn kaj teroristojn, pafantajn al sendefenduloj.
En tia mondo ni ĉiuj vivas, opiniante, ke ĝuste ni estas normalaj, ĉiu laŭ siaj propraj konvinkoj. Progreso aŭ tradicio? - jen la demando.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita