sexta-feira, 1 de março de 2019

Pejzaĝo / Pentraĵo

Pejzaĝ/o
1 Teritorio, rigardata de videjo k prezentanta pli-malpli pitoreskan intereson por la homaj okuloj: krudan, apenaŭ homan pejzaĝon vi tiam rigardadis!; admiri la kvietan kamparan pejzaĝon.
2 Pentraĵo, prezentanta tian vidaĵon.
pejzaĝa. Rilata al pejzaĝo(j).
pejzaĝisto
1 pejzaĝa pentristo (artisto, kiu precipe pentras pejzaĝojn).
2 pejzaĝa ĝardenisto (artisto, kiu planas parkojn, verdajn spacojn en urbo ks).
***
Pentraĵo
1 Io, sceno ktp pentrita: pentraĵoj kovris la murojn de iuj prahistoriaj kavernoj. dekoracio, fresko.
2 Bildo sur papero, tolo, tabulo ks, kun difinitaj dimensioj k eventuale kadro: akvarelaj pentraĵojZ, la muroj estis ornamitaj per pentraĵojZ; la galerio de pentraĵojZ; la altara pentraĵoZ (retablo); li donis al li kelke da pentraĵetojZ; (f) niaj legantoj havos jam finitan pentraĵon de la tuta proponota reformita lingvoZ; prezentante la pentraĵojn de ia feliĉa tre malproksima tempo estontaZ.
pentrejo. Laborejo de pentristo.
pentrinda. Tia, ke ĝi meritas esti pentrita: tio estis bildo pentrindaZ; pentrinda, kortuŝa sceno. pitoreska.
pentristo. Artisto, kiu celas, per farboj surmetitaj sur dudimensiaj surfacoj, doni al la vidosenso estetikajn ĝuojn. dekoraciisto, farbisto, ŝmiristo.
pentrarto. Arto de pentristo: la sekretoj de la klasika pentrarto; revenigi la pentrarton al ĝiaj veraj fontoj. Sin. pikturo.
pripentri. Ornami per pentritaĵo: la veturilo estis pripentrita per bluaj tulipojZ.
repentri. Denove pentri: (f) ha, mi devas repentri al vi vian propran figuronZ.
marpentraĵo. pentraĵo prezentanta scenojn marajn.
morpentraĵo. pentraĵo de ĝenro.
oleopentraĵo. pentraĵo, farita per farboj solvitaj en oleo. akvarelo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário