domingo, 17 de abril de 2016

Limoj de l’ Enkarniĝo / Limites da Encarnação

Limoj de l’ Enkarniĝo
24. Kiuj estas la limoj de l’ enkarniĝo?
Por precize paroli, la enkarniĝo ne havas klare difinitajn limojn, se oni konsideras nur la envolvaĵon, kiu konsistigas la korpon de la Spirito, ĉar la materieco de tiu envolvaĵo maldensiĝas, laŭmezure kiel la Spirito puriĝas. En iuj mondoj, pli progresintaj ol la tero, ĝi estas malpli densa, malpli peza kaj pli delikata, kaj sekve elmetita al malpli da ŝanĝoj; en pli alta grado ĝi estas travidebla kaj preskaŭ fluideca; grado post grado ĝi maldensiĝas kaj fine konfuziĝas kun la perispirito. Laŭ la mondo, kien la Spirito estas vokata vivadi, li prenas envolvaĵon taŭgan pro la naturo de tiu mondo.
La perispirito mem ricevas sinsekvajn transformiĝojn;  ĝi fariĝas pli kaj pli etereca ĝis plena puriĝo ĉe perfektaj Spiritoj. Se specialaj mondoj estas difinitaj, kiel stacioj, por tre progresintaj Spiritoj, ĉi tiuj ne estas alligitaj tie, kiel en la malsuperaj mondoj; ilia stato de libereco permesas al ili translokiĝon ĉien, kien vokas ilin la misioj al ili konfiditaj.
Se oni konsideras la enkarniĝon el la materia vidpunkto, tiel kiel ĝi efektiviĝas sur la tero, oni povas diri, ke ĝi estas limigita en la malsuperaj mondoj; dependas do de la Spirito liberiĝi pli aŭ malpli rapide de tiuj malsuperaj mondoj, laborante por sia puriĝo.
Oni devas ankaŭ konsideri, ke en la vaganteco, tio estas, en la intertempo inter du enkorpaj ekzistadoj, la situacio de la Spirito rilatas kun la naturo de la mondo, ĉe kiu lin tenas lia grado da progreso. En la vaganteco li estas do pli aŭ malpli feliĉa, libera kaj komprenpova, laŭ sia pli aŭ malpli granda senmateriiĝo. - Sankta Ludoviko. Parizo, 1859.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. IV.
Limites da Encarnação - São Luís - Paris, 1859
24. Quais são os limites da encarnação?
A encarnação não tem, propriamente falando, limites nitidamente traçados, se por isto se entende o envoltório que constitui o corpo do Espírito, pois a materialidade desse envoltório diminui à medida que o Espírito se purifica. Em certos mundos, mais avançados que a Terra, ele já se apresenta menos compacto, menos pesado e menos grosseiro, e conseqüentemente menos sujeito a vicissitudes. Num grau mais elevado, desmaterializa-se e acaba por se confundir com o perispírito. De acordo com o mundo a que o Espírito é chamado a viver, ele se reveste do envoltório apropriado à natureza desse mundo.
O perispírito mesmo sofre transformações sucessivas. Eteriza-se mais e mais, até a purificação completa, que constitui a natureza dos Espíritos puros. Se mundos especiais estão destinados, como estações, aos Espíritos mais avançados, estes não ficam sujeitos a eles, como nos mundos inferiores; o estado de libertação que já atingiram permite-lhes viajar para toda parte, onde quer que sejam chamados pelas missões que lhes foram confiadas.
Se considerarmos a encarnação do ponto de vista material, tal como a vemos na Terra, podemos dizer que ela se limita aos mundos inferiores. Depende do Espírito, portanto, libertar-se mais ou menos rapidamente da encarnação, trabalhando pela sua purificação.
Temos ainda a considerar que, no estado de erraticidade, ou seja, no intervalo das existências corporais, a situação do Espírito está em relação com a natureza do mundo a que o liga o seu grau de adiantamento. Assim, na erraticidade, ele é mais ou menos feliz, livre e esclarecido, segundo for mais ou menos desmaterializado.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. IV.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita