terça-feira, 5 de julho de 2016

Pri la Vivo de la Spiritoj - João da Cruz e Souza.


Vi, homoj, volas scii kion faras
l’ animoj, de l’ terkorpoj disigitaj?
Ĉu ili dormas, aŭ ĉu la benitaj
al Dio pie kanti malavaras?

Amikoj, aŭdu kion mi deklaras:
En niaj sferoj vane tiaj mitaj
ideoj serĉiĝadus, ĉar spiritaj
agadoj sur pli bonaj bazoj staras.

L’ animoj devas lerni kaj progresi:
ni lernas sanktajn diajn leĝojn koni,
puriĝi, ami, helpi kaj pardoni,

malbonojn ricevitajn plenforgesi;
riproĉoj konsciencaj nin purigas,
sincera pent’ al Dio nin alligas.

25/7/1943 / João da Cruz e Souza.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário