quarta-feira, 1 de fevereiro de 2017

Larmoj / LÁGRIMAS.

Larmoj
“Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.” – Jesuo / MATEO, 11 : 28.
Neniu, kiel la Kristo, dissemis tiom da ĝojo kaj fortanimeco sur la Tero. Tion rekonante, multaj disĉiploj amasigas argumentojn kontraŭ plorado kaj abomenas suferadon.
La Paradizo jam estus starigita sur la Tero, se oni ne havus motivojn de plorado. Pro tio Jesuo, kiu estis la Majstro de konfido kaj optimismo, vokadis al sia koro ĉiujn laciĝintajn kaj ŝarĝitajn sub la pezo de la surteraj elreviĝoj.
Li ne malbenis la malĝojajn : li ilin invitis al konsoliĝo.
Multaj rigardas larmojn kiel signon de spirita malforteco. Tamen Maria plorĝemis sur la Kalvario ; Petro plorbedaŭris post sia neado ; Paŭlo dronis en larmoj antaŭ la enirejo al Damasko ; la unuaj kristanoj ploradis en la cirkoj de martiriĝo . . . sed neniu verŝis malesperajn larmojn.
Plorante, ili sekvis la vojon de la Sinjoro ; suferante, ili anoncis la Bonan Novaĵon pri la Elaĉeto ; martiriĝante, ili mortis fidelaj ĉe la superega konfido.
La laceco pro amo al la Kristo turniĝas en forton, la ĉenoj, portataj sub lia grandanima rigardo, aliiĝas en diajn ligilojn de savo.
La larmoj distingiĝas per specifaj devenoj. Se ili fontas el sincera, konstrua doloro, ili estas fluaĵo por elaĉeto kaj vivo ; sed se ili devenas de malespero, ili estas nenio alia ol mortiga veneno.
Emmanuel / Chico Xavier.
Libro: Vojo Vero kaj Vivo - ĉapitro 172.
LÁGRIMAS
“Vinde a mim, todos os que estais cansados e oprimidos, e eu vos aliviarei.” - Jesus / MATEUS, capítulo 11, versículo 28.
Ninguém como Cristo espalhou na Terra tanta alegria e fortaleza de ânimo.
Reconhecendo isso, muitos discípulos amontoam argumentos contra a lágrima e abominam as expressões de sofrimento.
O Paraíso já estaria na Terra se ninguém tivesse razões para chorar.
Considerando assim, Jesus, que era o Mestre da confiança e do otimismo, chamava ao seu coração todos os que estivessem cansados e oprimidos sob o peso de desenganos terrestres.
Não amaldiçoou os tristes: convocou-os à consolação.
Muita gente acredita na lágrima sintoma de fraqueza espiritual. No entanto, Maria soluçou no Calvário; Pedro lastimou-se, depois da negação; Paulo mergulhou-se em pranto às portas de Damasco; os primeiros cristãos choraram nos circos de martírio..., mas, nenhum deles derramou lágrimas sem esperança.
Prantearam e seguiram o caminho do Senhor, sofreram e anunciaram a Boa Nova da Redenção, padeceram e morreram leais na confiança suprema.
O cansaço experimentado por amor ao Cristo converte-se em fortaleza, as cadeias levadas ao seu olhar magnânimo transformam-se em laços divinos de salvação.
Caracterizam-se as lágrimas através de origens específicas. Quando nascem da dor sincera e construtiva, são filtros de redenção e vida; no entanto, se procedem do desespero, são venenos mortais.
Emmanuel / Chico Xavier.
Livro: Caminho, Verdade e Vida, cap.: 172.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita