domingo, 24 de junho de 2018

"Golo": Universala vorto - Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Milito estas unu el la plej frapaj simptomoj de stulteco en la homaro. Kaj tamen, laŭ ordinara frazo, la historio de la homaro estas historio de militoj. Armitaj konfliktoj neniam solvis kontentige niajn problemojn, sed ili ŝajnas esti obsedaj inklinoj, ĉie tra la mondo, ekde antikva tempo.
En la jaro 2018 oni rememoras la batalon de Stalingrado, kiun multaj konsideras la plej horora en la dua mondmilito. Sed tiuj teruraj rememoroj ne evitas, ke masakroj plu okazas en Birmo, bomboj falas en Sirio, kaj inter Norda Koreio kaj Usono minacas eksplodo de tragedio. Kaj ni ne forgesu la eternan mankon de interkompreno inter israelanoj kaj palestinanoj. La 20-a jarcento, tempo de grandiozaj progresoj en scienco, tekniko kaj eĉ en ekkonscio pri homaj rajtoj – estis preskaŭ senĉese jarcento de militoj.
Tamen, de tempo al tempo leviĝas voĉoj kaj agoj kontraŭ tiu absurda tendenco. Eĉ se oni konsideras, ke ili estas gutoj de espero en oceano de sovaĝeco, tamen oni devas diskonigi ilin, ĉar ili estas nepre valoraj.
Unu el tiuj raportoj venas el Jerusalemo. Al futbalklubo “Beitar” alvenas ĉirkaŭ 200 infanoj de aĝoj 10- ĝis 12-jaraj, el 12 lernejoj, por partopreni futbalmatĉojn – malgraŭ la malvarma vetero. Tion iniciatis Neregistara Organizo “Golo de Egaleco”, kiu celas akcepti infanojn el malriĉaj familioj kaj instrui al ili homajn valorojn de respektemo kaj toleremo, per praktikado de sporto. En Jerusalemo, aldoniĝas unu plia celo, nome plibonigi la kunvivadon inter araboj kaj judoj, kiuj vivas tie en konstanta streĉa stato.
Unuafoje, en januaro 2018, oni decidis formi miksajn teamojn por la konkuro, kun arabaj kaj judaj infanoj en la sama skipo. Ili venis el kvar lokaj lernejoj – du judaj, du arabaj. Miksaj teamoj ludis kontraŭ nemiksaj teamoj, kaj la rezulto estis gaja klopodado por levi la ĉampionan trofeon, en la fino. Dum la futbala strebado, ili espereble forgesis siajn diferencojn, kaj komune celis la venkon, ene de la reguloj de tiu sporto. Infanoj kaj trejnistoj reagis tre pozitive dum la sperto. 11-jara juda golulo esprimis sian kontentecon: ”Komence mi supozis, ke estos tre malfacile. Nun estas mojose. Ni povas esti amikoj. Se ili parolus la hebrean lingvon, estus eĉ pli bone.”
Fakte, la malsameco de lingvoj estas unu plia serioza komplikaĵo. En Jerusalemo, 34 procentoj el la preskaŭ unumiliona loĝantaro estas palestinanoj. Nek judoj, nek palestinanoj kontentige scias la lingvon de siaj aliaj kunurbanoj. Zamenhof jam parolis pri tio antaŭ pli ol cent jaroj, kiel ni scias.
Aliflanke, la vorto “golo” estas universale komprenata, kaj ĝi povas funkcii kiel efika alproksimilo. Estas emociige vidi, ke infanoj momente forgesas siajn malsamecojn kaj gaje ŝvitas, kurante por fari golon. Tiu bela iniciato komenciĝis en la jaro 2016, okaze de la Olimpikaj Ludoj en Rio. Tiam, brazila institucio invitis 22 infanojn el Jerusalemo – duono de ili estis araboj, la alia duono estis judoj – veni al Brazilo kaj partopreni socihelpajn eventojn. Dum la ekskurso, oni klare perceptis, ke la infanoj alproksimiĝis, spite al baroj etnaj kaj lingvaj.
Tiaj belaj iniciatoj pruvas al ni, ke la antikva militemo de la homaro ne estas nepra kondamno: eblas plialtigi la nivelon de civilizeco en la mondo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário