terça-feira, 12 de junho de 2018

Lecioneto / pequena lição - 77

*am/i (tr)
1 Havi seksan inklinon al iu, de kiu oni esperas precipe plezuron: ŝi amis volupte la filojn de Asirio; ŝi amis k estis amata; ne bela estas amata, sed amata estas bela; mia plej amata. amori, erotika.
2 Havi koran inklinon al iu, kies feliĉon oni deziras: kiu amas sian filon, tiu baldaŭ lin punas; amu domon novan k amikon malnovan; mi ne amas homojn duvizaĝajn; kiu min amas, amas mian hundon; amu viajn malamikojn; Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon; ĉar homoj estos sin amantaj; (f) dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas.
3 Volonte k plezure uzi ion: li postulis tiajn manĝaĵojn, kiujn li plejmulte amis; mi amas vian kuirejon multe pli ol vian religion; kiu amas honoron, amu laboron; plezuron amantaj pli ol Dion; la amata peko de ĉiuj artistoj; mono amas kalkulon. ŝati. plaĉi.
4 (kun inf. aŭ subprop.) Volonte k plezure fari aŭ sperti agon: mi amas vivi alie ol ĉiuj; ili amas danci, fanfaroni pri sia forto; vi amas preni, amu redoni; ami esti laŭdata; mi ŝerci ne amas; la amaso amas, ke oni donu al ĝi leĝojn; plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu.
*amo
1 Seksa inklino al iu: la amo de virinoj; refreŝigu min per pomsuko, ĉar mi estas malsana de amo; la amo estas forta kiel la morto; nun la trompita amo trovis sian rifuĝejon, la monaĥinejon; li delogis la reĝinon al la plezuroj de malnobla amo; oni ne forgesas facile sian unuan amon; edziĝo pro amo; amafero, amdeklaro, amletero, amsopiro. amoro. amdonantino, amvendistino.
2 Simpatia inklino al iu: havi, senti, porti amon al iu; amo al la proksimulo; neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. korinklino, karitato.
3 Tre forta emo al io: la amo al la kartludo lin plene ruinigis; edziĝo pro amo flamanta al sako sonanta; morti pro amo al la libereco, al la paco.

ami  (tr.) 1 amar, benquerer, gostar de. 2 estar apaixonado por. ama amoroso, afetuoso, amorável, terno. ame amorosamente, com amor. amo amor. amaĵo galanteio, namoro, intriga galante. amanto amante. amatino amada, amante. amato amado, amante. amegi (tr.) adorar. amema amorável. amesprimo (tb. amkonfeso) declaração de amor. aminda 1 amável, amorável, adorável, digno de ser amado. 2 fofo. amindumi (tr.) namorar, galantear, flertar. amisto (teat.) galã. amistaĉino cortesã, cocote, meretriz. amkonfeso = amesprimo. ekami (tr.) enamorar-se (de). enamiĝi enamorar-se, apaixonar-se: enamiĝi al iu enamorar-se de alguém, apaixonar-se por alguém. homama filantrópico. malama odiento. malami (tr.) odiar, detestar, abominar. malamo ódio. malamego ódio figadal. malamema  odiento. malaminda detestável, odioso. memamo (tb. sinamo) egoísmo, amor-próprio. militama = militema. neamema (tb. senama) frio, indiferente. pliami (tr.) preferir. profitama ganancioso. profitamo ganância. senama frio, indiferente. senamo desamor, indiferença. sinamo = memamo. ¨ platona amo amor platônico. tre aminda fofinho. triangula amindumado (prática sexual entre três pessoas) “ménage à trois”. || enamiĝi al iu ficar apaixonado por alguém, apaixonar-se por alguém. esti enamiĝinta al iu estar apaixonado por alguém. mi amas vin te amo; amo você.

Nenhum comentário:

Postar um comentário