sábado, 30 de junho de 2018

Voĉlegado de rakontoj al infanoj - Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Voĉlegado de rakontoj al infanoj estas konsiderata kiel valora eduka agado. Tion oni asertas de longa tempo, kaj verŝajne neniu dubas pri ĝi. Tamen, oni neniam elmontris tion per sufiĉe preciza, scienca eksperimento, por taksi kiom valora ĝi estas. Antaŭ ne longe, oni realigis tian eksperimenton en Brazilo.
La esploron publikigis la usona revuo Pediatrics. La aŭtoroj apartenas al Instituto Alfa e Beto, en San-Paŭlo, kunlabore kun la Universitato de Novjorko. Inter la jaroj 2014 kaj 2015, ili observis infanojn en la aĝoj 2- ĝis 4-jaraj, el pli ol sescent malriĉaj familioj, en la brazila ŝtato Roraima. Dum unu jaro, patroj kaj patrinoj voĉlegis mezume po 20 libroj al siaj infanoj. La gepatroj ricevis trejnadon pri interaga legado, por laŭeble fari ĝin plej efika kaj agrabla. Ili lernis pri taŭga ritmo, taŭga proksimeco al la infano, taŭga komentado pri la legataj scenoj, montrado de bildoj, indikado de linioj per fingro kaj stimulado al scivolemo.
Por tiu studo, oni faris plurajn testojn. La testo, kiu mezuras inteligentecon, montris eksterordinaran konkludon: infanoj en la grupo, kiu aŭskultis legadon, atingis rezultojn, kiuj superis je 80 procentoj tiujn de la infanoj, kiuj ne ricevis tion.
Oni klare montris, ke voĉlegado de libroj al etaj infanoj plibonigas la rezonkapablon kaj instigas al la kutimo legi librojn, en sekvontaj jaroj. Ĝi plibonigas la vivon de la tuta familio. En la familia kunvivado, oni eĉ rimarkis, ke voĉlegado malpliigis la okazojn de punoj de plenkreskuloj al infanoj, pro malbonkonduto. Libroj enhavas ideojn kaj lingvouzadon multe pli kompleksajn ol tiuj, uzataj en la ĉiutaga vivo. Sekve, infanoj evoluigas abstraktan penson kaj vortostokon.
La brazila esploro plifortigas la konscion, ke infanliteraturo estas grava branĉo en la kulturo de ĉiu popolo. Necesas provizi taŭgajn librojn al la gepatroj, por familia voĉlegado. Ankaŭ en la Esperanta mondo, kie infanoj denaske aŭdas nian lingvon hejme, oni bezonas bonajn librojn. Tial estas tre oportune, ke unu el la branĉoj, en la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, celas precize tiun gravan publikon: “Infanlibro de la jaro”.  Ĝi meritas fortan apogon!

Nenhum comentário:

Postar um comentário