terça-feira, 12 de junho de 2018

VIZIO DE L’ ESTONTECO – Zamenhof.


En astrala sfero estas regiono,
kie vidas la spirit’ l’ efektiviĝon
de la idealoj, kiujn lia menso
nutris dum la viv’ ankoraŭ sur la tero.

Iutage tien ankaŭ mi eniris
kaj ekvidis homojn el nacioj ĉiuj,
kunirintajn kaj kreantajn la projektojn
pri leviĝo de l’ feliĉo de l’ homaro.

Ĉiuj klasoj de laboro kaj de studoj,
de komerco kaj de arto paroladis
en nur unu lingvo, kun amplenaj vortoj,
siavice pri l’ konkeroj atingitaj
kaj pri la ankoraŭ baldaŭ atingotaj.

Eŭropanoj, Azianoj kaj loĝantoj
de Afriko, Ameriko, Aŭstralio
interkompreniĝis ĉiuj kaj preparis
bonajn leĝojn de frateca kunvivado,
harmonia kunlaboro ĉiam-paca,
pri la vivrimedoj sur la ter’ necesaj.
Anĝelĥoro kantis, ilin aprobante,
kaj mi preĝis: “Donu Di’, ke Idealo
tiu ĉi surtere baldaŭ realiĝu! “

23/9/1943 - L. L. Zamenhof.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário