sexta-feira, 22 de junho de 2018

Sporto kaj amikecoj plifortigas la memorkapablon


La memorkapablo ja certe dum progresinta aĝo malfortiĝas - sed eblas fari ion kontraŭ tio, kion pruvas du tute malsamaj studaĵoj: Sporto kaj sociaj kontaktoj konservas la mensan produktivon.
Moviĝado en alta aĝo tenas homon produktiva. Kaj tio ne nur koncernas la korpon sed ankaŭ la menson. Tio estas konsiderata kiel science pruvita. Sed kiom da sporto ni bezonas por ke la pozitiva efiko aperu? 52 horojn. Tio estas la simpla respondo de usona studaĵo kiu estis farita per 98 esploroj ĉe homoj pli ol 60 jaraj.
"Ekde 52 horoj sporto efikas daŭre pozitive al la memorkapablo. Kutime tiuj 52 horoj sumiĝas post kvar ĝis ses monatoj", diras la studestrino de la universitato de Miami. Dum duona jaro tio estas du horoj da moviĝado en semajno. Kiu dum tri horoj semajne praktikas sporton, tiu jam post kvar monatoj povas ĝoji pri la pozitiva efiko al la memorkapablo.
Kiu sporto estas praktikata, tio tiurilate ne gravas, diras la studestrino: "Kiu tute ne moviĝas, tiu ne tuj komencos per kurado. Sed tio ne gravas, ĉar ni povas per ĉiu speco de moviĝo kontribui  al sana cerbo." Do tio funkcias ankaŭ per migrado, jogo, muskola trejnado.
Por ke la memorkapablo restu bone funkcianta, estas tamen ankaŭ grave havi plurajn sociajn rilatojn - almenaŭ tio validas por musoj. Tion montris eksperimento de neŭrosciencistino ĉe la ŝtata universitato de Ohio. Ŝi fondis kunloĝajn komunumojn por musoj en kiuj sep bestetoj kunloĝis.
Post tri monatoj ŝi komparis la memoran produktivon de la kunloĝantaj musoj kun tiuj kiuj intertempe estis kunvivintaj parope. Ĉiuj musoj aĝis inter 15 kaj 18 monatoj. "Tio estas por musoj jam sufiĉe alta aĝo. Se la musoj devus labori, ili je tiu aĝo jam estus pensiuloj", diras la sciencistino.
Kiel ni homoj ankaŭ musoj havas pli kaj pli da malfacilaĵoj ju pli longe daŭras ilia vivo. La sciencistino igis la muson en ĉambreto  kiu enhavis plurajn objektojn, ekzemple ludilajn aŭtomobilojn, esplori la spacon kaj tiam metis objekton en alian lokon. Tiam ŝi lasis ĉiun muson reeniri la ĉambreton. La kunloĝantaj musoj ekkonis kio estis ŝanĝita. La parope vivantaj musoj ne ekkonis la ŝanĝojn.
Krome la cerbesploristino konstatis ke la histo de la hipokampo de la musoj kiuj vivis parope estis pli ofte inflamita. La hipokampo estas cerba regiono kiu kaj ĉe musoj kaj ĉe la homoj estas grava por la memorkapablo.
Homoj kiuj posedas pli bonan memorkapablon dum alta aĝo, havas ankaŭ pli da sociaj kontaktoj - tio estas konata. Kiel tio interdependas, tio tamen estas malklara, diras la esploristino: "Ĉu ni retiriĝas de niaj amikoj kiam nia memorkapablo malkreskas, aŭ ĉu estas helpo por nia memorkapablo havi multajn amikojn?" Ŝia testo pri la musoj pledas prefere por la dua ebleco, ŝi opinias.

Nenhum comentário:

Postar um comentário