VI - Agadkampo de la centra komitato.
Centro por
ellaborado de spiritismaj ideoj formiĝis per si mem de la komenco, sen
antaŭpensita plano, per la forto mem de la aferoj, sed sen ia oficiala
karaktero. Tio estis necesa, ĉar se ĝi ne ekzistus, kiu estus la punkto de
kunveno de la spiritistoj disaj en diversaj landoj? Se ili ne povus komuniki
siajn ideojn, siajn impresojn, siajn observojn al ĉiuj aliaj apartaj centroj,
disaj mem kaj ofte sen solideco ili restus izolitaj, malutile al la
disvastigado de la doktrino. Necesis do unu punkto kien ĉio venus, kaj el kie
ĉio povus elradii. La elvolviĝo de la spiritismaj ideoj, anstataŭ fari tian
centron senutila, faros, ke oni pli forte sentu ĝian neceson, ĉar la bezono
alproksimiĝi kaj formi faskon estos des pli granda, ju pli konsiderinda estos
la nombro da anoj. La konstitucio de Spiritismo, reguligante la staton de la
aferoj, havos kiel efikon estigi pli grandajn avantaĝojn kaj plenigi
ekzistantajn mankojn. La centro kreota de la Konstitucio tute ne estos
individueca, sed fokuso de kolektiva aktiveco por la ĝenerala intereso, kaj kie
forviŝiĝos ĉia persona aŭtoritateco.
Sed kia estos la
vasteco de la agadkampo de tiu centro? Ĉu ĝi destiniĝas al regado monda kaj
fariĝi universala arbitracianto de vero? Se ĝi havus tian pretendon, tio montrus
miskomprenon pri la karaktero de Spiritismo, kiu ĝuste pro tio, ke ĝi proklamas
la principojn de libera ekzamenado kaj libereco de konscienco, konsekvence
forpuŝas la penson stariĝi kiel aŭtokratio; se tiel okazus, ĝi ekde la komenco
enirus fatalan vojon.
Spiritismo havas
principojn, kiuj, sidante sur naturaj leĝoj kaj ne sur metafizikaj
abstraktaĵoj, tendencas fariĝi, kaj certe ili iam estos, universale homaj; ĉiuj
akceptos ilin, ĉar ili estos palpeblaj, demonstritaj veraĵoj, same kiel oni
akceptis la teorion pri la movado de la tero; sed pretendi, ke spiritismo ĉie
estos same organizita; ke la spiritistoj en la tuta mondo submetiĝos al
unuforma reĝimo, al unu sola agadmaniero; ke ili devos atendi lumon el unu
fiksa punkto, al kiu ili devos fiksi siajn rigardojn, tio certe estus ia utopio
tiel absurda kiel pretendi, ke ĉiuj popoloj sur la tero formos iam unu solan
nacion, sub la regado de unu sola estro, obeantan la saman leĝaron kaj submetatan
al samaj moroj. Se ekzistas ĝeneralaj leĝoj, kiuj povas esti komunaj al ĉiuj
popoloj, tiaj leĝoj ĉiam estos, ĉe detaloj de aplikado kaj de formo, adaptataj
al moroj, karakteroj kaj klimatoj de ĉiu.
Tio sama okazos
al la organizita Spiritismo. Spiritistoj en la tuta mondo havos komunajn
principojn, kiuj ilin kunligos al la granda familio per la sankta ligilo de
frateco, sed kies aplikado povos varii laŭ la landoj, sen rompiĝo de la
fundamenta unueco, sen formado de disaj sektoj sin reciproke ĵetantaj ŝtonojn
kaj anatemon, kio ja estus tute kontraŭspiritisma. Eblos do formiĝi, kaj
neeviteble formiĝos, ĝeneralaj centroj en diversaj landoj, sen alia interligo
krom komuna kredo kaj morala solidareco, sem submetiĝo de unu al alia, sen tio,
ke, ekzemple, la centro en Francujo nutrus pretendon sin trudi al Spiritistoj
amerikaj kaj reciproke.
Komparado inter
la observejoj, kiujn ni jam menciis supre, estas perfekte ĝusta. Ekzistas
observejoj en diversaj punktoj de la terglobo; sendepende de tio, al kiu ajn
nacio ili apartenas, ĉiuj baziĝas sur la samaj ĝeneralaj principoj de astronomio,
kio tamen ne devigas, ke ili estu dependaj, unuj de aliaj ; ĉiu reguligas sian
laboron laŭ sia bontrovo ; ili komunikas siajn observojn reciproke, kaj ĉiu
profitigas al la scienco la malkovrojn de siaj kunfratoj. Same okazos ĉe la
ĝeneralaj centroj de Spiritismo; ili estos la observejoj pri la nevidebla
mondo, kiuj reciproke interŝanĝos tion, kion ili obtenos bona kaj aplikebla al la
moroj de la landoj, kie ili funkcios: ilia celo estos la bono por la homaro kaj
ne kontentigo de personaj ambicioj. Spiritismo estas substanca afero; alkroĉiĝi
al la formo estus infanaĵo neinda je la grandeco de la afero; jen kial la
diversaj centroj, kiuj penetriĝos de la vera karaktero de Spiritismo, devos
fratece etendi la manojn, unuj al aliaj, kaj unuiĝi por kontraŭbatali siajn
komunajn malamikojn: nekredemon kaj fanatikecon.
Postmortaj
Verkoj – Allan Kardec.
VI – Amplitude
de ação da comissão central
No princípio, um
centro de elaboração das ideias espíritas se formou por si mesmo, sem desígnio
premeditado, pela força das coisas, mas sem nenhum caráter oficial. Ele era
necessário, porquanto, se não existira, qual seria o ponto de ligação dos
espíritas disseminados por diferentes países? Não podendo comunicar suas
ideias, suas impressões, suas observações a todos os outros centros
particulares, esparsos a seu turno e não raro sem consistência, ficariam
insulados, com o que a difusão da Doutrina sofreria. Era, pois, indispensável
um ponto de concentração, do qual tudo se irradiasse. O desenvolvimento das
ideias espíritas, longe de tornar inútil esse centro, ainda melhor fará sentir
a sua necessidade, porque tanto maior será a dos espíritas se aproximarem e
formarem feixe, quanto mais considerável for o número deles. A constituição do
Espiritismo, regularizando o estado das coisas, terá por efeito fazê-lo
produzir maiores vantagens e preencher as lacunas que apresente. O centro que
essa organização criará não será uma individualidade, mas um foco de atividade
coletiva, atuando no interesse geral e onde se apaga toda autoridade pessoal.
Mas qual será a
amplitude do círculo de atividade desse centro? Destinar-se-á a reger o mundo e
a tornar-se árbitro universal da verdade? Alimentar semelhante pretensão fora
compreender mal o espírito do Espiritismo que, pela razão mesma de proclamar os
princípios do livre-exame e da liberdade de consciência, repele a ideia de
arvorar-se em autocracia; logo que o fizesse, teria enveredado por uma senda
fatal.
O Espiritismo
sustenta princípios que, por se fundarem nas Leis da Natureza, e não em
abstrações metafísicas, tendem a tornar-se, e um dia certamente o serão, os da
universalidade dos homens; todos os aceitarão, porque encontrarão neles
verdades palpáveis e demonstradas, como aceitaram a teoria do movimento da
Terra, mas pretender-se que o Espiritismo chegue a estar, por toda parte,
organizado da mesma forma; que os espíritas do mundo inteiro se sujeitarão a um
regime uniforme, a uma mesma forma de proceder; que terão de esperar lhes venha
de um ponto fixo a luz, ponto em que deverão fixar os olhos, fora utopia tão
absurda como a de pretender-se que todos os povos da Terra formem um dia uma
única nação, governada por um só chefe, regida pelo mesmo código de leis e
submetida aos mesmos usos. Há, é certo, leis gerais que podem ser comuns a
todos os povos, mas que sempre, quanto às minúcias da aplicação e da forma,
serão apropriadas aos costumes, aos caracteres, aos climas de cada um.
Outro tanto se
dará com o Espiritismo organizado. Os espíritas do mundo todo terão princípios
comuns, que os ligarão à grande família pelo sagrado laço da fraternidade, mas
cujas aplicações variarão segundo as regiões, sem que, por isso, a unidade
fundamental se rompa; sem que se formem seitas dissidentes a atirar pedras e
lançar anátemas umas às outras, o que seria absolutamente antiespírita.
Poderão, pois, formar-se, e inevitavelmente se formarão, centros gerais em
diferentes países, ligados apenas pela comunidade da crença e pela
solidariedade moral, sem subordinação de uns aos outros, sem que o da França,
por exemplo, nutra a pretensão de impor-se aos espíritas americanos e
vice-versa.
É perfeitamente
justa a comparação, de que acima nos valemos, com os observatórios. Há-os em
diferentes pontos do globo; todos, seja qual for a nação a que pertençam, se
fundam em princípios gerais firmados pela Astronomia, o que, entretanto, não os
torna tributários uns dos outros. Cada um regula como entende os respectivos
trabalhos. Permutam suas observações e cada um se utiliza da Ciência e das
descobertas dos outros. Assim acontecerá com os centros gerais do Espiritismo;
serão os observatórios do Mundo Invisível, que permutarão entre si o que
obtiverem de bom e de aplicável aos costumes dos países onde funcionarem, uma
vez que o objetivo que eles colimam é o bem da Humanidade, e não a satisfação
de ambições pessoais. O Espiritismo é uma questão de fundo; prender-se à forma
seria puerilidade indigna da grandeza do assunto. Daí vem que os centros que se
acharem penetrados do verdadeiro espírito do Espiritismo deverão estender as
mãos uns aos outros, fraternalmente, e unir-se para combater os inimigos
comuns: a incredulidade e o fanatismo.
Obras Póstumas –
Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário