quarta-feira, 29 de outubro de 2014

Surtera Reĝeco / Uma Realeza Terrena

Surtera Reĝeco
8. Kiu pli bone ol mi povas kompreni la verecon de ĉi tiuj vortoj de Nia Sinjoro: “Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo?” La malhumileco pereigis min sur la tero; kiu do komprenus la neniecon de la regnoj en tiu ĉi mondo, se mi tion ne komprenus? Kion mi kunportis el mia surtera reĝeco? Nenion, absolute nenion; kaj kvazaŭ por fari pli terura la lecionon, ĝi ne sekvis min ĝis la tombo! Reĝino mi estis inter la homoj, kiel reĝino mi esperis eniri en la regnon de la ĉieloj. Kia elreviĝo! kia humiligo, kiam, anstataŭ esti ricevita kiel suverenino, mi vidis pli alte ol mi, ja multe pli alte ol mi, homojn, kiujn mi juĝis tre malgrandaj kaj kiujn mi malŝatis, ĉar ili ne havis nobelan sangon! Ho! tiam mi komprenis la senutilecon de la honoroj kaj de la altaj rangoj, kiujn ni serĉas kun tiom da avideco sur la tero!
Por prepari al si lokon en tiu regno, estas necesaj la abnegacio, la humileco, la karito en sia tuta ĉiela praktikado, la bonvolemo por ĉiuj; oni ne demandas vin, kio vi estis, kian rangon vi okupis, sed pri la bono, kiun vi faris, pri la larmoj, kiujn vi forviŝis.
Ho! Jesuo, ci tion diris, cia regno ne estas el tiu ĉi mondo, ĉar estas necese suferi por alveni al la ĉielo, al kiu la ŝtupoj de trono kondukas neniun; nur la plej penigaj vojetoj de la vivo tien kondukas; serĉu do la vojon tra la rubusujoj kaj la dornoj, kaj ne inter la floroj. La homoj kuras post la surterajn bonaĵojn, kvazaŭ ili devus konservi ĉi tiujn por ĉiam; sed tie ĉi ne plu estas iluzio; ili baldaŭ konstatas, ke ili kaptis nur ombron, kaj neglektis la solajn bonaĵojn solidajn kaj daŭrajn, la solajn, kiuj utilas al li en la ĉiela restadejo, la solajn, kiuj povas malfermi la ĉielan enirejon.
Kompatu tiujn, kiuj ne gajnis la regnon de la ĉielo; helpu ilin per viaj preĝoj, ĉar la preĝo alproksimigas la homon al la Plejaltulo; ĝi estas la ligilo inter la ĉielo kaj la tero: ne forgesu tion. (Unu el la Reĝinoj de Francujo. Le Havre, 1863).
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. II – Instruoj de la Spiritoj.
Uma Realeza Terrena
8. Quem poderia, melhor do que eu, compreender a verdade destas palavras de Nosso Senhor: meu reino não é deste mundo? O orgulho me perdeu sobre a terra. Quem, pois, compreenderia o nada dos reinos do mundo, se eu não compreendesse? O que foi que eu levei comigo, da minha realeza terrena? Nada, absolutamente nada. E como para tornar a lição mais terrível, ela não me acompanhou sequer até o túmulo! Rainha eu fui entre os homens, e rainha pensei chegar no reino dos céus. Mas que desilusão! E que humilhação, quando, em vez de ser ali recebida como soberana, tive de ver acima de mim, mas muito acima, homens que eu considerava pequeninos e os desprezava, por não terem nas veias um sangue nobre! Oh, só então compreendi a fatuidade dos homens e das grandezas que tão avidamente buscamos sobre a Terra!
Para preparar um lugar nesse reino são necessárias a abnegação, a humildade, a caridade, a benevolência para com todos. Não se pergunta o que fostes, que posição ocupastes, mas o bem que fizestes, as lágrimas que enxugastes.
Oh, Jesus! Disseste que teu reino não era deste mundo, porque é necessário sofrer para chegar ao céu, e os degraus do trono não levam até lá. São os caminhos mais penosos da vida os que conduzem a ele. Procurai, pois, o caminho através de espinhos e abrolhos e não por entre as flores! Os homens correm atrás dos bens terrenos, como se os pudessem guardar para sempre. Mas aqui não há ilusões, e logo eles se apercebem de que conquistaram apenas sombras, desprezando os únicos bens sólidos e duráveis, os únicos que lhes aproveitariam na morada celeste, e que lhes podiam abrir as portas dessa morada.
Tende piedade dos que não ganharam o reino dos céus. Ajudai-os com as vossas preces, porque a prece aproxima o homem do Altíssimo, é o traço de união entre o céu e a terra. Não o esqueçais! - Uma Rainha de França - Havré, 1863.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. II. Instruções dos Espíritos.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita