sábado, 4 de outubro de 2014

Katalepsio – Reviviĝoj / Catalepsia - Ressurreições

Katalepsio – Reviviĝoj
29. – La inerta materio estas sensenta, kaj ankaŭ tia estas la perispirita fluido, sed ĉi tiu transigas la sensacon al la sentiva centro, kia ja estas la Spirito. La doloraj lezoj de la korpo refrapas do en la Spirito, kvazaŭ ia elektra malŝargo, pere de la perispirita fluido, kies konduktiloj verŝajne estas la nervoj. Ĝi estas la nerva fluo de la fiziologoj, kiuj, ne konante la rilatojn inter tiu fluido kaj la spirita principo, ankoraŭ ne povis klarigi ĉiujn efikojn.
La interrompo povas okazi pro la apartigo de iu membro aŭ pro la sekcado de iu nervo, sed ankaŭ, parte aŭ tute kaj sen ia lezo, en la momentoj de liberiĝo, de granda supereksciteco aŭ de absorba zorgo de la Spirito. En tiu stato, la Spirito ne pensas pri la korpo kaj, en sia febra aktiveco, li altiras al si, por tiel diri, la perispiritan fluidon, kiu, retiriĝinte de la supraĵo, tie estigas momentan nesentivecon. Oni ankaŭ povus akcepti, ke, en certaj cirkonstancoj, ekzistas en la perispirita fluido mem ia molekula ŝanĝo, kiu ĝin nedaŭre senigas je la propreco de transigado. Jen kial ofte, en la ardo de batalo, militisto ne konscias, ke li estas vundita; kial iu, kies atento estas koncentrita sur iun laboron, ne aŭdas la ĉirkaŭan bruadon. Analoga, sed pli okulfrapa efiko fariĝas ĉe iuj somnambuloj, en okazoj de letargio kaj katalepsio. Fine, ankaŭ tiel oni povas klarigi la nesentivecon de la konvulsiuloj kaj de iuj martiroj. (Revue Spirite, januaro 1868: “Studo pri la Aissaouas”.)
Paralizo absolute ne havas la saman kaŭzon: tie la efiko estas tute organa; ja la nervoj mem, nome la konduktiloj, fariĝas netaŭgaj por la fluideca cirkulado; la kordoj de la instrumento aliiĝis.
30. – Ĉe certaj patologiaj statoj, kiam la Spirito forlasis la korpon kaj la perispirito al ĝi restas ligita nur per kelkaj punktoj, tiam la korpo prezentas ĉiujn eksterajn signojn de la morto kaj oni asertas absolutan veraĵon dirante, ke la vivo pendas sur nura fadeno. Tia stato povas daŭri pli aŭ malpli longe; certaj partoj de la korpo povas eĉ sperti malkomponiĝon, sen ke la vivo estus definitive estingiĝinta. Dum ne ankoraŭ rompiĝis la lasta ligilo, la Spirito povas, aŭ per energia agado de sia propra volo, aŭ per fremda, same potenca fluideca influo, esti revokita en la korpon. Tiel estas klarigitaj certaj plidaŭrigoj de la vivo kontraŭ ĉia probableco, krom ankaŭ certaj supozataj reviviĝoj. Ĝi estas kvazaŭ la planto, kiu sin elpuŝas iafoje havante unu solan radikan fibreton. Sed kiam disiĝis de la karna korpo la lastaj molekuloj de la korpo fluideca, aŭ kiam ĉi tiu troviĝas en stato de neriparebla konsumiĝo, tiam reveno al la vivo fariĝas absolute neebla.
Libro: La Genezo - Allan Kardec, ĉap. XIV.
Catalepsia - Ressurreições
29. A matéria inerte é insensível; o fluido perispiritual o é igualmente, mas transmite a sensação ao centro sensitivo que é o Espírito. As lesões dolorosas do corpo repercutem, pois, no Espírito como um choque elétrico, por intermédio do fluido perispiritual, do que os nervos parecem ser os fios condutores. É o influxo nervoso dos fisiologistas, que, não conhecendo as relações desse fluido com o princípio espiritual não têm podido explicar todos os efeitos.
Essa interrupção pode ter lugar pela separação de um membro ou o seccionamento de um nervo, mas também, parcialmente ou de modo geral, e sem nenhuma lesão, nos momentos de emancipação, de grande super-excitação, ou de preocupação do Espírito. Nesse estado, o Espírito já não cuida mais do corpo, e em sua atividade febril atrai, por assim dizer, a si, o fluido perispiritual, o qual, retirando-se de sua superfície, ali produz uma insensibilidade momentânea. Poderíamos ainda admitir que em certas circunstâncias, se produza no próprio fluido perispiritual uma modificação molecular que lhe retire temporariamente a propriedade de transmissão. É assim que, no ardor do combate, um militar não percebe ter sido ferido; que uma pessoa cuja atenção esteja concentrada em seu trabalho não ouve o ruído que se faz em seu derredor. É um efeito análogo, porém mais pronunciado, que se realiza com certos sonâmbulos, na letargia e na catalepsia. Por fim, é assim que se pode explicar a insensibilidade dos convulsionários e de certos mártires ("Revue Spirite", janeiro de 1868; Estudos sobre os Aïssaouas).
A paralisia não tem totalmente a mesma causa: aqui o efeito é todo orgânico; são os próprios nervos, os fios condutores que não são mais aptos à circulação fluídica; são as cordas do instrumentos que estão alteradas.
30. Em certos estados patológicos, quando o Espírito não está mais no corpo, e o perispírito não adere a ele senão por alguns pontos, o corpo tem todas as aparências de morto, situação esta verdadeiramente bem descrita quando se diz que a vida está por um fio. Tal estado pode durar por mais ou menos tempo; certas partes do corpo podem mesmo entrar em decomposição, sem que a vida seja definitivamente extinta. Enquanto o derradeiro fio não for rompido, o Espírito pode ser trazido de volta ao corpo, seja por uma ação enérgica da sua própria vontade, seja pelo influxo fluídico estranho, igualmente poderoso. Assim se explicam certas prolongações da vida contra toda probabilidade, e certas pretensas ressurreições. É a planta que volta a viver, por vezes com uma só fibrila da raiz; mas quando as últimas moléculas do corpo fluídico são destacadas do corpo carnal, ou quando este último está num grau de degradação irreparável, todo retorno à vida torna-se impossível.
Livro: A Gênese – Allan Kardec, Cap, XIV.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita