domingo, 7 de fevereiro de 2016

La anĝeloj laŭ Spiritsmo / Os Anjos Segundo o Espiritismo

La Anĝeloj Laŭ Spiritsmo
12. Ne estas ia dubo, ke ekzistas estuloj dotitaj per ĉiaj kvalitoj atribuitaj al la anĝeloj. La spiritisma revelacio pri tiu punkto konfirmas la kredon de ĉiuj popoloj, samtempe konigante al ni la originon kaj naturon de tiaj estuloj.
La animoj aŭ Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj, t. e. sen konoj kaj konscio pri bono kaj malbono, sed kapablaj akiri tion, kio mankas al ili. La laboro estas rimedo por akiro, kaj la celo –– kiu estas la perfekteco –– estas la sama por ĉiuj. Ili ĝin atingas pli-malpli rapide, pro sia libera volo kaj proporcie al siaj klopodoj; ĉiuj havas La samajn ŝtupojn trapasotajn, la saman laboron plenumotan.
Dio ne pli favoras unujn ol aliajn, ĉar Li estas justa, kaj, ĉar ĉiuj estas liaj filoj, tial Li ne havas preferojn.
Li diras al ili: Jen la leĝo, kiu devas esti via kondutnormo; ĝi nur povas konduki vin al la celo; ĉio, kio estos konforma al ĝi, estas bono; ĉio, kio estas kontraŭa al ĝi, estas malbono. Vi havas plenan liberecon obei aŭ malobei tiun leĝon, kaj tiel vi estos juĝantoj de via propra sorto. Sekve, Dio ne kreis malbonon; ĉiuj liaj leĝoj sin destinas por bono, sed la homo kreis la malbonon, malobeante tiujn leĝojn; se la homo ilin skrupule observus, li neniam sin deturnus de la bona vojo.
13. Malgraŭ tio, la animo, simile al iu infano, estas sensperta en la unuaj fazoj de sia ekzistado, kaj tial ĝi estas erarema. Dio ne donas al ĝi la sperton, sed donas al ĝi rimedojn por ĝin akiri. Falsa paŝo do sur la vojeto de malbono estas malprogreso por la animo, kiu, suferante ties sekvon, lernas mem tion, kion ĝi devas eviti. Tiamaniere, iom post iom ĝi disvolviĝas, perfektiĝas kaj progresas en la spirita hierarkio, ĝis la stato de pura Spirito aŭ anĝelo. Anĝeloj estas do animoj de homoj atingintaj la perfektogradon, kiun la estulo kapablas atingi, ĝuante la plenan promesitan feliĉon. Sed antaŭ ol atingi la superegan gradon, ili ĝuas ian feliĉon relativan al sia progreso, feliĉon konsistantan ne el neniofarado, sed el funkcioj, kiujn plaĉas al Dio konfidi al ili, kaj pro kies plenumo ili sentas sin feliĉaj, ankoraŭ vidante en tio ian rimedon por progreso. (Vidu en la 1-a Parto ĉap. III, “La Ĉielo”.)
14. La homaro ne estas limigita al la Tero; per ĝi Dio loĝatigas sennombrajn mondojn turniĝantajn en la Spaco; per ĝi Dio jam loĝatigis mondojn malaperintajn, kaj loĝatigos tiujn, kiuj formiĝos. Ĉar Dio kreis ĝin jam de la tuta eterneco, Li neniam ĉesos ĝin kreadi. Longe antaŭ ol ekzistis la Tero kaj kiom ajn antikva ni supozas, ke ĝi estas, ekzistis aliaj mondoj, kie enkarniĝintaj Spiritoj, atinginte sian celon eĉ antaŭ ol ni eliris el la manoj de la Kreinto, trapasis la samajn fazojn, kiujn nun trapasas tiuj pli frue formitaj.
Nu, de la tuta eterneco ekzistas puraj Spiritoj aŭ anĝeloj; sed, ĉar ilia homa ekzistado okazis en senlima pasinteco, tial ni supozas, ke ili ĉiam estis anĝeloj.
15. Tiamaniere efektiviĝas la granda leĝo de unueco de la Kreado; Dio neniam estis neaktiva kaj ĉiam havis plurajn Spiritojn, spertajn kaj instruitajn, destinitajn por la transsendo de siaj ordonoj kaj por la direktado de la Universo, ekde la regado de la mondoj ĝis plej etaj detaloj. Dio ankaŭ ne bezonis krei privilegiitajn estulojn, liberajn de devoj; ĉiuj, antikvaj kaj novaj, akiris siajn poziciojn en la lukto per propra merito; ĉiuj fine estas filoj de siaj faroj.
Kaj tiel egale kompletiĝas la superega justeco de la Kreinto.
Libro: La Ĉielo kaj la Infero – Allan Kardec, ĉap. VIII Unua Parto.
Os Anjos Segundo o Espiritismo
12. Que haja seres dotados de todas as qualidades atribuídas aos anjos, não restam dúvidas. A revelação espírita neste ponto confirma a crença de todos os povos, fazendo-nos conhecer ao mesmo tempo a origem e natureza de tais seres.
As almas ou Espíritos são criados simples e ignorantes, isto é, sem conhecimentos nem consciência do bem e do mal, porém, aptos para adquirir o que lhes falta. O trabalho é o meio de aquisição, e o fim — que é a perfeição — é para todos os mesmo. Conseguem-no mais ou menos prontamente em virtude do livre-arbítrio e na razão direta dos seus esforços; todos têm os mesmos degraus a franquear, o mesmo trabalho a concluir. Deus não aquinhoa melhor a uns do que a outros, porquanto é justo, e, visto serem todos seus filhos, não tem predileções. Ele lhes diz: Eis a lei que deve constituir a vossa norma de conduta; ela só pode levar-vos ao fim; tudo que lhe for conforme é o bem; tudo que lhe for contrário é o mal. Tendes inteira liberdade de observar ou infringir esta lei, e assim sereis os árbitros da vossa própria sorte. Conseguintemente, Deus não criou o mal; todas as suas leis são para o bem, e foi o homem que criou esse mal, divorciando-se dessas leis; se ele as observasse escrupulosamente, jamais se desviaria do bom caminho.
13. Entretanto, a alma, qual criança, é inexperiente nas primeiras fases da existência, e daí o ser falível. Não lhe dá Deus essa experiência, mas dá-lhe meios de adquiri-la. Assim, um passo em falso na senda do mal é um atraso para a alma, que, sofrendo-lhe as conseqüências, aprende à sua custa o que importa evitar. Deste modo, pouco a pouco, se desenvolve, aperfeiçoa e adianta na hierarquia espiritual até ao estado de puro Espírito ou anjo. Os anjos são, pois, as almas dos homens chegados ao grau de perfeição que a criatura comporta, fruindo em sua plenitude a prometida felicidade. Antes, porém, de atingir o grau supremo, gozam de felicidade relativa ao seu adiantamento, felicidade que consiste, não na ociosidade, mas nas funções que a Deus apraz confiar-lhes, e por cujo desempenho se sentem ditosas, tendo ainda nele um meio de progresso. (Vede 1ª Parte, cap. III, “O céu”.)
14. A Humanidade não se limita à Terra; habita inúmeros mundos que no Espaço circulam; já habitou os desaparecidos, e habitará os que se formarem. Tendo-a criado de toda a eternidade, Deus jamais cessa de criá-la. Muito antes que a Terra existisse e por mais remota que a suponhamos, outros mundos havia, nos quais Espíritos encarnados percorreram as mesmas fases que ora percorrem os de mais recente formação, atingindo seu fim antes mesmo que houvéramos saído das mãos do Criador.
De toda a eternidade tem havido, pois, puros Espíritos ou anjos; mas, como a sua existência humana se passou num infinito passado, eis que os supomos como se tivessem sido sempre anjos de todos os tempos.
15. Realiza-se assim a grande lei de unidade da Criação; Deus nunca esteve inativo e sempre teve puros Espíritos, experimentados e esclarecidos, para transmissão de suas ordens e direção do Universo, desde o governo dos mundos até os mais ínfimos detalhes. Tampouco teve Deus necessidade de criar seres privilegiados, isentos de obrigações; todos, antigos e novos, adquiriram suas posições na luta e por mérito próprio; todos, enfim, são filhos de suas obras.
E, desse modo, completa-se com igualdade a soberana justiça do Criador.
Livro: O Céu e o Inferno – Allan Kardec, cap. VIII – 1ª Parte.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita