sexta-feira, 9 de dezembro de 2016

Reenkarniĝo / REENCARNAÇÃO

Reenkarniĝo
“Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forjetu ĝin de vi : estas bone por vi eniri en vivon kripla aŭ lama prefere ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enjetita en la eternan fajron.” - Jesuo. (MATEO, 18 : 8 .)
Nur la reenkarniĝo solvas la demandojn pri la esto, la doloro kaj la destino, kaj en multaj okazoj Jesuo parolis al ni pri ĝiaj belaj kaj saĝaj principoj.
Tiu ĉi loko el Mateo estas ege signifoplena.
Nepre necesas konsideri, ke la Majstro sin turnis al stagnanta, preskaŭ morta socio.
En harmonia kolekto de la diaj instruoj, la kristano efektive konas nur unu specon de morto : tiun, kiu trafas la konsciencon pekintan kontraŭ la Leĝo ; kaj la plimulto de la samtempuloj de la Kristo estis personoj sen edifa spirita agado, kun ŝtoniĝinta animo kaj paralizita koro.
La esprimo “estas bone por vi eniri en vivon” prezentas fundamentan solvon. Ĉu la tiamaj aŭdantoj ne estis homoj? La Sinjoro tamen aludis la kontinuan ekzistadon, la ĉiaman vivon, dum kiu ĉiu spirito vekiĝos por sia glora destino en la eterneco.
Per la alta simboleco de siaj vortoj, Jesuo prezentas al ni la kaŭzon de la doloraj rezaskiĝoj, kie ni rigardu kriplulojn, blindulojn kaj denaskajn paralizulojn, kiel animojn, kiuj petis tiajn provojn por la refortiĝo kaj la revirtiĝo nepre necesaj al la estonta feliĉo.
La bildo pri la “eterna fajro”, enmetita en la evangeliajn tekstojn, estas rimedo tre konforma al la instruo, ĉar tiel longe, ĝis la homo ne decidiĝos vivi kun la Kristo, li al tio estos instigata per milo da malsamaj rimedoj ; se la ribelemo longe daŭros tra sennombraj jarcentoj, la purigaj procedoj same daŭros kiel la materia fajro, kiu ekzistos sur la Tero dum ĝia helpo estos bezona, kiel utilaĵo nepre necesa al la fizika vivo.
Emmanuel / Chico Xavier.
        Libro: Vojo, Vero kaj Vivo, ĉapitro 108.
REENCARNAÇÃO
“Portanto, se a tua mão ou o teu pé te escandalizar, corta-o e atira-o para longe de ti; melhor te é entrar na vida, coxo ou aleijado, do que, tendo duas mãos ou dois pés, seres lançado no fogo eterno.” — Jesus. (MATEUS, capítulo 18, versículo 8.)
Unicamente a reencarnação esclarece as questões do ser, do sofrimento e do destino. Em muitas ocasiões, falou-nos Jesus de seus belos e sábios princípios.
Esta passagem de Mateus é sumamente expressiva.
É indispensável considerar que o Mestre se dirigia a uma sociedade estagnada, quase morta.
No concerto das lições divinas que recebe, o cristão, a rigor, apenas conhece, de fato, um gênero de morte, a que sobrevém à consciência culpada pelo desvio da Lei; e os contemporâneos do Cristo, na maioria, eram criaturas sem atividade espiritual edificante, de alma endurecida e coração paralítico.
A expressão “melhor te é entrar na vida” representa solução fundamental. Acaso, não eram os ouvintes pessoas humanas? Referia-se, porém, o Senhor à existência contínua, à vida de sempre, dentro da qual todo espírito despertará para a sua gloriosa destinação de eternidade.
Na elevada simbologia de suas palavras, apresenta-nos Jesus o motivo determinante dos renascimentos dolorosos, em que observamos aleijados, cegos e paralíticos de berço, que pedem semelhantes provas como períodos de refazimento e regeneração indispensáveis à felicidade porvindoura.
Quanto à imagem do “fogo eterno”, inserta nas letras evangélicas, é recurso muito adequado à lição, porque, enquanto não se dispuser a criatura a viver com o Cristo, será impelida a fazê-lo, através de mil meios diferentes; se a rebeldia perdurar por infinidade de séculos, os processos purificadores permanecerão igualmente como o fogo material, que existirá na Terra enquanto seu concurso perdurar no tempo, como utilidade indispensável à vida física.
Livro: Caminho, Verdade e Vida.
Emmaneul / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita