sábado, 20 de junho de 2015

La Vera Posedaĵo / A Verdadeira Propriedade.

La Vera Posedaĵo
9. La homo propre posedas nur tion, kion li povas kunporti el tiu ĉi mondo. Kion li trovas alvenante, kaj kion li lasas forirante, tion li uzas dum sia restado tie ĉi; sed, ĉar li devas ĉion ĉi forlasi, tial li de ĝi nur ĝuas profiton, ne realan posedon. Kion li posedas? Nenion, kion uzas la korpo; ĉion, kion uzas la animo: la inteligenton, la konojn, la moralajn kvalitojn; jen, kion li alportas kaj forportas, tio, kion neniu havas la povon forpreni de li, tio, kio utilos al li multe pli en la transtombo, ol en tiu ĉi mondo; dependas de li esti pli riĉa ĉe sia foriro, ol ĉe la alveno, ĉar de la bonaĵo, kiun li kolektis al si, dependas lia estonta pozicio. Kiam iu vojaĝas en malproksiman landon, li preparas siajn pakaĵojn kun objektoj utilaj en tiu lando; li ne ŝarĝas sin per objektoj senutilaj dum la vojaĝo. Faru do la samon rilate al la estonta vivo, kaj provizu vin per ĉio, kio tiam povos esti utila.
Al vojaĝanto, veninta en gastejon, oni donas belan loĝejon, se li povas ĝin pagi; al iu, havanta malmulte, oni donas loĝejon malpli komfortan; tiu, nenion havanta, kuŝos sur pajlo. Same okazas al la homo, venanta en la mondon de la Spiritoj: lia loko tie estas difinita de lia havaĵo; sed ne per oro li ĝin pagas. Oni ne demandas lin: Kiom vi posedis sur la tero? kian rangon vi okupis? Ĉu vi estis princo aŭ laboristo? Sed: Kion vi kunportas? Oni ne kalkulos la valoron de liaj havaĵoj nek de liaj titoloj, sed la sumon de liaj virtoj; nu, en tiu kalkulado, laboristo povas esti pli riĉa, ol princo. Vane li asertos, ke antaŭ ol sia foriro de sur la tero li pagis per oro sian eniron en la alian mondon; oni respondos al li: La lokojn tie ĉi oni ne aĉetas, sed gajnas per la bono, kiun oni faris; per la surtera mono vi povis aĉeti kampojn, domojn, palacojn; tie ĉi oni pagas ĉion per kvalitoj de la koro. Ĉu vi estas riĉa per tiuj kvalitoj? estu bonvena, kaj okupu la unuan lokon, kie ĉiuj feliĉoj vin atendas; ĉu vi estas malriĉa je ili? prenu la lastan lokon, kie vi estos traktata konforme al via havaĵo. (Pascal. Ĝenevo, 1860).
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec,  ĉap. XVI.
A Verdadeira Propriedade.
9. O homem não possui como seu senão aquilo que pode levar deste mundo. O que ele encontra ao chegar e o que deixa ao partir, goza durante sua permanência na Terra; mas, desde que é forçado a deixá-los, é claro que só tem o usufruto, e não a posse real. O que é, então, que ele possui? Nada do que se destina ao uso do corpo, e tudo o que se refere ao uso da alma: a inteligência, os conhecimentos, as qualidades morais. Eis o que ele traz e leva consigo, o que ninguém tem o poder de tirar-lhe, e o que ainda mais lhe servirá no outro mundo do que neste. Dele depende estar mais rico ao partir do que ao chegar neste mundo, porque a sua posição futura depende do que ele houver adquirido no bem. Quando um homem parte para um país longínquo, arruma a sua bagagem com objetos de uso nesse país, e não se carrega de coisas que lhe seriam inúteis. Fazei, pois, o mesmo, em relação à vida futura, aprovisionando-vos de tudo o que nela vos poderá servir.
Ao viajante que chega a uma estalagem, se ele pode pagar, é dado um bom alojamento; ao que pode menos, é dado um pior; e ao que nada tem, é deixado ao relento. Assim acontece com o homem, quando chega ao mundo dos Espíritos: sua posição depende de suas posses, com a diferença de que não pode pagar em ouro. Não se lhe perguntará: Quanto tinhas na Terra? Que posição ocupava? Eras príncipe ou operário? Mas lhe será perguntado: O que trazes? Não será computado o valor de seus bens, nem dos seus títulos, mas serão contadas as suas virtudes, e nesse cálculo o operário talvez seja considerado mais rico do que o príncipe. Em vão alegará o homem que, antes de partir, pagou em ouro a sua entrada no céu, pois terá como resposta: as posições daqui não são compradas, mas ganhas pela prática do bem; com o dinheiro podes comprar terras, casas, palácios; mas aqui só valem as qualidades do coração. És rico dessas qualidades? Então, sejas bem-vindo, e teu é o primeiro lugar, onde todas as venturas te esperam. És pobre? Vai para o último, onde serás tratado na razão de tuas posses. (Pascal - Genebra, 1860).
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. XVI.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita