sábado, 1 de agosto de 2015

La Evangelio kaj la Estonteco / O Evangelho e o Futuro

La Evangelio kaj la Estonteco
Modesta resumo de la Historio igas nin duonvidi la eternajn fadenojn, kiuj ligas ĉiujn generaciojn en la evoluaj periodoj de niaj planedo.
La scenejo de la civilizacioj multfoje estis ŝanĝita, kaj ĝiaj dekoracioj ricevis profundajn renovigojn, sed la aktoroj estas la samaj, irante en la purigaj luktoj direkte al la perfekteco de Tiu, kiu estas la Lumo, ekde la komenco.
La unuajn tempojn de la Homaro, la surtera homo estis nature kondukita al la eksteraj laboroj, glatigante la vojon de la naturo por la solvo de la problemo de la vivo, sed estis tempo, kiam lia spirita plenaĝeco estis proklamita de la saĝeco de Grekujo kaj de la romanaj organizoj.
En tiu tempo, la veno de la Kristo sur nian planedon signus la plej grandan eventon por la mondo, ĉar la Evangelio estus la eterna mesaĝo de la Ĉielo, ligante la Teron kun la lumplena regno de Jesuo, en la okazo de ĝia asimilado fare de la spirita homo, rilate ĝiajn diajn instruojn. Sed la pureco de la Kristanismo ne sukcesis resti senmakula, tuj kiam revenis en la nevideblan mondon la helpantoj de la Sinjoro, reenkarniĝintaj sur la terglobo por glorigo de la apostolaj tempoj.
La sieĝo de la mallumo ekposedis la koron de la homoj.
Tri jarcentoj post la sanktigaj instruoj de Jesuo, aperis falso kaj perfido, adaptiĝante al la interesoj de la politikaj povoj, tordante ĉiujn liajn principojn favore por la doktrinoj de la oficialigita perforto.
La Dia Majstro vane sendis siajn misiistojn kaj plej karajn disĉiplojn al la medio de la surteraj luktoj. Kiam ili ne estis barbare mortigitaj de la krimaj popolamasoj aŭ de turmentistoj de konsciencoj, tiam ili estis devigitaj kapitulaci antaŭ la neklereco, atendante la foran juĝon de la posteularo.
De tiu tempo, kiam la evangelia mesaĝo vastigadis la sferon de la homa libereco, pro sia matureco komprenila belajn kaj konsolajn veraĵojn de la ekzistado, la spirita homo haltas sur siaj ŝtupoj de progreso, nekapabla akompani la karnan homon en ties irado sur la vojoj de kono.
Ĝuste tial, en la tempo de grandegaj aviadiloj kaj de la radiotelefonio, ligantaj ĉiujn kontinentojn kaj landojn de la nuneco, indikantaj la imperativojn de la leĝoj de homa solidareco, ni vidas la koncepton pri civilizacio insultatan de ĉiuj izolismaj doktrinoj, dum la popoloj sin preparas por ekstermado kaj detruado. Ankoraŭ ĝuste tial, en la nomo de la Evangelio oni faras ĉiajn absurdojn en la tiel nomataj kristanaj landoj.
Estas vero, ke la okcidenta civilizacio eĉ ne kristaniĝis.
En Francujo oni havas gilotinon, en Anglujo pendingon, en Germanujo hakilon kaj en Ameriko mem, lando de frateco kaj konkordo, la elektran seĝon, kaj ni menciis sole nur la supercivilizitajn naciojn de nia planedo. Ĉu Italujo ne efektivigis sian agreson kontraŭ Abisenujo en la nomo de la kristana civilizacio de Okcidento? Ĉu la italaj pastroj ne benis la kanonojn kaj la konkerajn mitralojn en la nomo de la Evangelio? En la nomo de la Kristo oni dissemis dum ĉi tiuj dudek jarcentoj ĉiajn malpacojn kaj ĉiajn amaraĵojn en la mondo.
Sed estas veninta la tempo de reĝustigo de ĉiuj homaj valoroj. Kiam la doloraj kolektivaj elaĉetoj anoncas la periodon de la lastaj “ĝemoj” de la Apokalipso, tiam la spirita mondo devas penetri en la organizojn de la karna homo, ilin kondukante por la bono de la tuta Homaro.
La Spiritismo, en sia misio de Konsolanto, estas la subteno de la mondo en ĉi tiu jarcento da devioj, de ĝia Historio; nur ĝi en sia mieno de reviviĝinta Kristanismo povas savi la religiojn, malaperantajn inter la ekbatoj de forto kaj ambicio, de egoismo kaj superregado, indikante al la homo ties verajn vojojn. El ĝia torento da klarigoj oni povas trinki la kristalklaran akvon de konsolantaj veraĵoj de la Ĉielo, kaj la animoj sin preparas por la nova erao. Estas venintaj la tempoj, kiam la fortoj de malbono estas devigitaj forlasi siajn lastajn poziciojn de superregado en la surteraj medioj, kaj iliaj lastaj triumfoj estas vere la signo de ia kuraĝa kaj malfeliĉa reago, akcelanta la realigon de la nigraj profetaĵoj, pezantaj sur ilia pereema imperio.
Diktatoroj, armeoj, ekonomikaj hegemonioj, ŝanĝiĝemaj kaj senkonsciaj popolamasoj, negloraj militoj, jarcentaj organizoj forpasos, kiel ĉagreno de premsonĝo.
La venko de la forto estas heleco de artfajraĵo.
La tuta realaĵo estas tiu de la Spirito kaj la tuta paco estas tiu el kompreno de la regno de Dio kaj el ties justeco.
La forpasanta jarcento efektivigos la dividon de la ŝafoj de la grandega grego. La bastono de la paŝtisto kondukos la suferon en la peniga tasko de selekto kaj la doloro plenumos la laboron, kiun la homoj ne akceptis kun amo.
Tempesto da amaraĵoj balaos la tutan Teron. La filoj de la Jerusalemo de ĉiuj jarcentoj devas plori, rigardante la pluvon da larmoj kaj sango, kiu ekfalos el la pezaj nuboj de siaj nigraj konsciencoj.
Kondamnite de la nenuligeblaj verdiktoj de siaj sociaj kaj politikaj eraroj, la eŭropa supereco malaperos por ĉiam, kiel la Roma Imperio, transdonante al Ameriko la frukton de siaj spertoj, por la estonta civilizacio.
Nun, sur la Tero, oni travivas krepuskon, kiun sekvos profunda nokto; kaj la XX jarcenton koncernas la misio elfini tiujn terurajn okazaĵojn.
Sed, estante humilaj laborantoj de la Kristo, ni aŭdu lian voĉon en la interno de nia animo: “Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo! Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos! Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos! Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj!” (*)
Jes, ĉar post mallumo venos aŭroro. Konsolaj lumoj envolvos la tutan terglobon rebonigitan de la bapto de sufero. La spirita homo estos unuigita al la karna homo por la glora irado en la Senlimo, kaj la Spiritismo estos eltirinta el sub iliaj ruboj la dian animon de la religioj, kiujn la homoj perversigis, ilin ligante en la akceptema brakumo de la Kristanismo restarigita.
Ni laboru por Jesuo, eĉ kiam nia laborejo estu lokita en la dezerto de la konsciencoj.
Ni ĉiuj estas vokitaj al la granda tasko kaj nia plej alta devo estas respondi al la invitoj de la Elektito.
Rememorante la bildojn de la Historio de la mondo ni sentas tranĉantan malvarmon en ĉi tiu dolora krepusko de la okcidenta civilizacio. Ni memoru la favorkorecon de la Patro kaj ni faru niajn preĝojn. La nokto baldaŭ venos kaj meze en ĝia densa mallumo, ni ne forgesu Jesuon, kies senfina kompatemo estos, kiel ĉiam, la senmorta heleco de la estonta matenruĝo el paco, frateco kaj savo
(*) Mateo, 5:3, 6, 4 kaj 9.
Libro: Sur Vojo al la Lumo.
Emmanuel / Chico Xavier.
O Evangelho e o Futuro
Um modesto escorço da História faz entrever os laços eternos que ligam todas as gerações nos surtos evolutivos do planeta.
Muita vez, o palco das civilizações foi modificado, sofrendo profundas renovações nos seus cenários, mas os atores são os mesmos, caminhando, nas lutas purificadoras, para a perfeição dAquele que é a Luz do princípio.
Nos primórdios da Humanidade, o homem terrestre foi naturalmente conduzido às atividades exteriores, desbravando o caminho da natureza para a solução do problema vital, mas houve um tempo em que a sua maioridade espiritual foi proclamada pela sabedoria da Grécia e pelas organizações romanas.
Nessa época, a vinda do Cristo ao planeta assinalaria o maior acontecimento para o mundo, de vez que o Evangelho seria a eterna mensagem do Céu, ligando a Terra ao reino luminoso de Jesus, na hipótese da assimilação do homem espiritual, com respeito aos ensinamentos divinos. Mas a pureza do Cristianismo não conseguiu manter-se intacta, tão logo regressaram ao plano invisível os auxiliares do Senhor, reencarnados no globo terrestre para a glorificação dos tempos apostólicos.
O assédio das trevas avassalou o coração das criaturas.
Decorridos três séculos da lição santificante de Jesus, surgiram a falsidade e a má-fé adaptando-se às conveniências dos poderes políticos do mundo, desvirtuando-se-lhe todos os princípios, por favorecer doutrinas de violência oficializada.
Debalde enviou o Divino Mestre seus emissários e discípulos mais queridos ao ambiente das lutas planetárias. Quando não foram trucidados pelas multidões delinqüentes ou pelos verdugos das consciências, foram obrigados a capitular diante da ignorância, esperando o juízo longínquo da posteridade.
Desde essa época, em que a mensagem evangélica dilatava a esfera da liberdade humana, em virtude da sua maturidade para o entendimento das grandes e consoladoras verdades da existência, estacionou o homem espiritual em seus surtos de progresso, impossibilitado de acompanhar o homem físico na sua marcha pelas estradas do conhecimento.
É por esse motivo que, ao lado dos aviões poderosos e da radiotelefonia, que ligam todos os continentes e países da atualidade, indicando os imperativos das leis da solidariedade humana, vemos o conceito de civilização insultado por todas as doutrinas de isolamento, enquanto os povos se preparam para o extermínio e para a destruição. É ainda por isso que, em nome do Evangelho, se perpetram todos os absurdos nos países ditos cristãos.
A realidade é que a civilização ocidental não chegou a se cristianizar. Na França temos a guilhotina, a forca na Inglaterra, o machado na Alemanha e a cadeira elétrica na própria América da fraternidade e da concórdia, isto para nos referirmos tão-somente às nações supercivilizadas do planeta. A Itália não realizou a sua agressão à Abissínia, em nome da civilização cristã do Ocidente? Não foi em nome do Evangelho que os padres italianos abençoaram os canhões e as metralhadoras da conquista? Em nome do Cristo espalharam-se, nestes vinte séculos, todas as discórdias e todas as amarguras do mundo.
Mas é chegado o tempo de um reajustamento de todos os valores humanos. Se as dolorosas expiações coletivas preludiam a época dos últimos ''ais'' do Apocalipse, a espiritualidade tem de penetrar as realizações do homem físico, conduzindo-as para o bem de toda a Humanidade.
O Espiritismo, na sua missão de Consolador, é o amparo do mundo neste século de declives da sua História; só ele pode, na sua feição de Cristianismo redivivo, salvar as religiões que se apagam entre os choques da força e da ambição, do egoísmo e do domínio, apontando ao homem os seus verdadeiros caminhos.
No seu manancial de esclarecimentos, poder-se-á beber a linfa cristalina das verdades consoladoras do Céu, preparando-se as almas para a nova era. São chegados os tempos em que as forças do mal serão compelidas a abandonar as suas derradeiras posições de domínio nos ambientes terrestres, e os seus últimos triunfos são bem o penhor de uma reação temerária e infeliz, apressando a realização dos vaticínios sombrios que pesam sobre o seu império perecível.
Ditadores, exércitos, hegemonias econômicas, massas versáteis e inconscientes, guerras inglórias, organizações seculares, passarão com a vertigem de um pesadelo.
A vitória da força é uma claridade de fogos de artifício.
Toda a realidade é a do Espírito e toda a paz é a do entendimento do reino de Deus e de sua justiça.
O século que passa efetuará a divisão das ovelhas do imenso rebanho. O cajado do pastor conduzirá o sofrimento na tarefa penosa da escolha e a dor se incumbirá do trabalho que os homens não aceitaram por amor.
Uma tempestade de amarguras varrerá toda a Terra. Os filhos da Jerusalém de todos os séculos devem chorar, contemplando essas chuvas de lágrimas e de sangue que rebentarão das nuvens pesadas de suas consciências enegrecidas.
Condenada pelas sentenças irrevogáveis de seus erros sociais e políticos, a superioridade européia desaparecerá para sempre, como o Império Romano, entregando à América o fruto das suas experiências, com vistas à civilização do porvir.
Vive-se agora, na Terra, um crepúsculo, ao qual sucederá profunda noite; e ao século XX compete a missão do desfecho desses acontecimentos espantosos.
Todavia, os operários humildes do Cristo ouçamos a sua voz no âmago de nossa alma: "Bem-venturados os pobres, porque o reino de Deus lhes pertence! Bem-aventurados os que têm fome de justiça, porque serão saciados! Bem-aventurados os aflitos, porque chegará o dia da consolação! Bem-aventurados os pacíficos, porque irão a Deus!" (*)
Sim, porque depois da treva surgirá uma nova aurora. Luzes consoladoras envolverão todo o orbe regenerado no batismo do sofrimento. O homem espiritual estará unido ao homem físico para a sua marcha gloriosa no Ilimitado, e o Espiritismo terá retirado dos seus escombros materiais a alma divina das religiões, que os homens perverteram, ligando-as no abraço acolhedor do Cristianismo restaurado.
Trabalhemos por Jesus, ainda que a nossa oficina esteja localizada no deserto das consciências. Todos somos dos chamados ao grande labor e o nosso mais sublime dever é responder aos apelos do Escolhido.
Revendo os quadros da História do mundo, sentimos um frio cortante neste crepúsculo doloroso da civilização ocidental. Lembremos a misericórdia do Pai e façamos as nossas preces. A noite não tarda e, no bojo de suas sombras compactas, não nos esqueçamos de Jesus, cuja misericórdia infinita, como sempre, será a claridade imortal da alvorada futura, feita de paz, de fraternidade e de redenção.
(*) Mateus, 5:3, 6, 4 e 9.
Livro: A Caminho da Luz.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita