domingo, 2 de agosto de 2015

Zorgu la korpon kaj la Spiriton / Cuidar do Corpo e do Espírito.

Zorgu la korpon kaj la Spiriton
11. Ĉu la morala perfekteco konsistas en turmentado de la korpo? Por solvi tiun demandon, mi apogas min sur elementaj principoj, kaj komencos pruvante la neceson zorgi la korpon, kiu, laŭ la alternoj de sano kaj malsano, influas tre grave la animon, kiun oni devas konsideri enkarcerigita en la karno. Por ke tiu enkarcerigito vivu, elverŝiĝu kaj havu eĉ la iluziojn de libereco, la korpo devas esti sana, vigla, kuraĝa. Ni faru komparon: Jen ili ambaŭ en perfekta stato; kion ili faru por konservi la ekvilibron inter siaj kapabloj kaj siaj bezonoj, ja tiel malsimilaj? Konflikto inter ambaŭ ŝajnas ja neevitebla, kaj malfacile trovebla la sekreto pri ilia reciproka kompenso.
Tie ĉi staras du sistemoj unu fronte al la dua: tiu de l’ asketoj, kiuj volas subpremi la korpon, kaj tiu de la materialistoj, kiuj volas malaltigi la animon: du perfortoj preskaŭ tiel malsaĝaj, unu kiel la dua. Ĉe la flanko de tiuj grandaj partioj svarmas la multenombra tribo de l’ indiferentuloj, kiuj, sen konvinko kaj sen pasio, malvarme amas kaj ŝpareme ĝuas. Kie do la saĝeco? Kie la scienco de la vivo? Nenie; kaj tiu granda problemo restus tute nesolvita, se Spiritismo ne venus helpe de la esplorantoj, montrante al ili la interrilatojn ekzistantajn inter la korpo kaj la animo, kaj dirante, ke, ĉar korpo kaj animo estas necesaj unu al alia, oni devas zorgi ilin ambaŭ. Amu do vian animon, sed zorgu ankaŭ vian korpon, ties instrumenton; ne rekoni la bezonojn, indikatajn de la naturo mem, estas ne rekoni la leĝon de Dio. Ne punu la korpon pro kulpoj, kiujn via libera volo instigis ĝin fari, kaj pro kiuj ĝi tiel same respondas, kiel ĉevalo mallerte direktata respondus por akcidentoj, kiujn ĝi kaŭzas. Ĉu vi estus do pli perfektaj, se, martirigante la korpon, vi ne estus pro tio malpli egoistaj, fieraj, malkaritemaj? Ne, la perfekteco ne kuŝas tie; ĝi troviĝas tuta en la reformoj, kiujn vi trudos al via Spirito; fleksu ĝin, submetu ĝin, humiligu ĝin: jen la rimedo por fari ĝin obeema al la volo de Dio kaj la sola vojo, kondukanta al la perfekteco. - Georgo, protektanta Spirito. Parizo, 1863.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XVII.
Cuidar do Corpo e do Espírito.
11. Consistirá a perfeição espiritual na maceração do corpo? Para resolver esta questão, apoio-me em princípios elementares, começo por demonstrar a necessidade de cuidar do corpo, que, segundo as alternativas de saúde e doença, influi sobre a alma de maneira muito importante, pois temos de considerá-la como prisioneira na carne. Para que esta prisioneira possa viver, movimentar-se, até mesmo conceber a ilusão da liberdade, o corpo deve estar ai disposto e vigoroso. Estabeleçamos uma comparação: eis que ambos se encontram em perfeito estado; que devem fazer para manter equilíbrio entre as suas aptidões e as suas necessidades tão diferentes? O embate entre eles parece inevitável, e difícil chegar-se a segredo do equilíbrio.
Dois sistemas se defrontam neste caso: o dos ascetas, que desejam abater o corpo, e o dos materialistas, que querem diminui a alma. Duas violências, quase tão insensata uma quanto a outra. Ao lado dessas duas correntes, fervilha a multidão dos indiferentes, que sem convicção nem paixão, amam com tibieza e gozam com parcimônia. Onde, pois, a sabedoria? Onde, pois, a ciência de viver? Em parte alguma. E esse grande problema ficaria inteiramente por resolver, se o Espiritismo não viesse em auxílio dos pesquisadores, para demonstrar-lhes as relações existentes entre o corpo e a alma, dizer-lhes que, desde que são reciprocamente necessários, é indispensável cuidar de ambos. Amai, pois, a vossa alma, mas cuidai também do corpo, instrumento da alma; desconhecer as necessidades que lhe são peculiares por força da própria natureza, é desconhecer as leis de Deus. Não castigueis pelas faltas que o vosso livre-arbítrio o fez cometer, e pelas quais ele é tão responsável como o cavalo mal dirigido o é, pelos acidentes que causa. Sereis por acaso mais perfeitos se, martirizando o corpo, não vos tornardes menos egoístas, menos orgulhosos mais caridosos? Não, a perfeição não está nisso, mas inteiramente nas reformas a que submeterdes o vosso Espírito. Dobrai-o, subjuga-o, humilhai-o, mortificai-o: é esse o meio de o tornar mais dócil à vontade de Deus, e o único que conduz à perfeição.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. XVII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita