sábado, 29 de agosto de 2015

Karitato kaj amo al proksimulo / Caridade e Amor ao Próximo

Karitato kaj amo al proksimulo
886. Kiu estas la vera senco de la vorto karitato, kiel Jesuo ĝin komprenis?
Bonvolo por ĉiuj, indulgemo kontraŭ aliulaj neperfektaĵoj, pardono de la ofendoj.
Amo kaj karitato estas la kompletigaĵo de la leĝo de justeco, ĉar ami la proksimulon estas fari al li ĉian bonon, kiu estas al ni ebla kaj kiun ni dezirus, ke oni faru al ni. Tiu estas la senco de la vortoj de Jesuo: Amu vin reciproke, kiel fratoj.
Karitato, laŭ Jesuo, ne limigas sin al almozo; ĝi ampleksas ĉiajn niajn rilatojn kun niaj similuloj, ĉu malsuperaj, egalaj aŭ superaj al ni. Ĝi ordonas al ni indulgemon, ĉar ankaŭ ni mem ĉi tiun bezonas; ĝi malpermesas al ni humiligi malfeliĉulon, kontraŭe de tio, kio estas tre ofte farata. Se sin prezentas riĉa homo, oni donas al li milojn da honoroj, oni regalas lin per miloj da flataĵoj; se, kontraŭe, tiu estas malriĉa, ŝajnas kvazaŭ neniu bezonas sin ĝeni pro li. Nu, ju pli bedaŭrinda estas lia pozicio, des pli multe oni devas sin deteni pliigi lian malfeliĉon per humiligo. Vere bona homo penas altigi malsuperulon antaŭ ties propraj okuloj, kaj tial li malpligrandigas la distancon inter ambaŭ.
887. Jesuo ankaŭ diris: Amu viajn malamikojn. (Mateo, ĉap. 5:44.) Nu, ĉu amo al malamikoj ne kontraŭas niajn naturajn inklinojn, kaj ĉu malamikeco ne venas de nesimpatiemo inter la Spiritoj?
Sendube neniu povas senti por malamikoj karesan, pasian amon; ne tion Jesuo volis diri; ami siajn malamikojn estas ilin pardoni kaj fari al ili bonon page de malbono; tiel agante, oni ekstaras super ilin; per venĝo, oni lokas sin sub ilin.
Libro: La Libro de la Spiritoj – Allan Kardec, ĉap. XI.
Caridade e Amor ao Próximo
886. Qual o verdadeiro sentido da palavra caridade, como a entendia Jesus?
Benevolência para com todos, indulgência para as imperfeições alheias, perdão das ofensas.
Comentário de Kardec: O amor e a caridade são o complemento da lei de justiça, porque amar ao próximo é fazer-lhe todo o bem possível, que desejaríamos que nos fosse feito. Tal é o sentido das palavras de Jesus: “Amai-vos uns aos outros, como irmãos”.
      A caridade, segundo Jesus, não se restringe à esmola, mas abrange todas as relações com os nossos semelhantes, quer se trate de nossos inferiores, iguais ou superiores. Ela nos manda ser indulgentes, porque temos necessidade de indulgência, e nos proíbe humilhar o infortúnio, ao contrário do que comumente se pratica. Se um rico nos procura, atendemo-lo com excesso de consideração e atenção, mas se é um pobre, parece que não nos devemos incomodar com ele. Quanto mais, entretanto, sua posição é lastimável, mais devemos temer aumentar-lhe a desgraça pela humilhação. O homem verdadeiramente bom procura elevar o inferior aos seus próprios olhos, diminuindo a distância entre ambos.
887. Jesus ensinou ainda: “Amai aos vossos inimigos”. Ora, um amor pelos nossos inimigos não é contrário às nossas tendências naturais, e a inimizade não provém de uma falta de simpatia entre os Espíritos?
Sem dúvida não se pode ter, para com os inimigos, um amor terno e apaixonado. E não foi isso que ele quis dizer. Amar aos inimigos é perdoá-los e pagar-lhes o mal com o bem. É assim que nos tornamos superiores; pela vingança nos colocamos abaixo deles.
Livro: O Livro dos Espíritos – Allan Kardec, cap. XI

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita