sábado, 8 de agosto de 2015

Kulpo / Culpa.

Kulpo
Kiam ni deflankiĝas de la devo, ni falas em kulposenton, fonton de rimorso, kiu, laŭ siaj multoblaj esprimoj, malfermas ombrobreĉojn en la subtilaj histoj de la animo.
Kaj la pento, senĉese plifortigata de la reflektoj el nia amara memorado, transformiĝas en mensan absceson, nin iom post iom venenante kaj ĉirkaŭen elverŝante la miasman fluon de nia intima vivo, kiu toksas la spiritan spiron de niaj kunvivantoj.
Simile al la magneto, posedanta sian specifan kampon, ĉiu homo kunportas haloon, aŭ aŭron, el kreivaj aŭ el detruaj fortoj difinantaj lian karakteron ĉe la fasko da nevideblaj radioj, kiujn li elsendas el si mem. Per tiu haloo ni starigas niajn nevideblajn ligojn sur la kampoj de la afineco.
Ĉar la mensa ondo agas en fermita cirkvito, ni per ĝi asimilas, kiam nin regas stato de morala malvigleco, la korodajn elementojn emanantajn el ĉiaj Inteligentoj, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, kiuj agordiĝas al ni en la kampo de nia agado kaj influo.
Projekciante la ŝirantajn energiojn de nia bedaŭro pro propra kulpo, ni preskaŭ ĉiam estas trafitaj de interna silenta argumentado, kiu aliigas la bedaŭron, kiun ni komence turnis kontraŭ ni mem, en ĉagrenon kaj koleron kontraŭ aliuloj.
Tiel okazas, ĉar la reflektoj de nia dekliniĝo, kirliĝantaj ĉirkaŭ ni, tuj asimilas aliulajn perturbojn, aŭdigante en la sino de nia animo ĉiujn senvortajn mesaĝojn de ribelo kaj senkuraĝeco, kiuj vagas en la nin envolvanta psika atmosfero. Tiuj reflektoj nin metamorfozas en efektivajn sociajn ribelemulojn, avidegantajn izoliĝon aŭ skandalon, ĉe kiuj ni povus nin fordoni al imagado infektita de la malsanecaj impresoj de niaj kulpoj.
Kaj ĉe tia negativa stato, frapate de la vibroj de malsanecaj sentoj kaj pensoj, ni atingas partan aŭ plenan malekvilibron de la organisma harmonio, implikante korpon kaj animon en la retoj de malsano difinita per plej komplika diagnozo de la klasika patologio. La kulposento, kun sia tuta sekvantaro el konsekvencaj perturboj, efikos per siaj senĉesaj reflektoj sur tiun regionon de la korpo aŭ de la animo respondan al la motivo de nia rimorso.
Ĉia devodekliniĝo sekvigas penton, kiu, nutrate en la spirito, kuntrenas kruelajn rezultojn, kelkfoje postulante longajn ekzistadojn por relernado kaj riparado.
Pro tio, fali en kulpon necesigas aktivan humilecon por la kiel eble plej rapida restarigo de nia vibra ekvilibro, se ni ne volas la timigan eniron en la lernejon de longaj riparoj.
Ĝuste tial Jesuo, ne nur kiel Dia Majstro sed ankaŭ kiel Saĝa Kuracisto, admonis, ke ni repaciĝu kun niaj kontraŭuloj dum ni ankoraŭ iras kun ili. Per tio, li instruis al ni konstrui la veran feliĉon sur la fundamento de la pura amo kaj de la senĉesa pardono.
Libro: Penso kaj Vivo.
Emmanuel / Chico Xavier.
Culpa.
Quando fugimos ao dever, precipitamo-nos no sentimento de culpa, do qual se origina o remorso, com múltiplas manifestações, impondo-nos brechas de sombra aos tecidos sutis da alma.
E o arrependimento, incessantemente fortalecido pelos reflexos de nossa lembrança amarga, transforma-se num abcesso mental, envenenando-nos, pouco a pouco, e expelindo, em torno, a corrente miasmática de nossa vida íntima, intoxicando o hausto espiritual de quem nos desfruta o convívio.
A feição do ímã, que possui campo magnético específico, toda criatura traz consigo o halo ou aura de forças criativas ou destrutivas que lhe marca a índole, no feixe de raios invisíveis que arroja de si mesma. É por esse halo que estabelecemos as nossas ligações de natureza invisível nos domínios da afinidade.
Operando a onda mental em regime de circuito, por ela incorporamos, quando moralmente desalentados, os princípios corrosivos que emanam de todas as Inteligências, encarnadas ou desencarnadas, que se entrosem conosco no ámbito de nossa atividade e influência.
Projetando as energias dilacerantes de nosso próprio desgosto, ante a culpa que adquirimos, quase sempre somos subitamente visitados por silenciosa argumentação interior que nos converte o pesar, inicialmente alimentado contra nós mesmos, em mágoa e irritação contra os outros.
É que os reflexos de nossa defecção, a torvelinharem junto de nós, assimilam, de imediato, as indisposições alheias, carreando para a acústica de nossa alma todas as mensagens inarticuladas de revolta e desânimo, angústia e desespero que vagueiam na atmosfera psíquica em que respiramos, metamorfoseando-nos em autênticos rebelados sociais, famintos de insulamento ou de escândalo, nos quais possamos dar pasto à imaginação virulada pelas mórbidas sensações de nossas próprias culpas.
É nesse estado negativo que, martelados pelas vibrações de sentimentos e pensamentos doentios, atingimos o desequilíbrio parcial ou total da harmonia orgânica, enredando corpo e alma nas teias da enfermidade, com a mais complicada diagnose da patologia clássica.
A noção de culpa, com todo o séquito das perturbações que lhe são conseqüentes, agirá com os seus reflexos incessantes sobre a região do corpo ou da alma que corresponda ao tema do remorso de que sejamos portadores.
Toda deserção do dever a cumprir traz consigo o arrependimento que, alentado no espírito, se faz acompanhar de resultantes atrozes, exigindo, por vezes, demoradas existências de reaprendizado e restauração.
Cair em culpa demanda, por isso mesmo, humildade viva para o reajustamento tão imediato quanto possível de nosso equilíbrio vibratório, se não desejamos o ingresso inquietante na escola das longas reparações.
É por essa razão que Jesus, não apenas como Mestre Divino mas também como Sábio Médico, nos aconselhou a reconciliação com os nossos adversários, enquanto nos achamos a caminho com eles, ensinando-nos a encontrar a verdadeira felicidade sobre o alicerce do amor puro e do perdão sem limites.
Livro: Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita