sábado, 29 de agosto de 2015

La Mallarĝa Pordo / A Porta Estreita

La Mallarĝa Pordo.
3. Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras. – Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas. Jesuo / Mateo, 7:13-14.
4. Kaj iu diris al li: Sinjoro, ĉu malmultaj estas la savataj? Kaj li diris al ili: Strebu eniri tra la mallarĝa pordo; ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos. Kiam la domomastro leviĝos kaj ŝlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante: Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; tiam vi ekparolos: Ni manĝis kaj trinkis antaŭ vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis; kaj li parolos, kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, ĉiuj farantoj de maljusteco. Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj ĉiujn profetojn en la regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren. Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio. Kaj jen estas lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj. Jesuo / Luko, 13:23-30.
5. La pordo de la pereo estas larĝa, ĉar la malbonaj pasioj estas multenombraj, kaj la vojo de la malbono estas irejo de la plimulto el la homoj. La pordo de la savo estas mallarĝa, ĉar la homo, volante ĝin trapasi, devas fari grandan penon por venki siajn malbonajn inklinojn, kaj malmultaj ĝin rezignacie faras; tio estas aldono al la maksimo: Multaj estas vokitaj sed malmultaj estas elektitaj.
Tia estas la stato de la surtera homaro, ĉar la tero estas mondo por kulpelaĉeto kaj la malbono do tie regas; kiam la tero estos transformita, la vojo de la bono estos laŭirata de la plej multaj. Oni do devas kompreni tiujn vortojn en relativa, kaj ne en absoluta senco. Se tia devus esti la normala stato de la homaro, Dio mem destinus al pereo la grandegan plimulton el Siaj kreitoj; tiu supozo estas neakceptebla, ĉar oni rekonas, ke Dio estas plene justa kaj bona.
Sed pri kiaj malbonagoj tiu homaro povus kulpi, por meriti tian malfeliĉan sorton, en siaj estanteco kaj estonteco, se ĝi tuta estus ekzilita sur la teron, kaj se la animo ne estus havinta aliajn ekzistadojn? Kial tiom da malhelpoj semitaj sur ĝia vojo? Kial tiu pordo tiel mallarĝa, kiun nur malmultegaj sukcesas trapasi, se la sorto de l’ animo estus por ĉiam difinita post la morto? Tial, akceptante la unuecon de l’ ekzistado, la homo senĉese kontraŭas sin mem kaj la justecon de Dio. Laŭ la antaŭekzisto de l’ animo kaj laŭ la plureco de la mondoj la horizonto plilarĝiĝas; lumon ricevas la malhelaj punktoj de la kredo; la nuna tempo kaj la venonta estas solidaraj kun la pasinta; nur tiel oni povas kompreni la tutan profundecon, la tutan verecon kaj la plenan saĝecon de la maksimoj de la Kristo.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XVIII.
A Porta Estreita
3. Entrai pela porta estreita, porque larga é a porta, e espaçoso aminho que leva à perdição, e muitos são os que entram por ela. Que estreita é a porta, e que apertado o caminho que leva para a vida, e quão poucos são os que acertam com ela! Jesus / Mateus, Vll:13-14.
4. E perguntou-lhe alguém: Senhor, são poucos, então, os se salvam? E ele lhes disse: Porfiai por entrar pela porta estreita porque vos digo que muitos procurarão entrar e não o poderão, quando o pai de família tiver entrado, e fechado a porta, vós estareis de fora, e começareis a bater à porta, dizendo: Abre-nos, Senhor ele vos responderá, dizendo: Não sei de onde sois. Então começa a dizer: Nós somos aqueles que, em tua presença, comemos e bebemos, a quem ensinaste nas nossas praças. E ele vos responde: Não sei de onde sois; apartai-vos de mim todos os que obrais a iniqüidade. Ali será o choro e o ranger de dentes, quando virdes que Abraão, e Isaac e Jacó, e todos os profetas, estão no Reino de Deus e que vós ficais fora dele, excluídos. E virão do oriente e do ocidente e do setentrião e do meiodia, muitos que se assentarão à mesa Reino de Deus. E então os que são últimos serão os primeiros, e que são os primeiros serão os últimos. Jesus / Lucas, Xlll: 23-30.
5. A porta da perdição é larga, porque as más paixões são numerosas e o caminho do mal é o mais freqüentado. A da salvação é estreita porque o homem que deseja transpô-la deve fazer grandes esforços para vencer as suas más tendências, e poucos se resignam a isso. Completa-se a máxima: São muitos os chamados e poucos os escolhidos.
Esse é o estado atual da humanidade terrena, porque, sendo a Terra um mundo de expiações, nela predomina o mal. Quando estiver transformada, o caminho do bem será o mais freqüentado. Deve entender essas palavras, portanto, em sentido relativo e não absoluto. Se esse tivesse de ser o estado normal da humanidade, Deus teria voluntariamente condenado à perdição a imensa maioria das criaturas, suposição inadmissível, desde que se reconheça que Deus todo justiça e todo bondade.
Mas quais as faltas de que esta humanidade seria culpada, para merecer uma sorte tão triste, no presente e no futuro, se toda ela estive se na Terra e a alma não tivesse outras existências? Porque tantos escolhos semeados no seu caminho? Por que essa porta tão estreita, que apenas a um pequeno número é dado transpor, se a sorte da alma está definitivamente fixada, após a morte? É assim que, com a unicidade existência, estamos incessantemente em contradição com nós mesmos e com a justiça de Deus. Com a anterioridade da alma e a pluralidade dos mundos, o horizonte se alarga, iluminam-se os pontos mais obscuros da fé, o presente e o futuro se mostram solidários com o passado, e somente assim podemos compreender toda a profundidade, toda a verdade e toda a sabedoria das máximas do Cristo.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. XVIII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita